Johano Duns Skoto

skota filozofo kaj monaĥo
(Alidirektita el Duns Skoto)

Johano Duns Skoto, latine Ioannes Duns Scotus, estis mezepoka skota filozofo kaj teologo, fratulo de la franciskana ordeno, fama skolastikulo pro filozofia pensado kaj influo en la posta jarcentoj. Liaj precipaj filozofiaj kaj teologiaj interesoj estis: metafiziko, epistemologio, logiko, teologio, anĝelologio, etiko ĉiam repensanta pri la doktrinoj de Aristotelo, Aŭgusteno, Boecio, Aviceno, Anselmo de Canterbury, Averoeso, Henriko de Gand, Tomaso de Akvino, Pierre de Jean Olivi, Gonzalvo de Hispanio; kaj multe signis la teologion kaj filozofion de franciskanismo, kaj de Pierre Auriol, Vilhelmo de Ockham, Johano Piko de la Mirandolo, Leibniz, Peirce, Gilson, Heidegger, Deleuze...

Beata
Johano Duns Skoto
Persona informo
Johannes Duns Scotus
Naskonomo John Duns
Naskiĝo ĉ. 1266
en Duns
Morto 8-an de novembro 1308 (1308-11-08)
en Kolonjo
Tombo Church of the Immaculate Conception of the Blessed Virgin Mary in Cologne vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Alma mater Kolegio Merton • Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Alia nomo Doctor Subtilis vd
Okupo filozofo • teologo • universitata instruisto • verkisto • Catholic cleric • ordenpastro • lektororegula kleriko • Roman Catholic cleric • pastro • predikisto vd
Laborkampo filozofioteologioeduko • scientific writing • kristana misiado • preaching • skolastikismologiko vd
Verkado
Verkoj Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro)
Beatulo
Beatigo 1991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj rimarkeblaj ideoj: la unusenceco de la Esto, principo de individuigolatine haecceitas, "tiuĉiaĵeco" [1], Senmakula koncipiĝo de Maria patrino de Jesuo. Precipaj verkoj Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro).

Pro lia «subtila» filozofia pensado oni lin difinis, kaj amikoj kaj kontraŭuloj, «Subtila doktoro» (Doctor subtilis), dum el ĝi ekestis la skolo nomata «Skotismo», kiu emis rimarkigi penspoziciojn malsamajn ol tiuj de «Tomismo» (Tomaso de Akvino).

Biografio redakti

Johano Duns Skoto naskiĝis, tutprobable, en 1266 en la skota urbeto Maxton en grafejo de Roxburg – kaj forpasis en 1308 en Kolonjo. Li alprenis la unuajn instruajn rudimentojn ĉe la Minoraj Fratoj de Haddington. Dekkvinjare aĝante li petis eniri franciskanan novicejojn kaj en 1291, post jardeko da meditado, akceptis ordiniĝi sacerdoto.

Li loĝis en Parizo por aŭskulti prestiĝajn majstrojn: juristo Egidio Romano kaj teologo Henriko de Gand. Reveninte en patrujon, Duns Skoto komencis instrue aktivadi kiel bakalaŭro ĉe la universitato de Oksfordo kie komentis la “sentencojn” de Petro Lombarda; instruistis ĉe Kembriĝo. En 1301 denove, instruiste ĉi-foje, aktivis en Parizo, kie, tamen, li devis interrompi (1303) lekciadon pro malpermeso de la reĝo. Komence de la 14a jarcento, la temo de la originoj kaj naturo de la politika potenco vivigis intensan konfronton inter (Romaj) kurianoj kaj (Parizaj) reĝanoj: la unuaj defendis sendependon de la papo rilate administradon de ekleziaj posedaĵoj, la aliaj premos por tiujn enirigi en kronan trezoron. Kaj ĉio miksiĝis kun elementoj de la religia kredo. Estis la akra kverelo en kiu konfliktis papo Bonifaco la 8-a kaj Filipo la 4-a (Francio). Skoto estis kuntrenita en la aferon. Reĝa dekreto ordonis ke li lasu Parizon ĉar li manifestis inviton-neceson konservi bonajn rilatojn kun Romo, kritikante la pretendojn de la reĝo.

