Historio redakti

La muziko de la kolombiaj indiĝenoj prezentas trajtojn iom similaj al tiuj trovitaj en aliaj amerikaj landoj antaŭ la hispana konkero. Ankoraŭ nun, loĝantoj de la Ebenaĵo de Bogoto, kaj de centraj regionoj de departementoj Kundinamarko kaj Bojakao konservas tradician "Festo de la ombroj", kiu memorigas pri siaj antaŭuloj.

Dum militoj kontraŭ najbaraj triboj, ĉiu armeo iris post militmuzikistoj , kiuj, en la momento de alfronto, "tondris en aero kaj tero per la bruego de trumpetoj kaj kornoj", laŭ kroniko far Frato Pedro Simón. Tiu verkisto rakontas ke post venki, la armeo de Sagipa (Mŭiska tribestro) kontraŭ tiu de la Panĉoj (hispane: Panches), ili festis "per kantoj kaj dancado ludante ĉiajn instrumentojn, ĉar por tiuj ĉi okazaĵoj -kaj por aliaj- ili estas pretaj"

Alia kronikisto, konata per la nomo Fernández de Piedrahita, skribis: "ili dancadis je la sono de fotutoj (indiĝena fluto farita el konko de heliko). Ili kantis kune kelkajn versaĵojn aŭ kanzonojn, kiujn ili faras en sia lingvo, kiuj havas ia mezuro aŭ rimo, similaj al kristnaskaj kantoj aŭ kvarversoj hispanaj. Ordinare ili kantas ĥore kaj uzas tiujn dancojn man-en-mane, miksite viroj kaj virinoj".

Tiuj indiĝenoj havis variajn muzikilojn, sed une nur blovinstrumentojn kaj frapinstrumentojn; nekonataj estis pinĉinstrumentoj. Tiutempe la precipaj instrumentoj estis:

Kun la hispanaj (milit)konkeristoj ankaŭ alvenis al Ameriko katolikaj misiistoj (anim-konkeristoj?) por diavastigi kristanismon en la "nova mondo". Tiuj misiistoj ankaŭ instruis al indiĝenoj kantadon kaj muzikon, jam el eŭropa tradicio. En la jaro 1554 oni presis en urbo Kartageno, en la kariba marbordo, plurajn verkoj de religia muziko. En la nacia ĉefurbo, Bogoto, la unua instruisto pri kantado de la urba katedralo estis Alonso Garzón de Tahuste ekde 1585. Ankaŭ José Dadey, itala jezuito alveninta el Meksiko, fondis en 1604 la unuan muziklernejon en la lando, kaj konstruis grandan orgenon por la preĝejo de Fontibón (parto de Bogoto). Jezuito el Ekvadoro, José Hurtado (1578-1660), iniciatis lernejon pri solfeĝon.

Oni konsideras ke la unua kolombia komponisto estis la pastro Juan de Herrera y Chumacero (1665-1738), kaj alia menciinda komponisto tiatempa estis Frato Juan Pulgar. La anglo Henry Price fondis en Bogoto Filharmonian Societon muziklernejon, kaj sinjoro Vicente Vargas de la Rosa skribis verkon "Muzikteorio".

Aliaj komponistoj de la 19a jarcento estis: José Joaquín Guarín (aŭtoro de preĝeja kaj orkestra muziko), Julio Quevedo Arvelo, Juan Crisóstomo Osorio y Ricaurte, Diego Fallon, José María Ponce de León (aŭtoro de la unuaj operoj en la lando), Jorge W. Price (iniciatinto de la kolombia Nacia Konservatorio), kaj Oreste Sindici (aŭtoro de la Nacia Himno de Kolombio).

De 1910 al 1935 funkciis "Societo de Simfoniaj Konĉertoj", kaj en 1936 oni fondis la Nacian Simfonian Orkestron.

La Filharmonia Orkestro de Bogoto estis kreita en 1967.


Tradicia kolombia muziko redakti

Gravaj komponistoj kaj kantistoj redakti

19a jarcento redakti

20a kaj 21a jarcentoj redakti

Gravaj Muzikologiistoj redakti

Bibliografio redakti

  • Perdomo Escobar, José Historia de la Música en Colombia, hispanlingva, 1938.