Gebehardo (Salcburgo)

Gebehardo (germane: Gebhard von Salzburg, latine: Gebehardus Salisburgensis; naskiĝinta ĉ. 1010, mortinta la 15-an de junio 1088 en Werfen) estis ĉefepiskopo de Salcburgo.

Gebehardo
ĉefepiskopo de Salcburgo
Manegoldo de Lautenbach transdonis sian verkon al ĉefepiskopo Gebehardo: Liber ad Gebehardum, Blaubeuren, 12-a jarcento. Karlsruhe, Badische Landesbibliothek, Ms. Rastatt 27, fol. 1r
Manegoldo de Lautenbach transdonis sian verkon al ĉefepiskopo Gebehardo: Liber ad Gebehardum, Blaubeuren, 12-a jarcento. Karlsruhe, Badische Landesbibliothek, Ms. Rastatt 27, fol. 1r
Regado 10601088
Sekvanto (kontraŭ)episkopo Bertoldo de Moosburg
Ceteraj titoloj regna kanceliero
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1010
en duklando Ŝvabio
Morto 15-a de junio 1088
en Werfen
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Devenante el nobela ŝvaba familio (ofte legeblas de Helfenstein kio ne korektas) li tre frue estis destinita al animzorganta kariero. Li ĝuis elstaran instruadon, kion atestis la posta klerego. Kie ekzakte li studis ne klaras; kelkaj supozas ke tio estis en Parizo kaj ke Adalbero el Würzburg kaj Altmann el Passau estis liaj kunstudentoj. En la 9.3.1055 li ordiniĝis pastro fare de arkiepiskopo Baldueno (Salcburgo). Gebehardo iĝis kortega kapelano de imperiestro Henriko la 3-a kaj vojaĝis kiel legato Konstantinopolon. Inter 1057 kaj 1059 li estis regna kanceliero.

En la 30.7.1060 li estis konsekrita ĉefepiskopo por Salcburgio. Li finis la financajn avantaĝojn kiuj rezultiĝis el la pli malalta dekono por slavaj regionoj kaj nove ordigis la paroĥujan aron en Karintio.

Krome li nuligis la de sankta Emma fondita klostro de Gurk kreinte samloke la sufraganan Episkopujo de Gurk. Pluse li fondis la monaĥejon de benediktanoj en Admont. La unua abato ties fariĝis Isingrim, monaĥo salcburga. Al li ŝuldiĝas ankaŭ la pligrandigo de la citadelo Hohensalzburg kaj de la remparoj de Hohenwerfen kaj Friesach.

Dum la investitura konflikto li apogis la flankon de papo Gregoro la 7-a ne partoprenante en 1076 (kiel ankaŭ la passau-a episkopo Altmann) la dieton de Worms. Samjare li ĉeestis la fastan sinodon en Romo kun la ekskomuniko de imperiestro Henriko la 4-a. En 1077 Gebehardo favoris la elekton de la kontraŭreĝo Rudolfo (Ŝvabio).

Pro ke repaciĝo kun reĝo Henriko la 4-a ne eblis por li li akceptis forpeliĝon el Salcburgo estonte naŭ jarojn en Ŝvabio kaj Saksio. Daŭre li tiam provadis treni aliajn episkopojn al sia flanko por ke ili ankaŭ sukuru al papo Gregoro la 7-a. En Salcburgo iĝis kontraŭepiskopo en 1085 Bertoldo de Moosburg. La reveno tronen por Gebehardo eblis ne antaŭ la jaro 1086-a danke al duko Welf la 1-a (Bavario). Mallonge pli malfrue li mortis burge en Hohenwerfen. Entombigo lia estis en Admont kie kuŝas liaj ostoj en la ĉefa altaro de la konventa kirko.

Bilde li aperas kun greka kruco kaj unukornulo.

Kritikoj redakti

En 1629 ekis laŭ volego de Paris von Lodron sanktuliga proceso por Gebehardo kiu pro la Tridekjara milito ĉesis. Laŭ Heinz Dopsch la agadoj de Gebehardo de modernaj historiistoj pli kaj pli kritike priĵuĝatas. Ĉar malgraŭ lia klereco kaj persona fortimpreso ĝenas liaj orgojlo kaj (eklezi)politika potencemo. Ekzemple, kiam li restis ekzile en Saksujo lia teritorio estis tute neprotektika kaj viktimo de multaj marodoj kaj detruoj. Krome li vere ne estis reformanto de ekleziaj strukturoj, kontraŭe: pro obstina kontinuigo de la propropreĝeja sistemo modernigo en Salcburgio por longa tempo malhelpiĝis.

Literaturo redakti

  • Jakob Wichner: Gebhard, Erzbischof von Salzburg. Skizze seines Lebens und seine Beziehungen zum Stifte Admont. Brunno 1900.
  • Karl Amon: Die heiligen Bischöfe und Erzbischöfe der Kirche von Salzburg. Che: Sursum Corda, Festschrift für P. Harnoncourt. 1991.
  • Pius Karner: Austria Sancta. Die Heiligen und Seligen Salzburgs. Wien 1913
  • Ernst Tomek: Kirchengeschichte Österreichs. Tyrolia, Innsbruck – Wien – München 1935–59
  • Otto Wimmer, Hartmann Melzer, Josef Gelmi (red.): Gebhard Erzb. von Salzburg. Che: Lexikon der Namen und Heiligen. Nikol, Hamburg 2002, ISBN 3-933203-63-5
  • Josef Wodka: Kirche in Österreich. Wegweiser durch ihre Geschichte. Herder, Wien 1959
  • Josef Wodka: Gebhard EB v. Salzburg. Che: Lexikon für Theologie und Kirche. 2. Auflage, 4. Band. Herder, Freiburg i. B. 1960
  • Heinz Dopsch: Gebhard (1060–1088) Weder Gregorianer noch Reformer. In: P. F. Kramml und A. St. Weiss (eld.): Lebensbilder Salzburger Erzbischöfe aus zwölf Jahrhunderten. 1200 Jahre Erzbistum Salzburg. Schriftenreihe "Salzburg Archiv", Band 24, Salzburg 1998
  • Reindel, Kurt, "Gebhard". Che: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 116 (tie ĉi interrete)
  • Ekkart SauserGebhard, Erzbischof von Salzburg. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 16, Bautz, Herzberg 1999, ISBN 3-88309-079-4, kolumno 554–557.

Eksteraj ligiloj redakti