Fine de 1304 Skoto estis reakceptita en Parizo kie instruis teologion kun la titolo de majstro. Sed ankaŭ tiu dua intelektula agado en Parizo ne estis ŝatata de la reĝo, kiu maltoleris ĉeeston de intelektulo kiu ne paladinas por la reĝa celo. Skoto tiam translokiĝis al Kolonjo, kie li estos nomumita “lektoro” ĉe la urba franciskana alta lernejo. Post nur unu jaro, li mortis (1308).

Okazis tiutempe en Parizo la fama diskuto ĉu estas pli nobla, en la homo, la volo aŭ la intelekto kaj do kiu meritas unuarangecon? (Aŭ ĉu pli utilas pro kompreni Dion la prerogativoj de la volo aŭ tiuj de la intelekto?). Skoto partoprenas en la diskuto inter franciskana majstro Gonzalvo de Hispanio (por volismo) kaj dominikana Majstro Eckhart (por intelektismo). La franciskana Duns Skoto ne havas dubojn: la venka palmo devus esti por la volo.

La 20 de marto 1993 Duns Skoto estis beatulproklamita de la papo Johano Paŭlo la 2-a, en Romo (plivere, la papo rajtigis la kulton al la beatulo ĉar de ĉiam pri tio li publike ĝuis).[2]

Filozofio de Duns Skoto redakti

Problemo de la individuigo redakti

La skotisma filozofio estas eksterordinare kompleksa [3] Skoto oponis al la tomisma doktrino de analogio de la ento (analogia entis) sian propran doktrinon de unusenseco de la esto (unicitas entis): la koncepto de esto aplikiĝas sammaniere al la tuta vasto de la ekzistantaro, inkluzive de Dio.[4]. La malsamo inter Dio kaj la kreaĵaro ne estas la malsamo de la esto same kiel ĉe Tomaso aŭ Majstro Eckhart, sed en la fakto ke Dio estas senfina kaj la kreaĵaro limigita, tamen sur la la sama koncepta nivelo. La ŝlosilo de lia ennovigo troviĝas en la koncepto de «individueco».

Duns Skoto elpensas la koncepton de individueco aŭ «tieco» (haeceitas): li kritikas la filozofojn kiuj restadante doni tro da graveco al la ĝenerala koncepto de esto neglektas malkovri kaj difini la unuopulan aĵon. Lia celo estas la kritiko al la hilemorfismo:[5] nome la teorio laŭ kiu difinas ĉiun estaĵon la kunaĵo de materio kaj formo, kie la materio eltiras la individuecon (= apartecon, memecon, proprecon) el sia nederminateco dum la formo aktualigas la materion mem.

Tiu teorio estus, laŭ Skoto, radikaligo de la ontologio aristotela, reprenita de Tomaso el Akvino[6]. Skoto oponas kaj rifuzas allasi ke la materio, nedeterminita, povas doni individuecon al la estaĵoj. Sed ankaŭ la formo ne povas plenumi tian rolon ĉar ĝi estas ĉiam ĝenerala kaj sendeterminateca. Tiun rolon povas esti disvolvita nur de la Haeceitas (tieco, tiuĉieco) aŭ individueco: kio igas ke la individua Sokrato estu Sokrato, tio estas lia «Sokrateco» mem. Neniu alia kaŭzo de individuigo krom individuieco mem povas ekspliki la individuecon de aparta individuo.

Por pruvi sian tezon, Skoto uzas la paradigmon de anĝelo: kiel povas okazi ke anĝeloj estu samtempe individuaj kaj malsamaj, se la anĝeloj estas nenio ol puraj formoj (nome, estaĵoj sen materio individuiganta), kaj konstituitaj nur per la ĝenerala formo)? Ĉi tie kuŝas kontraŭdiro. Por eliri el tiu kontraŭdiro necesas allasi ke hilemorfismo ne sufiĉas por la difino de la individueco. Nepras, do, postuli principon antaŭan al komponado de materio kaj formo, kaj tiu principo estas la ontologia individueco. Nome, kaj dedukte, la racio ne povas penetri en la individuecon de iu estaĵo kaj do ĝi estas areo malfermita nur por la kreinto. Antaŭ la individuo, filozofio kaj teologio silentas.

