Imperia cirkloimperia distrikto, latine Circulus imperii germane Reichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defendo, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.

La Sankta Romia Imperio meze de la 16-a jarcento.
  •  Burgundia cirklo
  •  Malsupra-Rejna-Vestfalia cirklo
  •  Malsupra-Saksia cirklo
  •  Supra-Saksia cirklo
  •  Frankonia cirklo
  •  Elekto-Rejnlanda cirklo
  •  Supra-Rejna cirklo
  •  Ŝvabia cirklo
  •  Bavaria cirklo
  •  Aŭstria cirklo
  •  Sencirklaj teritorioj
  • Origine estis ses imperiaj cirkloj:

    • la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
    • la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
    • la Supra-Rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
    • la (Malsuprarejna-)Vestfalia cirklo, (Niederrheinisch-)Westfälischer Reichskreis
    • la Frankonia cirklo, Fränkischer Reichskreis
    • la Saksia cirklo, pli poste Malsupra-Saksia cirklo, (Nieder-)Sächsischer Reichskreis

    En 1512 aldoniĝis kvar pliaj:

    • la Burgundia cirklo, Burgundischer Reichskreis
    • la Aŭstria cirklo, Österreichischer Reichskreis
    • la Supra-Saksia cirklo, Obersächsischer Reichskreis
    • la Elekto-Rejnlanda cirklo, Kurrheinischer Reichskreis

    Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la Svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la Bohemia krono.

    Vidu ankaŭ redakti