Konrado de Abenberg

Konrado de Abenberg (germane: Konrad von Abenberg; naskiĝinta ĉ. 1075, mortinta la 9-an de aprilo 1147 ĉe Lungau) estis salcburga ĉefepiskopo inter 1106 kaj 1147. Li evidentiĝis grava reformanto kiu gajnis la honoran titolon de dua fondinto de la eklezio de Salcburgio. Literature li ofte nekorekte listiĝis ene de anoj de la nobeloj Abensberg-oj el Malsupra Bavario.

Konrado de Abenberg
ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 11061147
Antaŭulo (kontraŭ)episkopo Bertoldo de Moosburg
Sekvanto Eberhard von Biburg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1075
en Abensberg
Morto 9-a de aprilo 1147
en Distrikto Tamsweg
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante el la dinastio de la grafoj de Abenberg (voktoj de Bamberg)[1] li edukiĝis sur la kortego de imperiestro Henriko la 4-a. Konrado iĝis katedrala kapelano kaj kapitulano en Hildesheim. En la 7.1.1106 reĝo Henriko la 5-a nomumis lin ĉefepiskopo de Salcburgo kie ankoraŭ regadis la kontraŭepiskopo Bertoldo de Moosburg. Danke al soldatara sukuro sub la gvido de la fratoj Otto kaj Wolfram eblis abdikigi Bertoldon. Papo Paskalo la 2-a konsekris lin en la 21-a de oktobro je Guastalla transdonante al li la paliumon.

En julio 1110 Konrado iris kune kun la posta imperiestro Henriko la 5-a Italujon rifuzante la t.n. konkordaton de Sutri. Dum la investitura konflikto Konrado centprocente apogis la papan flankon kaj pro daŭraj malkonsentoj kun la imperiestraj oficistoj li devis fuĝi en 1112 kaj ne povis reveni al Salcburgeo antaŭ 1121.

Post la reveno li reorganizis la tutan diocezon fondante monaĥejojn kaj modernigante jam ekzistantajn. Li ekzemple funkciigis la regulon de la aŭgusten-kanonikoj (ekz. en la Katedrala konvento de Salcburgo, en Bad Reichenhall, Gurk, Reichersberg, Berchtesgaden, Baumburg, Gars am Inn, Au am Inn, Braunau-Ranshofen, Anger-Höglwörth, Herrenchiemsee, Seckau, Suben). Tiaj modernigoj ankaŭ efektis ĉe distrikte dependantaj klostranoj en Sudtirolo (ekz. Vahrn-Neustift) aŭ je San Michele all'Adige.[2] Ankaŭ la benediktanoj ĝuis pri helpo fare de la ĉefepiskopo Konrado. Li vojaĝis multe kaj vizitis inspektiste multajn lokojn. En 1121 la katedralo de Salcburgo ricevis turojn okcidentajn. En 1127 li ordonis rekonstruadon de la forbrulinta kirko. Por la malriĉuloj venis la Johano-hospitalo (nuntempe Spital der Barmherzigen Brüder am Kai). La arkiabatejo Sankta Petro instalis la Laŭrenco-hospitalon (hodiaŭ ĉe Chiemseehof). En 1140 Konrado instituciigis la Katedralan tombejon. La cistercianojn li malpli ŝatis ol la benediktanoj kaj aŭgustenanoj (kion helpis en Malsupra Aŭstrio Gerhoh de Reichersberg). Krome li okazigis kaj gvidis tri grandajn provincajn sinodojn.

Al la benediktanoj de la arkiabatejo li donis grundojn kiuj antaŭe apartenis al la ĉefepiskopa rezidejo. Ili servis por konstruado de klostraj ejoj. La nova rezidejo episkopa eksituis pli proksime de la katedralo. Sub lia regado estiĝis ankaŭ la konventa branĉo de Alm-kanalo.

Por defendi la landojn kontraŭ la hungaroj estis starigitaj la burgoj de Seggau (Leibnitz), Ptuj kaj Brestanica (Krško). Verŝajne ankaŭ por la plifortigo de la rokburgo de Deutschlandsberg en Okcidenta Stirio dankendas al li.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Franz Machilek: Die Grafen von Abenberg-Frensdorf. Ĉe: Ferdinand Kramer, Wilhelm Störmer (eld.): Hochmittelalterliche Familien in Altbayern, Franken und Schwaben. (= Studien zur bayerischen Verfassungs- und Sozialgeschichte; Bd. XX). München 2005, p. 213–238, konkrete p. 225-226
  2. Hannes Obermair, Martin Bitschnau: Die Traditionsnotizen des Augustinerchorherrenstifts St. Michael a. d. Etsch (San Michele all'Adige): Vorarbeiten zum „Tiroler Urkundenbuch“. Ĉe: Mitteilungen des Instituts für Österreichische Geschichtsforsĉung, Bd. 105, 1997, p. 263–329, konkrete p. 265–267.