Filozofio kaj metodo redakti

Racio kaj revelacio redakti

Duns Skoto, same kiel la plej parto de siatempaj filozofoj radikale apartigis filozofion el teologio, sed profitis de unu por klarigi la alian. Tamen li estis la mezepoka filozofo kiu pli da aŭtonomio agnoskas al la racio: fakte, dum li celis eltiri el dogmoj de la libera volo kaj kreado ĉiujn raciajn konsekvencojn, ankaŭ asertis ke la racio eniras kampon neesploreblan kiam ĝi pretendas kompreni la planojn de la dia agado: li aŭdacis difini «arbitraj» la leĝojn establitajn de Dio: «Non quaerenda ratio quorum non est ratio», (Ne postulu motivon pri tio kio ne havas motivon). Li konfidis en la racio ĝis ĝin kritiki kvazaŭ li estus skeptika.

La scio en si mem kaj rilate al la homa scikapablo redakti

Duns Skoto difinas la sciencon kiel intuicion kompletan pri la objekto de tiu scienco, t.e. scio pri ties esenco kaj pri la konsekvencoj de tiu principo. Sed tia scio-scienco ne eblas por ni, tial Skoto distingas sciencon en si mem kaj sciencon por ni. Tial pensulo havas antaŭ si du sciencajn metodojn klare malsamajn. «Propraĵo de la metafiziko estas la kreado de dividoj kaj difinoj pri la esenco, poste demonstro per analizo de esencaj kaŭzoj absolute unuaj».

Sed tia scio, apriora, ne eblas «[...] Tial pro la febleco de nia menso, okazas ke nur startante el la aĵoj senseblaj kaj malpli scioliverantaj ke oni alvenas al la scio pri la senmateriaj kiuj en si mem estas pli konataj kaj devus esti en metafiziko konsideritaj la bazaj principo de la scio pri la aliaj aĵoj.

Ni do ne povas starti el la nocio pri Dio por dedukti el ĝi ĉion ceteran. Nenio estas konata antaŭ ol ni spertu (en ni, do, neniu ennaska ideo, neniu intuicio pri la absoluto).

Divido de la sciencoj redakti

Skoto dividis la sciencojn laŭ du objektoj: ĉe unu flanko staras la sciencoj traktantaj pri la realoj (matematiko, metafiziko, fiziko kiuj estas la priteoriaj sciencoj laŭ Aristotelo); ĉe alia flanko la sciencoj havas kiel objekton la formojn de la penso kaj la leĝojn de la lingvaĵo nome (Logiko, retoriko, gramatiko). En la branĉo logiko li distingas logikon formalan (kiu estas teorio pri la nepraj demonstroj) kaj lingvaĵon praktikan (kiu estas arto diskuto pri tio kio estas probabla).

La scio redakti

Aristotelo distingas la sensacion, kiu ne ekzistas sen la korpaj organoj (ili do estas similaj en ĉiuj animaloj) el la intelekto kiu estas sendependa (almenaŭ laŭ la skolastikula interpreto pri la «filozofo») kaj propra de la homo. Tiu distingo estas reprenita de skolastikuloj. La studa analizo de tiuj dotoj naskis la sekvajn problemojn rilate la scion:

  • kiu estas la rolo de la intelekto dum la scio-ago?
  • kiun scion havas la animo pri si mem?
  • kian scion oni havas pri Dio?
  • kia la rilato inter nia intelekto kaj Dio kia principo?

Jen la pensado de Duna Skoto:

La sensaco redakti

Duns Skoto akceptas la ekziston de la kvin eksteraj sensoj (sidejoj kaj subjektoj de la sensacioj) kaj de komuna interna senso. Li reĵetas la «aprecadan senson» de certaj teorioj laŭ kiuj tiu komuna senso estus doto apenaŭ malsupera ol la scio, kaj kiu informus senebligante tamen la percepton pri tio kio utilas kaj malutilas. (Foje ŝajnas ke li konfluigas, en unusolan senson, la komunan senson kaj la memoron (ĉar la tempo ne estas perceptata de la sensoj) kaj la imagopovon (ĉar imago foje kompletigas la sensacojn).

