Bonaventura, aŭ, pliuzate, Sankta Bonaventuro, estis franciskana teologo-filozofo de la 13a jarcento, instruisto ĉe la Pariza Sorbono kaj episkopo kaj kardinalo de la Katolika Eklezio.

Sankta
Bonaventura
Persona informo
Bonaventura
Naskonomo Giovanni Fidanza
Naskiĝo 30-an de novembro 1220 (1220-11-30)
en Bagnoregio
Morto 15-an de julio 1274 (1274-07-15) (53-jaraĝa)
en Liono
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitalafranca vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo teologo • ordenpastro • filozofoverkisto • Roman Catholic cleric • regula klerikolektoro • universitata instruisto • pastro • monaĥino • mistikulo • aŭtoro vd
Laborkampo teologio • administration and management of the church • skolastikismo • preaching • kristana misiado • scientific writing • filozofio • kristana mistikismo • edukopreĝo • religious formation vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis inter la jaroj 1217/1221 en Bagnoregio (centra Italio), kaj mortis la 15an de julio de 1274 en Liono (Francio). Honorata de la kristana popolo, beatigita de la eklezio, li estis sanktoproklamata de la katolika eklezio la 14an de aprilo 1482, dum la papado de Siksto la 4-a. Junaĝe li decidis eniri la ordenon, ĵus akceptita en la Eklezio, de Sankta Franscisko. En la mondo akademia oni lin epitetis “Doctor Seraficus” (Serafa Doktoro), kiun oni al li konservis ĝis nun, dum kun li per simila titolo de “Doctor Angelicus” (Doktoro Anĝela) estis honorita sankta Tomaso, lia amiko.

Iamaniere li ligiĝas al la famega pentristo Giotto pro la fakto ke Bonaventura verkis biografion - Legendo majora – de la Sanktulo al kiu inspiriĝis la fama pentristo por pentre rakonti la historiaĵojn sur la muroj de Baziliko de Sankta Francisko el Asizo (Italio). En tiu verko li nur rikoltis la atestaĵojn de la unuaj kompanuloj de la sanktulo, kies franciskanan ordenon li estris kiel generala ministro laŭ deksep jaroj. Por pli kongrua vivo de la fratulaj komunumoj li studigis kaj pretigis la “Konstituciojn” kiu restos la bazo de la estonta leĝaro en la ordeno.

Biografio redakti

Li estis filo de Johano Fidenza, kuracisto, kaj de Maria Ribello; li nomiĝis antaŭe kiel la patro, Johano, kiun tamen ŝanĝis al Bonaventura okaze de lia asociiĝo al la franciskana ordeno. [1]. Pliaĝinte, li fakte eniris la franciskanan frataron, kie gastiĝis Francisko, ne multe fore de Bagnoregio. [2].

En 1235 li estis sendita al Parizo por viziti la fakultaton de la Artoj kaj poste, 1243, la fakultaton de Teologio, kie li fariĝis magister (majstro) pri teologio kaj akiri, 1253, la “licentia docendi” (licencio por instrui).

En 1250, la papo estis permisinte al la universitata kanceliero koncedi tian licencon ankaŭ al membroj de la Almozordenoj, kvankam tio kontraŭis la kutiman rajton koopti novajn majstrojn de ĉiam praktikitan de la universitata korporacio. Ĝuste en 1253 eksplodis striko al kiu ne partoprenis, certe, la novaj Majstroj. La universitata korporacio postulis de ili ambiguan ĵuron obei la statutojn, sed ili rifuzis kaj pro tio ili estis deŝarĝitaj el la ofico instrui. Deŝarĝita estis ankaŭ Bonaventura. Ĉesinte la opono, per la kondamo de la oponantoj, Bonaventura povis doktoriĝi kaj repreni sian oficon kune kun Sankta Tomaso el Akvino.

En 1254, sekularaj intruistoj denuncis ĉe la papo Inocento la 4-a la libron de la franciskano Gerardo el Borgo Sankta Donino, “Enkonduko al la eterna evangelio”. En tiu teksto Gerardo, sin apoginte al la pensado de Joakimo el Floro, anoncis la alvenon de la “Nova Erao de la Sankta Spirito” kaj de iu Katolika Eklezio pure spirita establita sur la malriĉeco”, profetaĵo kiu realiĝus ĉirkaŭ 1260. Sekve de tio la Papo – malmulte antaŭ sia morto – nuligis la privilegiojn konceditajn al la Almozordenoj. La nova papo Aleksandro la 4-a kondamnis la ideojn de la libro, sed rekoncedis al la novaj instruistoj daŭrigi en la instruado, eĉ sen meti limojn rilate la nombron de katedroj de ili okupeblaj. La sekularaj instruistoj ribelis kontraŭ tiuj decidoj, kaj pro tio, kaj ankaŭ pro la bojkoto praktikita kontraŭ la fratula instruistaro, ili estis ekskomunikitaj. En la grava kverelo la sekulara klerikularo kun episkoparo apogis la ribelantojn, dum la franca reĝo, Ludoviko la 9-a, defendis la Almozordenulojn.

