Friedrich von Leibnitz

Friedrich von LEIBNITZ (mortinta la 30-an de marto 1338) estis inter 1315 kaj 1338 salcburga arkiepiskopo.

Friedrich von Leibnitz
salcburgia ekleziulo
Persona informo
Naskiĝo 13-a jarcento
Morto 30-a de marto 1338
en Salcburgo
Tombo Salcburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
ĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1315–1338
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Friedrich originis al malnova dinastio el Leibnitz kiuj ministris por Salcburgio. Post unuvoĉa elektiĝo en la 24.10.1315 (li tiam estis preposto de la katedralo de Salcburgo) li tuj vojaĝis al Avinjono por ricevi de la papo konsekron kaj paliumon. Sed li devis atendi unu jaron pro la morto de papo Klemento la 5-a. Do nur en la 25.11.1316 papo Johano la 22-a la ordinadon. La longa paŭzo en Avinjono portis kun si grandajn kostojn kaj ĝenerale lia longa neĉeesto en Salcburgio reprezentis danĝeron. Ĉar apenaŭ oni malhelpis milito-eksplodon kontraŭ la bavaroj.

Post lia reveno Friedrich senhezite renovigis aliancon kun Aŭstrujo kontraŭ Supra kaj Malsupra Bavario. Sed kampanjo de la aŭstroj kontraŭ Malsupra Bavario ne plu estis evitebla. La neatendita malvenko de la aŭstroj apud Mühldorf en oktobro 1322 estis katastrofa kaj la salcburga arkiepiskopo kaj Henriko de Aŭstrio estis kapitaj - kun multaj aliaj kavaliroj. Memkompreneble tia sorto ankaŭ tuŝis la salcburganojn ene de la soldataro. Sekvis altaj reparacioj kiuj estis (partopage) pagataj ĝis la jaro 1331. En 1324 la bavaroj okupis la gravan urbon Tittmoning kies urbopordoj perfide estis malŝlositaj. Por regajni ĝin la salcburganoj devis pagi kromajn sumojn.

Pro la financa ĥaroso Friedrich petis fare de la ĉefpontifiko enkonduki enspezimposton en sia diocezo; dokumente ĝi aperis la unuan fojon en februaro 1327 kvankam ĝi jam tri jarojn pli malfrue ekvalidis. Tiu ĉi nova imposto kaj leĝo de la 29.9.1328 koncerne oficialigon de landa regado takseblas iel naskiĝo de memstara lando Salcburgio. Dum la lastaj jaroj estis paco. La politike nova orientiĝo al Aŭstrujo (anstataŭ al Bavarujo) ja malfortigis la gravecon de Salcburgo kiel ĉefurbo ekleziprovinca (el vidpunkto norden) sed je longa vido aperis garantiita stato de princujo kaj ĉefepiskopujo.

Oni entombigis Friedrich en la katedralo de Salcburgo, apud la altaro de la Sankta Kruco.

Literaturo redakti