La kvin sensoj posedas sian organojn. Rilate la komunan senson, kaŭzo kaj radiko de la apartaj sensoj, havantan sian bazon en la koro kaj sian finan celon en la cerbo, ĝi havas kiel objekton la proprajn senseblaĵojn kaj la komunajn senseblaĵojn, inter kiuj la dimensiojn kaj figuron; ĝi ankaŭ sciigas la malsamaĵojn de la diversaj sensacoj. Kaj do la komuna senso estas specifaĵo de la sensaro, ne aparta. Duns Skoto uzas la figuron de la cirklo: la centro ricevas la informojn de la kvin sensoj kiuj agadas en la periferio.

Laŭ Duns Skoto la sensaco ne estas tute; ĝi havas sian propran aktivadon (De anima, 7). Efektive, necesas, ke antaŭe la organo estu modifita por ke ekscitiĝu sensaco; fakte, okazas modifoj de la organo sed ne okazas sensaco kiam la animo estas ne vigla aŭ zorganta ion absorban. Necesas, do, ke la animo kunagu kun la organo por ke realiĝu la sensaco. Do la senso estas iamaniere aktiva.

Laŭ skolastikismo, tiuj modifoj de la organoj estas impresoj de «species» sensebla (species sensibilis = nedefinita ago-elemento kiu el la objekto modifas la organon), de kiuj Duns Skoto trovas aktivaj tri tipojn (De Rerum Principio, 14):

  • la species adhera al la objekto;
  • la species intermetiĝanta inter la objekto kaj la organo;
  • la species formiĝanta en la organo.

Tiu teorio, kiel videblas, distanciĝas el la teorio de la emanado de Demokrito kaj Epikuro, kie la emanado estas kaŭzata de la movoj de la atomoj, kvankam skolastikuloj agnoskas ke la sensaco estas provokita per ŝanĝiĝo de la medio apartiganta la objekton el la organo; la scio ĉi-kaze, tial, ne estas senpera. Tamen Duns Skoto ŝajnas agnoski la eblon de scio sen la perado de la medio: en la kazo de tuŝosento (Aristotelo tion ekskludis).

Se veras, fine, ke la sensaco sciigas pri la kvalitoj de la aĵoj tiaj kiaj ili estas, veras ankaŭ ke tiu scio bezonas la samtempan servon de la intelekto.

Intelekto redakti

«Intelekto funkcias per propraj operacioj malasamaj ol tiuj de sensaca povo: ili estas la universala koncepto, analizo kaj sintezo, kaj rezonado.». (In ium. sent. 3, 6).

La intelekto, do, igas koncepti la apartaĵojn kaj la ĝeneralaĵojn, la principojn kaj la ligojn inter la ideoj. La adekvata koncepto de la intelekto estas la ĝenerala (nedifinita) esto, nome, ĉiuj niaj pensoj kolektiĝas sub ombro de la kategorio de la esto, ĉar ĉio kion ni pensas (genro, specio – apartaĵo kaj ĝeneralaĵo -, individuo, rilato, kvalito) estas estoj kaj modifoj de la esto. Sed ili ne pliigas nian scion sen la helpo de la sensoj, sammaniere laŭ kiu nenia scio eblas sen la interveno de la intelekto kaj introspektado pri ties operacioj: sen tiuj ĉi ni ne povas leviĝi al la problemo de la vero kaj realo de la aĵo sense perceptita. Enfermitaj en la sensaco, nome al animala kondiĉo, oni ne kapablas juĝi: «Scii estas percepti la veron de iu aĵo; kio ne estas la tasko de la sensoj, sed nur de la racio» (samloke).

Tiamaniere la intelekto scias la veron; kaj, krome, okazas ke pere de ĝi oni akiras certecon pri apartaj aĵoj. Intelekto, tial, ekzercas kontrolon sur la sensoj por eviti eraron:

  • komparante la sensajn datenojn, kaj ilin korekti;
  • juĝante per la ĝeneralaj principoj (principo de kaŭzeco, principo de kontraŭdiro ktp) kio estas ebla kaj neebla.

