Bertoldo de Moosburg

Bertoldo de Moosburg (germane: Berthold von Moosburg; mortinta post 1106) estis germana teologo kaj kontraŭepiskopo de Salcburgo.

Bertoldo de Moosburg
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto post 1106
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Burkhard I von Moosburg vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
(kontraŭ)episkopo de Salcburgo
Dum 10851086
Antaŭulo episkopo Gebehardo
Sekvanto episkopo Gebehardo
2-a periodo
Dum 10881090
Antaŭulo episkopo Gebehardo
Sekvanto episkopo Thiemo
3-a periodo
Dum 10971106
Antaŭulo episkopo Thiemo
Sekvanto episkopo Konrado de Abenberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de grafo Burkhard de Moosburg li enoficiĝis la unuan fojon en 1085 fare de imperiestro Henriko la 4-a kiel kontraŭepiskopo por Gebehardo. Ĉar ĉi-lasta estis jesinta dum sinodo en Quedlinburg la ekskomunikon de Henriko.

Bertoldo ruinigis la bienojn de margrafo Engelbert de Spanheim, vokto salcburgia, kaj la ĵus fonditan konventon de la benediktanoj en Admont.

Engelbert tamen sukcese povis regajni la kontrolon de la envala urbo de Salcburgo dume Bertoldo devis retiriĝi monten al la Citadelo Hohensalzburg.

Kiam en 1086 eĉ la bavaroj kaj ŝvaboj ekmalfavoris Henrikon (ilin gvidis duko Welf), necesis fuĝi por Bertoldo. Sekve Gebehardo reprenis sian ĉefepiskopan tronon en Salcburgo. Post ties baldaŭa morto en 1088 Bertoldo tamen revenis samoficen al Salcburgo ĝis 1090. En 1090 elektiĝis Thiemo ricevante la paliumon fare de papo Urbano la 2-a.

En 1097 Bertoldo estis venkanto ĉe la bataleto de Saaldorf, rezulte Thiemo devis fuĝi kaj Bertoldo ree oficis kiel ĉefepiskopo. Finfine Bertoldo estis perarmee forpelita nur en la jaro 1106 fare de soldatoj batalantaj por ĉefepiskopo Konrado de Abenberg.

Eksteraj ligiloj redakti