Duklando Salcburgo
La duklando Salcburgo estis historia teritorio ene de la aŭstra monarkio, kiu estiĝis el la antaŭa princĉefepiskoplando Salcburgo kaj estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo.
Elektoprinclando Salcburgo Duklando Salcburgo | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kurfürstentum Salzburg Herzogtum Salzburg | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungario | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Areo:
|
7 153 km²
| ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
221 300 (1913)
| ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
1803-1806 Elektoprinclando, poste duklando
| |||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||
Estiĝo:
|
Sekularigo de eklezia teritorio
| ||||||||||||
Pereo:
|
Novembra Revolucio en Germanio kaj Aŭstrio; duklando iĝas respubliko
| ||||||||||||
| |||||||||||||
La duklando estiĝis en 1803 kiam la antaŭa eklezia teritorio princĉefepiskoplando Salcburgo estis sekularigita per la Regna deputacia fina akto de la Sankta Romia Imperio en ties lastaj jaroj. Per la sama akto la duklando estis ankaŭ levita al la rango de elektoprinclando. La regado de la lando, kun la duka kaj princo-elektista rango, estis donita al grandduko Ferdinando la 3-a de Toskanio. Li tamen ne havis okazon ekuzi sian princo-elektistan voĉdonrajton, ĉar jam tri jarojn poste la Imperio estis dissolvita, kaj dum tiu periodo ne okazis imperiestra elekto. La duklandon akiris la Aŭstria imperio, kun la aŭstra imperiestro Francisko la 1-a kiel duko de Salcburgo. La elpostenigita Ferdinando estis rekompencita per la grandduklando Würzburg (kelkajn jarojn poste li tamen reakiris sian Toskanion). En 1809 la duklando venis sub rego de napoleona Francio, 1810 de la reĝlando Bavario, kaj fine en 1814 reen al Aŭstrio, malkun la regiono Rupertiwinkel, kiu restis bavara.
Dum iom pli ol cent jaroj la duklando Salcburgo restis parto de la aŭstra monarkio: de 1814 ĝis 1867 la Aŭstria imperio, poste Aŭstrio-Hungario, ĝis la Revolucio de 1918 forigis ĉiujn monarkiojn en Germanio kaj Aŭstrio kaj establis respublikojn.