Intelekto malkovras kio el la sensoj estas certa; kaj, konsekvence, laŭ Duns Skoto, ĝi rekte konas la individuajn apartaĵojn. «Eminentaj homoj sin trompis» rilate tion (tio estas Tomaso el Akvino), asertantaj ke intelekto havas kiel nepran sci-objekton la universalaĵon liberiĝintan de la «species» sensebla, kaj sekvantaj Aristotelon laŭ kiu la apartaĵo estas konata nur pere de la sensoj. Laŭ Tomaso, fakte, por determini tion kio individuigas iun estaĵon necesas ĝin karakterizi per aspektoj kiuj estas genroj (tiu ulo estas homo, teologo, li estas tio kaj alio ktp) tiel ke por distingi du individuojn ni devas turniĝi kaj alkroĉiĝi al iliaj «species» senseblaj. Sed, laŭ Duns Skoto, tiu distingo per la «species» senseblaj estas ĝuste ago de la intelekto: estas la intelekto kiu juĝas pri la vero de la datenoj de la sensoj, do la «species» senseblaj ne estas la fontoj de la scio pri la individuo, sed la intelekto mem.

Universalaĵoj redakti

La intelekto konceptas ĝeneraligante; kaj la filozofo sin demandas: kiamaniere ni atingas tiun scion? La scio pri universalaĵoj implicas ĝeneraligon kaj scion pri leĝoj. Duns Skoto malakceptas la ideojn laŭ kiu ni povas formi la universalaĵojn pere de senpera agado de supera principo kaj pere de supernatura revelacio (arabaj filozofioj); sed li reĵetas samtempe la ideon ke la universaligo povu veni el la sensoj ĉar ili aktive ekscitiĝas nur antaŭ preciza, aparta kaj ne universala, objekto.

Necesas, tial, distingi du funkciojn de la intelekto: unu funkcio por krei la universalaĵon, kaj alia por ĝin koni. Alie dirite, nepras distingi intelekton aktualigan kaj intelekton potencialan: la potenciala estas la reala penso jen aktualiga jen potenciala, la aktualiga estas tiu kiu kaŭzas la penson. La intelekto, do, difiniĝu habitus principiorum, nome fonto aŭ deponejo aŭ kreejo de principoj. Por kroma esploro servu la suba rezonado pri la teorio de «species» inteligeblaj.

«Species» inteligeblaj redakti

El tia divido de la intelekto, en aktualiga kaj potenciala, devenas la konsekvenca sekvo de la ekzisto de la «species» inteligebaj. La «species» inteligebla estas difinita kiel produktaĵo de la aktualiga intelekto transformanta la donitaĵojn de la sensoj aŭ de la memoro. Kiam la «species» sensebla estas en la animo kaj en la organo, la «species» inteligebla estas en la menso, kaj estas «nova formo revestanta la inteligenton». La universalaĵo do estas kreita kaj pensita; kio alvenas al la inteligento, post la ricevado de la imagoj, estas formo kiu sin donas al ĝi kaj logike antaŭas la penson, kaj kiu tie pluekzistas kiam la penso ne aktivas. Sed kio pludaŭras ne estas ideo [7] (alie ĝi agus kiel la aktualiga intelekto), estas realo supera al penso kaj al la reprezentado ĝuste pro tio ke ĝi, male ol la penso, estas ĉiamdaŭra.

La teologio de Duns Skoto redakti

La pruvoj de la ekzisto de Dio redakti

Duns Skoto opinias ke Dio povas esti serĉata per la racio, ankaŭ se okazas revelacio, ĉar kredi ne estas racie kompreni. Eblas do scienco pri Dio, scio, tamen, atingebla estas plurgrada:

  • la plej alta estas la scio pri la esenco de Dio, sed ĝi troviĝas nur ĉe Dio: temas pri la teologio perfekta;
  • sekvas la teologio de anĝeloj kaj de la savitaj beatuloj, kiu estas donaco de Dio;
  • postsekvas la scio kiun ni povas atingi per nia intelekto. Tian Duns Skoto dividas laŭ du partoj:
    • la homa teologio kiu apogiĝas al la revelacio;
    • la filozofio kiu sin helpas, krom per la racio, ankaŭ per la aŭtoritato de la Eklezio kaj de sankta libroj.

La homa teologio bezonas aliajn sciencojn, sed ĝi ilin superas laŭ digneco pro la naturo de sia objekto. Tial la sciencoj restas normata de la kredo. La filozofio ricevas el la teologio kaj samtempe devas akordiĝi kun la Skriboj spite ke ĝi estas tute sendependa. Kia tial la kapablo de la racio en la scio pri Dio? Ĉar nur Dio sin konas sub ratione deitatis (laŭ la realo de la dieco), dum ni bezonas pruvado-arton.

