Shakira

kolombia kantistino

Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira isabel' mebarak' ripol'] (naskita la  2-an de februaro 1977(nun 1977-02-02)) en Barranquilla estas pop-muzikisto el Kolombio. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infanaĝo, kaj famiĝis laŭlonge de Latinameriko en 1998. En 2001 ŝi blondigis sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko. Ŝi nun estas fama tra Nordameriko kaj Eŭropo. Ŝi nun kantas plejparte en la hispana kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba.

Shakira
Shakira en 2011
Shakira en 2011
Bazaj informoj
Naskonomo Shakira Isabel Mebarak Ripoll
Naskiĝo 2-an de februaro 1977 (1977-02-02) (47-jaraĝa)
en Barranquilla
Ĝenroj Pop
Latin pop
World music
Profesio kantistino, komponistino, producento, filantropo, dancistino, aktorino, reĝisorino de muzikaj videopecoj
Aktivaj jaroj 1990 - nuntempo
Retejo Shakira
Persona informo
Naskonomo Shakira Isabel Mebarak Ripoll
Lingvoj hispanaanglaitalaportugalafrancakataluna
Loĝloko Miamo
Ŝtataneco HispanioKolombio
Subskribo Shakira
Familio
Amkunulo Antonio de la Rúa • Gerard Piqué
Infanoj Milan Piqué Mebarak • Sasha Piqué Mebarak
Parencoj Valerie Domínguez
Okupo
Okupo kantistoaktoro • koreografo • gitaristokomponistofilantropo • produktoro • voĉaktoro
TTT
Retejo https://www.shakira.com
vdr

Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de memesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Anglalingvanoj emas kompari ŝin al Alanis Morissette.

Kiam ŝi aŭdis la gitaron en la kanto "Enjoy the Silence" (1990) de Depeche Mode, ŝia vivo ŝanĝiĝis.

Shakira estas nomo araba kiu signifas "virino gracoplena". Ŝia patro venis el Libano.

Ŝi havas grandan domon en Miamo, Florido, Usono, kaj estas najbarino de ŝia amikino, la kantistino Gloria Estefan, kiu helpis ŝin.

Shakira estas la bildo de Calvin Klein en Latinameriko kaj aperas en reklamoj por Pepsi en Usono.

Ŝia IQ estas 140.

Mejloŝtonoj redakti

  • 1985: 8-jara - Shakira verkas sian unuan kanzonon Tus gafas oscuras, omaĝe al sia patro.
  • 1989: 12-jara - ŝi vojaĝas kun la gepatroj de Barranquilla al Bogota, por kanti muzikan pecon por estro de Sony Music.
  • 1990: 13-jara - ŝi subskribas kontrakton kun Sony Music Colombia kaj registras sian unuan albumon Magia, aro da kanzonoj kiujn ŝi verkis estante 8-ĝis-13-jara. Tiu albumo signas ŝian alpaŝon sur la sceno de latinamerika muziko.
  • 1992: 15-jara - Shakira diplomiĝas de supera lernejo kaj samtempe registras siajn 2-an kaj 3-an albumojn de originalaj kanzonoj - respektive Peligro kaj Pies Descalzos.
  • 1995: 18-jara - vendiĝas 3,2 milionoj da ekzempleroj de Pies Descalzo kaj Shakira komencas grandan turneon de koncertoj kantante antaŭ plenplenaj koncertejoj ĉirkaŭ la mondo.
  • 1998: 21-jara - ŝi ekkunlaboras kun Emilio Estefan Jr. kaj eligas Dónde están los ladrones kiu vendiĝas en 3,5 milionoj da ekzempleroj.
  • 2000: 23-jara - ŝi registras kaj eligas MTV unplugged. Shakira gajnas du latinamerikajn Grammy-ojn kiel plej bona rok- kaj pop-kantistino.
  • 2001: 24-jara - ŝi gajnas Grammy-on de la plej bona latinamerika pop-albumo por MTV unplugged. 13-a de novembro: ŝi eligas debutan anglalingvan albumon Laundry Service en Usono kaj tra Latin-Ameriko.
  • 2002: 25-jara - februaro: Laundry Service eliras en la cetera mondo. Tiu albumo ĝis nun vendiĝis en pli ol 5 milionoj da ekzempleroj tra la tuta mondo; kaj la unuopa disko Whenever, wherever fariĝis numero 1 en pli ol 20 landoj.

Bibliografio redakti

  • Shakira Woman Full Of Grace, Ximena Diego, Fireside, New York, 2001 (EN)
  • Shakira, Phil Rando, Favre, Lausanne, 2003 (FR)
  • Shakira La bomba latina, Abécé, Éditions de la Lagune, Enghien-les-Bains, 2007 (FR)
  • Shakira La star au grand cœur, Éditions ESI, Paris, 2007 (FR)

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 1991: Magia (Magio)
  • 1993: Peligro (Danĝero)
  • 1995: Pies descalzos (Nudaj piedoj)
  • 1997: The Remixes (La remiksoj)
  • 1998: ¿Dónde están los ladrones? (Kie estas la ŝtelistoj?)
  • 2000: MTV Unplugged
  • 2001: Laundry Service / Servicio de lavandería (Lavservo)
  • 2002: Grandes Exitos (Grandaj sukcesoj)
  • 2004: Live & Off The Record (Koncerte kaj private) (Turneo de la Mangusto, Rotterdam, 2003)
  • 2005: Fijacion Oral Vol.1
  • 2005: Oral Fixation Vol.2
  • 2006: Oral Fixation Vol.2 (+ 2 ekstraj titoloj: Hips Don't Lie kaj La Tortura)
  • 2007: Oral Fixation Tour (KD/DVD)
  • 2009: She Wolf (Lupino)
  • 2010: Sale el Sol (Aperas la suno)
  • 2011: Live From Paris (KD/DVD)
  • 2014: Shakira

Unuopaĵoj redakti

Videografio redakti

  • 2000: MTV Unplugged (DVD)
  • 2001: Laundry Service (Lavservo) (ekstra DVD)
  • 2004: Live & Off The Record (Koncerte kaj private) (DVD) (Turneo de la Mangusto, Rotterdam, 2003)
  • 2005: Fijacion Oral Vol.1 (ekstra DVD)
  • 2006: Don't Bother (malgranda DVD: muzikvideoj de "Don't Bother" kaj "No")
  • 2006: Fijacion Oral Vol.1 + Oral Fixation Vol.2 (DVD/KD)
  • 2007: Oral Fixation Tour (DVD)
  • 2011: Live From Paris (DVD/KD)

Muzik-videografio redakti

  • 2002: Objection (Tango)
  • 2003: The One
  • 2005: La tortura - Michael Haussman
  • 2006: Don't Bother - Jaume de la Iguana
  • 2006: No - Jaume de la Iguana
  • 2006: Hips Don't Lie - Sophie Muller
  • 2006: Día de Enero - Jaume de la Iguana
  • 2007: Las De La Intuición

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti