Eberhard von Neuhaus

Eberhard von NEUHAUS (mortinta la 18-an de januaro 1427 en Salcburgo) estis inter 1403 kaj 1404 administranto de al enkorpigitia regna prelatujo Berchtesgaden kaj - fakte - inter 1406 kaj 1427 ĉefepiskopo salcburga.

blazono de Eberhard

Vivo redakti

Originante el dinastio de ministroj el Karniolo iĝis en 1395 dekano de la katedralo de Salcburgo, poste preposto katedralo. Kanone li elektiĝis arkiepiskopo jam en la 22.5.1403. Malgraŭ la apogo de reĝo Rupreĥto, papo Bonifaco la 9-a nomumis kontraŭ li samoficen Berthold von Wehingen, episkopo de Freising. Nur en januaro 1406 papo Inocento la 7-a konfirmis la elekton de Eberhard. Li sendis ulojn al la koncilio de Pizo en 1409 kaj estis persone en 1414/15 kaj 1417 ĉe la koncilio de Konstanco.

Eberhard konatigis la konstancajn reformdekretojn okaze de provinca sinodo en Salcburgo en novembro 1418. Iliaj decidoj pri altigo de la moralo de eklezia vivo kaj la batalo kontraŭ la husanoj renoviĝis dum dua sinodo en 1420 en maniero eĉ pli severa. Intertraktadoj de Eberhard laŭkomisie de reĝo Sigismondo kun senditoj el Venecio en la jaro 1418-a fiaskis. En 1420 Eberhard partoprenis kampanojn kontraŭ la husanoj.

Graveco redakti

Kvankam Eberhard internpolitike serĉis harmonion kun la en la ligo Igelbund unuiĝintaj grafoj kaj kavaliroj konfirmante multajn privilegiojn (en majo 1403) kaj promesante plibonigon de la financa ĥaoso enlanda, li suferis pli kaj pli da internacia neglekto. Ĉi-kuntekste ne forgesotas de li ordonitaj persekutoj de judoj en 1404. Estante aliancano de Leopoldo la 4-a (Habsburgo) kaj Sigismondo (Sankta Romia Imperio) - kontraŭ Vilhelmo kaj Ernesto - kaj de Ludoviko la 7-a (Bavario) li ja sukcese plurfoje peradis en kvereloj inter habsburgoj kaj vitelsbaĥoj.

Oni ŝatis lian pacemon, bonfaremon kaj mildecon kiel ankaŭ sian klaran piecon. Krome li ŝatis konstruigi multajn aferojn (i.a. someran rezidejon Kastelo Neuhaus apud Gnigl, 1424/26). Oni entombigis lin en la de li starigita Anno-kapelo de la salcburga katedralo.

Fonto redakti

  • Leuschner, Joachim, "Eberhard III." Che: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 232 (tie ĉi interrete)