Ni povas scii kio estas Dio, nome ke temas pri senfina kaj necesa esto, sed tiu scio ne estas kono pri la esenco. Ni scias ke Dio estas, sed ne kio li estas. La scio pri la esenco de Dio igas nin aprioraj sciantoj pri lia ekzisto; pro manko de tiu apriora scio, ni estas devigataj rezonadi aposteriore, nome ni enmensas nian ideon pri Dio pere de la atesto de la sensoj, kaj okazas ke resuperirante de la efiko al la kaŭzo ke ni povas aranĝi la pruvon de lia ekzisto.

Tiu rezonado komenciĝas per la problemo ĉu estas iu senfina esto: utrum in entibus sit aliquid actu existens infinitum. Ni, fakte, havas ideon pri senfina esto, sed tiu estas nocio formita per aliaj nocioj. Antaŭe Dio estas konceptita kiel efika kaŭzo: ĉar la nenio ne kapablas produkti ion ajn, kaj ĉar kiu ajn aĵo ne kapablas produkti sin mem; kaj tiu alia aĵo, pro tio ke ne eblas procedi de kaŭzo al kaŭzo ĝis senfino, devas finiĝi ĉe la esto el-si-mem kaj neproduktebla. Ĉe la fino, tial, elstaras esto nature malsama ol la serio de kontingencaj estaĵoj: do, iu kiu donas kaj ne ricevas: Necesulo! [1][rompita ligilo]

Tia unua kaŭzo estas egalmaniere la superega celo, fakte:

  • kiu agas per si mem, agas direktiĝante al celo;
  • la celo antaŭe la agon;
  • sammaniere ne povas esti superega celo antaŭanta la unuan kaŭzon;
  • do la unua kaŭzo kaj la superega celo estas la samo.

Duns Skoto, tamen, proponas pruvon dedukteblan el la ideo de eminenteco.

Atributoj de Dio redakti

Duns Skoto deduktas ke Dio estas necesa (necesulo) kaj unusola, ke li posedas inteligenton kaj volon kaj ke li estas senfina.

Efektive, esto ‘kiu estas el-si-mem’ povas esti nek produktita nek detruita; li estas la Necesulo. Tiu esto estas ankaŭ unika ĉar du necesuloj diferenciĝus nur per kelke da akcidencoj kiuj kontraŭdirus ilian naturon, kiun laŭdifine ili posedus.

Skotismo en la postaj epokoj redakti

Duns Skoto estas admirata kaj lia pensado institualigita dum la mezepoko [8], altirante multenombrajn disĉiplojn al (skotista) skolo, opona al la kutimaj tiutempaj skoloj, aparte tomismo kaj nominalismo (tiu ĉi lasta spertos nemalgravan kreskiĝon sub la egido de heterodoksa disĉiplo de Duns Skoto, franciskana filozofo kaj logikisto Vilhelmo el Ockham, kiu profitis de la dialogoj kun sia majstro por plidisvolvigi sian pensadon en siaj verkoj)

La skotisma penso estis, pliposte, ridindigita dum la Renesanco ĉe la precipaj tiamaj intelektuloj, ekzemple ĉe Erasmo[9], escepte de Johano Piko de la Mirandolo[10]. Ankaŭ la kromnomo «doctor subtilis», (subtila doktoro) atribuita al Duns Skoto, havas duoblan sencon. Se ĝi dekomence aludis al rigora kaj fina pensanalizo, poste ĝi utilis por rimarkigi eksceson de vanaj kaj obskuraj subtilecoj.

Neglektita ĉe modernuloj (kvankam kun escepto de Leibniz kiu sin metis, dum sia intelektula juneco, sub la haloo de Duns Skoto, skotismo neatendite renaskiĝis ĉe nunuloj kiel ĉe:

Peirce kiu fondis sian metafizikon sciencan startante el la kompreno pri la esto kiel logika genro aŭ ĝenerala koncepto kaj levante Duns Skoton al nivelo de pioniro de pragmatismo;[11]

Heidegger, kiu al li oferdediĉis sian doktorigan tezon al Duns Skoto kiel al filozofo kiu konkludis la cirklon de la mezepoka ontoteologio, nome la redukto de la Esto al Dio kiel esto supera kaj ĝenerala [12].

