Franz LACKNER OFM (naskiĝinta en la 14-a de julio 1956 en Feldbach, Distrikto Feldbach, sub la nomo Anton Lackner) estas aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo ekde 2013. Ekde 2015 li estas vicestro de la Aŭstra episkoparkonferenco. Li portas la honorajn titolojn Primas Germaniae kaj Legatus natus.

Franz Lackner
ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 2013-
Antaŭulo Alois Kothgasser
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1956 (1956-07-14) (67-jaraĝa)
en Feldbach (Stirio)
Religio katolika eklezio vd
Etno aŭstroj vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Lackner en 2007

Lackner pasigis la junajn jarojn en St. Anna am Aigen (Distrikto Feldbach) kaj ricevis trejnadon kiel elektristo . Du fojojn li estis po duonan jaron soldato de la Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj sur Kipro en 1978 kaj en 1979. De 1979-84 li frekventis la porplenkreskulan gimnazion en Horn (Distrikto Horn).

En la 16.9.1984 Lackner komencis la novicadon ĉe la franciskanoj en Salcburgo. Votojn monakajn li faris en la 16.9.1985 (nedaŭran) kaj en la 2.9.1989 (porĉiaman). En la 21.6.1991 li ordinitis pastro. Lackner kontinuigis la studojn ĉe la ordena altlernejo Antonianum en Romo kaj doktoriĝis per la disertacio Einheit und Vielheit bei Duns Scotus. Poste li deĵoris kiel profesoro pri metafiziko samloke.

En la 7.4.1999 Lackner nomumitis estro por la viena franciskana provinco. Krome li laboris ĉe la altlernejo filozofia-teologia en Heiligenkreuz (Distrikto Baden). En la 23.10.2002 Lackner iĝis helpepiskopo de la diocezo Graz-Seckau kaj titulara episkopo de Balecium. Kiel devizon li prenis verseton el la evangelio laŭ Johano (3.30): Illum oportet crescere / Necesas ke Li pligrandigatu. En la 8.9.2003 Lackner iĝis episkopara vikario por la temoj diakoneco kaj klerikaj karieroj. De novembro 2003 ĝis junio 2009 li krome responsis pri porinfana kaj porjunulara animzorgadoj kaj - ĝis marto 2015 - pri sporto. Lackner mem estas entuziama maratonisto.

Ĉefepiskopeco redakti

La salcburgaj katedralkapitulanoj elektis Lackner kiel posteulon de Alois Kothgasser, kion konfirmis la aŭstra registaro en la 13.11.2013. Oficiala nomumo papa estis en la 18.11.2013 kaj solena ofictranspreno faritis en la Katedralo de Salcburgo en la 12.1.2014. La paliumon li ricevis en la 29.6.2014, kio estas speciala honoro por metropolitoj.

En februaro li kritiketis - sen rekte rilati al la helpepiskopo Andreas Laun - ambiguajn eltiraĵojn el prelego de tiu ĉi el kiu kelkaj aŭskultantoj volis konkludi komparon de krimoj naziaj kun samseksemo. Tian intencon Laun poste publike neis.[1]

Honoroj redakti

Lackner estas honora membro ĉe du aŭstraj katolikaj studentaj korporacioj.

Notoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti