Justin Drew BIEBER (naskiĝis la  1-an de marto 1994(nun 1994-03-01)[1], do nun 30-jara) estas kanada kantisto. Li komencis sian karieron en la filma retejo YouTube, kie lia pli posta manaĝero, Scooter Braun, malkovris lian muzikan talenton. Scooter Braun transportigis la knabon al la usona urbo Atlanto, Georgio por konsultiĝi kun la kantisto Usher, kaj rapide interkonsentiĝis kontrakto kun la muzikprodukta firmao Island Records.

Justin Bieber
en 2015
en 2015
Bazaj informoj
Naskonomo Justin Drew Bieber
Naskiĝo 1-an de marto 1994 (1994-03-01) (30-jaraĝa)
en Londono, Ontario,  Kanado
Edz(in)o Hailey Baldwin
Ĝenroj nuntempa ritmenbluso, popmuziko
Instrumentoj voĉo, ritma gitaro
Aktivaj jaroj 2007 ĝis nun
Eldoninto Island Records, RBMG
Parencaj
temoj
Justin Timberlake
Retejo www.justinbiebermusic.com
Signifa instrumento
voĉo, ritma gitaro
Persona informo
Naskonomo Justin Drew Bieber
Aliaj nomoj Biebs, Bizzle, Bieb, JB, RickTheSizzler
Lingvoj Kanada anglaangla
Loĝloko Waterloo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater St. Michael Catholic Secondary School • Stratford District Secondary School • Jeanne Sauvé Catholic School
Subskribo Justin Bieber
Familio
Patro Jeremy Bieber
Patrino Pattie Mallette
Frat(in)oj Jazmyn Bieber • Jaxon Bieber
Edz(in)o Hailey Baldwin
Amkunulo Selena Gomez
Okupo
Okupo muzikistokantaŭtorokantoverkistogitaristo • kantotekstisto • kantistomuzikproduktisto • filmaktoro • modelodancisto • jutubisto • pianisto • televida aktoro • voĉaktoro • aktorokomponisto • ludisto • plurinstrumentisto • plenuma produktoro • televida produktoro • rultabulisto
TTT
Retejo https://www.justinbiebermusic.com/
http://www.justinbiebermusic.com
vdr
en 2010

La unua muzika albumo de li publikiĝis la 17-an de novembro 2009. Kvar unuopaĵoj el tiu albumo jam antaŭ la albuma publikigo estis inter la 15 plej furoraj popmuzikaj muzikaĵoj en Kanado kaj inter la 40 plej furoraj muzikaĵoj en Usono. La albumo ricevis pozitivan kritikon en la muzikaj amaskomunikiloj, kaj 137 000 ekzempleroj vendiĝis en la unua semajno post la publikigo, kiu signifis plej sukcesan ekvendon de muzika albumo en tiu jaro. Aparte multaj adoleskaj knabinoj adoras la junan kantiston, kaj en muzikaj ĵurnaloj de la jaro 2009 amase abundis afiŝoj kun portretaj fotoj de li, kiujn knabinoj pendigis ĉe siaj litoj.

Ok unuopaĵoj de Justin Bieber atingis la unuan lokon en la usona furorlisto de Billboard:

Justin Bieber naskiĝis kiel filo de anglo-franca gepatroj. La patro, Jeremy Jack Bieber, estas artisto, kaj la patrino, Patricia Pattie Mallette, estas aŭtoro kaj produktanto de kinejaj filmoj.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj