Jaime R. Echavarría

Jaime R. Echavarría, Jaime Rudesindo Echavarría Villegas, (Medeĝino (Kolombio), novembro 13a de 1923 - Medeĝino, januaro 29a de 2010) estis kolombia kanzon-komponisto.

Jaime R. Echavarría
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1923 (1923-11-13)
en Medeĝino
Morto 29-an de januaro 2010 (2010-01-29) (86-jaraĝa)
Mortokialo rena malfunkcio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Pontifika Universitato Bolivarana
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

Jaime R. Echavarría estis filo de Jaime Echavarría Echavarría kaj Alicia Villegas Ángel. Lia patrino mortis en akcidento kiam li estis 3-jaraĝa. Li havis kvar gefratojn: Luis, Frank, Beatriz kaj Emma. Li edziĝis al sinjorino Rosa Elena López Gómez, kun kiu naskis kvin filojn: Alfredo, Francisco, Jaime, Martín kaj Tomás. Post finiĝo de tiu geedza vivo, lia kunulino dum la lastaj 15 jaroj estis sinjorino Mariela Pizano.

Li estas plej konata kaj fama kiel komponisto de kanzonoj (proksimume 58) diskonataj precipe en Kolombio kaj tuta Hispanameriko. Tamen, li estis inĝeniero pri kemio studinta en la Pontifika Universitato Bolivarana. Tiurilate, li estris kompanion industrian kaj komercajn de la kemia fako: Productos Qímicos Panamericanos (Kemiaj Produktoj Tutamerikaj). Li apartenis ankaŭ al al estraro de la kompanio de trinkaĵoj "Gaseosas Posada Tobón" (Postobon) kaj de la kompanio Grulla.

Li ankaŭ estis ŝtata funkciulo: departamentestro de Antjokio (1974.08.19 — 1975.08.30), ambasadoro de Kolombio en Etiopio kaj Svislando kaj nacia direktisto de eksterlanda komerco en Kolombio. Dum lia ofico kiel departamentestro de Antjokio, menciindas liaj klopodoj por malcentrigi la administradon el la ĉefurbo Medeĝino, pliigante la relativan gravecon de aliaj municipoj de la departemento. Ankaŭ de tiu ĉi ofico, kaj kunlabore kun sia Sekretario pri Financoj, li instigis kaj helpis la fondon de Fakultato pri Medicino en la Pontifika Universitato Bolivarana.

Jaime R. Echavarría ankaŭ estis verkanto de kolumnoj en la kolombia ĵurnalo El Espectador. Li ricevis plurajn omaĝpremiojn pro siaj komponaĵoj.

En la muzika kampo li estis bonega pianisto, sed precipe komponisto. Li debutis kiel interpretisto de siaj kanzonoj en 1961 por la fonografa kompanio Sonolux, ludante li la pianon kaj kun guitaro ludata far Luis Uribe Bueno.

Li estis direktoro de la "Kolombia Asocio de Interpretistoj kaj Fonografaj Produktantoj" Acinpro, organizaĵo kiu en Kolombio superrigardas la enspezigon de pagoj pro rajtoj de aŭtoreco por naciaj artistoj, socianoj de tiu organizaĵo.

En 1982 li estis en Argentino, kune kun la kompinisto Eduardo Cabas, kie simfonia orkestro surdiskigis kelkajn el liaj komponaĵoj.

Liaj kanzonoj estis kantataj far famaj hispanamerikaj kantistoj, inter ili: Armando Manzanero, Alci Acosta, Alfonso Ortiz Tirado, María Marta Serra Lima, Helenita Vargas kaj la paro Garzón kaj Collazos. La muzikbando Nueva Gente surdiskigis 36 kanzonojn de la komponisto, kaj en 15 el ili li mem ludis la pianon.

Ĉefaj kanzonoj redakti

  • Adorada ("Adoratino")
  • Cuando estoy lejos de ti ("Kiam mi estas fore de vi")
  • Cuando voy por la calle ("Kiam mi iras surstrate")
  • El final ("La fino")
  • Entre estas cuatro paredes ("Ene de tiuj ĉi kvar muroj")
  • Espérate mi vida ("Atendu mia amatino")
  • Esta noche ("Tiun ĉi nokton")
  • Golondrina ("Hirundo")
  • La Bienamada ("La bonamitino")
  • La mujer que quiero ("La virino kiun mi amas")
  • Las campanas del recuerdo ("La sonoriloj de la rememoro")
  • Llévame de la mano ("Kunportu min permane")
  • Lo difícil de tu ausencia ("La malfacilaĵo de via foresto")
  • María Inés ("María Inés")
  • Me estás haciendo falta ("Vi mankas al mi")
  • Me fascina ("Fascinas min")
  • Me parece ("Al mi ŝajnas")
  • Mi guitarra te añora ("Mia gitaro vin prisopiras")
  • Muchacha de mis amores ("Knabino de miaj amoj") ← Lia unua komponaĵo.
  • Muy buenas noches ("Bonan nokton") aŭ Muchacha linda ("Bela knabino")
  • Nadie ha muerto por amor ("Neniun mortigis amo")
  • No podrás olvidarte ("Vi ne povos forgesi")
  • Noches de Cartagena ("Noktoj de Kartageno")
  • Nuestro amor ("Nia amo")
  • Ojalá ("Dezirinde")
  • ¿Qué tienes tú? ("Kion havas vi?")
  • Risaralda ("Risaraldo")
  • Serenata de amor ("Serenado de amo")
  • Sueño ("Sonĝo")
  • Tal vez ("Eble")
  • Traicionera ("Amperfidulino")
  • Yo nací para tí ("Mi naskiĝis por vi")
  • Yo quisiera ser pintor ("Mi volus esti pentristo")