Baldueno (Salcburgo)

Baldueno (germane: Baldwin von Salzburg; naskiĝinta ĉ. 1000, mortinta la 8-an de aprilo 1060 en Salcburgo) estis de 1041 ĝismorte salcburga ĉefepiskopo.

Baldueno
ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 999 (0999-11-30)
Morto 8-an de aprilo 1060 (1060-04-08) (60-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kontraŭe al la plejmulto de siaj antaŭuloj Baldueno ne originis el Bavarujo sed el nobela familio de la regiono Malsupra Rejno aŭ de Flandrujo. Antaŭe estis neniaj rilatoj liaj al Salcburgio; la episkopa konsekro fariĝis en la 25.10.1041. Li ege zorgis pri la konservo de la episkopaj havaĵoj pro kio li, laŭ la ekzemplo de la antaŭaj salcburgiaj suverenoj, skribigis registron nomita codex traditionum, do listo de la transdonitaĵoj. Ĝi ĝis hodiaŭ ekzistas.

Tamen estis la plej grava evento dum lia regado malavara donaĵo de la vidvino de grafo Vilhelmo (Sann) kaj sanktulino, de Emma el Gurk. Laŭ la instigo de Baldueno ŝi starigis la Mario-kirkon de Gurk kaj fondis samloke monaĥinejon. Siajn posedaĵojn en la Enns-valo ŝi donis al la salcburgianoj kondiĉe ke estiĝu en Admont monaĥejo de benediktanoj.

Literaturo redakti