Deleuze legis Skoton kiel pensulon anti-teologian: la doktrino de la unusenseco de la esto (la homa menso konceptas eston samsence direblan kaj pri la kreitaĵoj kaj pri Dio) estus fendilo kontraŭ la konceptado analogia kaj transcenda pri Dio (Dio estas la Esto supereminenta sen io ajn komuna kun la esto de la kreitaĵoj). Duns Skoto, tielinterpretita, antaŭus la imanentisman filozofion de Spinoza[13] ; kaj anstataŭus la paron de teologio (sankta doktrino) kaj filozofio (servistino de la teologio) per alia paro fondita sur ontologio unika, allasante la eston kaj la penson sur la sama nivelo imanentisma.

Skotismo estas pasie kultivita ĉe filozofoj gravitantaj ĉirkaŭ la Antonianum kaj Bonaventurianum de franciskanoj en Romo.

Verkoj redakti

  • Antaŭ 1295 :
    • Parva logicalia :
      • Quaestiones super Porphyrii Isagogem
      • Quaestiones in librum Praedicamentorum
      • Quaestiones in I et II librum Perihermeneias
      • Octo quaestiones in duos libros Perihermeneias
      • Quaestiones in libros Elenchorum
  • Lectura
  • Quaestiones super libros De anima
  • Quaestiones super libros Metaphysicorum Aristotelis (Questions sur la Métaphysique, avant et autour de 1300)
  • Expositio super libros Metaphysicorum Aristotelis
  • Ordinatio (vers 1300 - 1304)
  • Collationes oxonienses et parisienses (vers 1303 - 1305)
  • Reportatio parisiensis (1304 - 1305 ?)
  • Quaestiones Quodlibetales (1306 - 1307)
  • De primo principio
  • Theoremata

Verkoj pri la filozofio de Duns Skoto redakti

Videblaj ĉe la sama voĉo en alilingvaj vikioj ĉar esperantujo ankoraŭ ne havas tiajn studaĵojn

Referencoj redakti

  1. El haecceitas (el la latina: "haec" (tiu ĉi), kun subintencita "res" (aĵo), aŭ laŭlitere "tiu ĉi aĵo", aŭ "tiuĉiaĵeco". (Tiu provizora terminologio atendas pli taŭgajn solvojn)
  2. http://www.vatican.va/news_services/liturgy/saints/ns_lit_doc_20020527_saints-jp-ii_it.html#1993
  3. Tiu komplekseco rajtigas limiĝi al apenaŭ aludoj en la liceaj lernejoj de iuj landoj, kie tamen estas enprogramitaj liaj kunskolastikuloj kiel Anselmo de Canterbury, Averoeso, Tomaso de Akvino kaj Vihelmo de Ockham kaj aliaj.
  4. Oni vidu la artikolon de Olivier Boulnois, «Analogie et univocité selon Duns Scot. La double destruction », Les études philosophiques, 1989.
  5. « Les anges et le general intellect. l'individuation chez Duns Scot et Gilbert Simondon», Multitudes n. 18, 2004.
  6. Vidu Tomaso el Akvino, Somme théologique, Ia, q.3, a.2. Dans cette même Question, Thomas exclue logiquement Dieu de l'hylémorphisme, limitant par-là même le domaine de l'ontologie de la composition matière/forme aŭ créatures seulement. V. aussi ibid., Ia, q.14, a.11.
  7. Kiel subtenis sekvantoj de Aristotelo
  8. Jacob Schmutz parolas pri «normala teologio» laŭ la senso de T. S. Kuhn. V. Schmutz J., L'héritage des subtils cartographie du scotisme de l’âge classique, Les études philosophiques 2002/1, n. 57, p. 53 et p. 68.
  9. V. Érasme, L'Éloge de la Folie, LIII.
  10. Piko de la Miradolo lokigas, en siaj 900 konkludoj, Duns Skoton samnivele de la plej grandaj filozofoj kiel Plotino kaj Tomaso de Akvino.
  11. Vidu: Claudine Tiercelin, dans les actes du colloque Duns Scot à Paris, Turnhout, Brepols, 2005.
  12. Vidu: Martin Heidegger, Le Traité des Catégories et de la signification chez Duns Scot, Gallimard, 1970.
  13. Vidu: Pierre Montebello, Deleuze: la passion de la pensée, ch.II : «Le paradoxe de l'univocité», Vrin, 2008.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti