Leopoldo la 4-a (Habsburgo)

Leopoldo la 4-a de Habsburgo (1371-1411) estis La Dika aŭ la Fiera, Duko de Karintio (1396) kaj Karniolo (1406). Li estis filo de Leopoldo la 3-a (1351-1386) kaj ties edzino Viridis Visconti (1352-1414) kiu estis filino de Bernabò Visconti (1323-1385), Senjoro de Milano. Li estis membro de la Domo de la Habsburgoj, laŭ la Leopoldida Linio kaj Duko de Antaŭa Aŭstrio. En 1393, li edziĝis al Katerina de Burgundio (1378-1425), filino de Filipo la maltima (1342-1404), la paro ne havis infanojn.

Leopoldo la 4-a
Sigelo de Leopoldo la 4-a, Duko de Aŭstrio
Sigelo de Leopoldo la 4-a, Duko de Aŭstrio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1371 (1371-01-01)
en Vieno
Morto 3-an de junio 1411 (1411-06-03) (40-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Stefana Katedralo vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Leopoldo la 3-a vd
Patrino Viridis Visconti vd
Gefratoj Vilhelmo, duko de Aŭstrio • Frederiko la 4-aErnesto, Duko de Aŭstrio vd
Edz(in)o Catherine of Burgundy vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis frato de Vilhelmo la Ĝentila (1370-1406) kiu agnoskis lin kiel efektivan reganton de la Antaŭa Aŭstrio, kio cetere estis antikvega teritorio el la Habsburgoj en Svisio. Leopoldo estonte alfrontus la svisan opozicion al la aŭstra administrado.

El 1391 antaŭen, li estis la efektiva reganto de la Antaŭa Aŭstrio, kaj el 1396 ĝis 1406 li fariĝis ankaŭ reganto de Tirolo. Liaj plej junaj fratoj Ernesto, La Fera (1377-1424) kaj Frederiko la 4-a (1382-1439) estis ankoraŭ infanoj. En 1402 ili komencis esti edukitaj por regi estonte kiel dukoj de Aŭstrio. En 1406, ilia frato Vilhemo la Ĝentila mortis lasante neniun heredanton, kaj Leopoldo ekestris la komandon de la familio. Bedaŭrinde Leopoldo ankaŭ ne lasis heredantojn kaj la du fratoj interkonsentis pri la divido de la teritorioj.

Ernesto ricevus la regionon apartenantan al la Interna Aŭstrio[1] kaj Frederiko la Antaŭan Landon, inkludante la Tirolon. Ernesto ekregis la regnojn en Stirio, Frederiko, kvankam li estis nur 20-jara, li prenis sur sin la Tirolajn teritoriojn. Al Leopoldo restis la teritorioj el la Antaŭa Aŭstrio, kune kun sia pozicio kiel estro de la familio. En 1406, Leopoldo ekprenis la kuratorecon de sia juna kuzo Alberto la 2-a (1397-1439). Leopoldo mortis en Vieno kaj sepultiĝis en la Dukeja Kripto de la ĉefurba Katedralo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti