Juanes [ĥuanes], kies vera nomo estas Juan Esteban Aristizábal Vázquez, estas mondfama kolombia kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo.

Juanes
Dosiero:Juanes-live-02 edit.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Juan Esteban Aristizábal Vázquez
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1972 (1972-08-09) (51-jaraĝa)
en Medeĝino
Edz(in)o Karen Martínez
Deveno Kolombio Carolina del Príncipe, Antioquia, Colombia
Ĝenroj Latina rokmuziko, Latina popmuziko
Profesio kantverkisto, Gitaristo
Instrumentoj Gitaro
Aktivaj jaroj 1988 – nuntempo
Eldoninto Universal
Parencaj
temoj
Ekhymosis
Retejo www.juanes.net
Signifa instrumento
Fender Stratocaster
Fender Telecaster
Godin SA Nylon String Electric Guitar
Persona informo
Naskonomo Juan Esteban Aristizábal Vásquez
Lingvoj hispanaangla
Loĝloko Key Biscayne
Ŝtataneco Kolombio
Alma mater Pontifika Universitato Bolivarana
Familio
Edz(in)o Karen Martínez
Okupo
Okupo kantistokomponistogitaristoaranĝisto
TTT
Retejo http://www.juanes.net/
vdr
Juanes. Zelt-Musik-Festival 2015 Freiburg, Germanio
Juanes. Zelt-Musik-Festival 2015 Freiburg, Germanio

Biografio redakti

Li naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1972 en urbeto Carolina del príncipe Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine [pron.: karolina del prinsipe], kiu situas 104 Km nordoriente de Medellín (1.787 Km surŝosee).

Li ricevis sian unuan gitaron en aĝo de 7 jaroj kaj lernis de la patro kaj pli aĝa frato. Kiam adoleskanto, li ŝatis la metalmuzikon, precipe Metallica. Li fondis la rok-bandon Ekhymosis. Li ludis en la bando 11 jarojn, verkis 7 albumojn. Post tiam Juanes decidis entrepreni solo-karieron, kiu alportis por li internacian trarompon.

Lia plej sukcesa kanto iĝis en 2005 la La Camisa Negra (kie hispane signifas la nigra ĉemizo).

Juanes estis edzo de la kolombia modelino Karen Martínez kaj ili havas du filinojn nomataj Luna kaj Paloma. La paro malgeedziĝis en majo de 2007.

Okazaĵoj redakti

La 12an de oktobro de 2007 Juanes faris koncerton en sia naskurbeto, Carolina del príncipe, okaze de inaŭguro, en la ĉefa urbeta placo, de skulptaĵo en sia honoro. La skulptaĵo, kiu reprezentas la tutan korpon de la kantisto, estis farita de artisto Jorge Vélez Correa, disĉiplo de skulptisto Rodrigo Arenas Betancur, unu el plej gravaj skulptistoj el Kolombio kaj sudameriko. Juanes ne estis realveninta al sia naskurbeto dum 13 jaroj, post la tiea morto de sia patro.

La 22an de oktobro 2007 Juanes prezentis en Novjorko sian tiame lastan verkon: "La vida es un ratico" (trad: "la vivo estas momenteto"), kaj li estis premiita ĉar li superis rekordojn: la popolo elŝutis (laŭleĝe) 6 milionoj da kopioj de sia kanzono "Me enamora", parto el "La vida es un ratico", kaj li estas la unua artisto kiu enmerkatigas hispanlingvan kanzonon en 77 landoj samtempe. Li profitis la okazon por rekonfirmi ke li daŭros kantante nur en Hispana lingvo. "Ni estas en plurkultura epoko" li diras, kaj "la lingvaĵo de muziko estas universala".

Albumoj redakti

  • 2000 - Fíjate Bien
  • 2002 - Un Día Normal
  • 2004 - Mi Sangre
  • 2007 - La Vida... Es un Ratico ["La vivo estas momenteto"]
  • 2010 - P.A.R.C.E.

Kunlaboradoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti