Pontifika Universitato Bolivarana
La Pontifika Universitato Bolivarana (hispane: Universidad Pontificia Bolivariana, UPB) estas unu el la plej gravaj privataj universitatoj de Kolumbio. Ĝi apartenas kiel pontifika (= episkopa) universitato al la arkidiocezo Medellín de la katolika eklezio.
Pontifika Universitato Bolivarana | ||
---|---|---|
![]() | ||
Situo | ||
Geografia situo | 6° 14′ 33″ N, 75° 35′ 23″ U (mapo)6.24245-75.58983333Koordinatoj: 6° 14′ 33″ N, 75° 35′ 23″ U (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
Ĝi estas akreditita laŭ rezolucio 2596 de la 30-a de junio 2006 por daŭro de kvar jaroj; nur dek du kolumbiaj universitatoj posedas tian agnoskon.
La Universitaton Bolivaranan oficiale fondis la katolika arkiepiskopo de Medellín, monsinjoro Tiberio de Jesús Salazar y Herrera, la 15-an de septembro 1936. La nomo de la universitato honoras generalon Simón Bolívar, liberiganton de Ameriko, kiel simbolon de profunda devosento, amo al la patrujo kaj sento de aparteno al Latinameriko.