Generala Superulo de la franciskana ordeno redakti

En 1257 frato Bonaventura akiris la akademiajn titolon de “Magister” kun la rajto, do, instrui kiel akademia profesoro; sed en la sama tempo li estis elektita Generala Superulo de la franciskana ordeno: pro tio li rezignis la akademian katedron kaj engaĝiĝis viziti la ordenajn fratularojn jam disvastiĝintajn tra tuta Eŭropo.

Lia precipa celo estis tiu de la konservado de la unueco de la Ordeno de Minoraj Fratuloj, rezistante kaj kontraŭ la spirita fluo enfluita de Joakimo el Floro kaj inklina pliigi la rigoron de malriĉo de la unua franciskanismo kaj kontraŭ la mondumaj tendencoj enŝteliĝintaj tra la Ordeno. Favora al kunvolviĝo de la Ordeno en la pastorala agado de la organiza strukturo de la Eklezio, en la Ĝenerala Kapitulo de Narbonne, (1260), li kontribuis difini la regularon gvidontajn la vivon de la fratularo. Li, tiam, estis taskita verki la Konstituciojn poste diritajn Narbonaj, kaj redakti novan biografion pri Sankta Francisko kiu, titolita Legendo Majora, fariĝis la oficiala biografio legebla en la Ordeno. Fakte, la sinsekva Ĝenerala Kapitulo, en Parizo (1266), ordoni la detruon de ĉiuj antaŭaj biografioj pri la sanktulo, eble provante prezenti al la Ordeno unikan bildon pri ties fondinto ĉar la diversaj biografioj proponis diversajn fizionomiojn kaj diversajn “ordenojn” instigantaj disdividojn, kiuj poste okazos kaj multe suferigis la tutan kristanaron pro nekoncepteblaj interfrataj luktoj.

Lastaj Jaroj redakti

En la lastaj jaroj de sia vivo, Bonaventura asociiĝis al luktoj kontraŭ aristotelismo kaj devis interveni en la ĉiam renaskiĝa kontrasto inter la sekulara profesoraro kaj tiu de la Almozaj Ordenoj. En Parizo, inter 1267 kaj 1269, li per serio de prelegoj subtenis la neceson alceligi kaj subordigi la filozofion al la teologio. En 1270 li foriris el Parizo pro aliaj taskoj, sed en 1273 li revenis por nova serio de prelegoj ĉiam kontraŭ tiuj kiujn li taksadis gravajn erarojn de Aristotelismo.

Dume li estis levita al la kardinaleco post la konsekro al episkopo de Albano en 1273, de papo Gregorio la 10-a. Li partoprenis la Ekumenan Koncilion de Liono dum kiu elspezis siajn fortojn por la alproksimiĝo de la eklezioj latina kaj greka. Sed fratino morto lin kaptis ĝuste dum tiu penado. Kuris voĉo, laŭ lia sekretario, Pelegrino el el Bolonjo, ke li mortis pro veneniĝo.

Petro el Tarantio, estonta papo Inocento la 5-a celebris lian funebron. En 1434, liaj korpaj restaĵoj estis translokitaj en la lionan preĝejon de Sankta Francisko. Kiam la tombo estis malfermita lia kapo estis trovita konservita en perfekta stato: tiu fakto faciligis la kanonizadon, kiu okazis sub la papado de de Siksto la 4-a en 1482, kaj lia proklamo al Doktoro de la Eklezio okazis, en 1488, sub la papado de alia franciskana papo Siksto la 5-a.

Li estas kultata kiel sanktulo de la Katolika Eklezio kiu celebras lian memoron la 5an de julio.

Filozofio kaj Teologio de Bonaventura redakti

La filozofia vidpunkto de Bonaventura startis el la premiso laŭ kiu ĉiu kono devenas el la sensoj; sed la animo konas Dion kaj sin mem sen la helpo de la eksteraj sensoj. Kaj solvis la rilatojn inter kredo kaj racio profitante de la konceptaro Platona kaj Aŭgustena.

Historiistoj de la Skolastikismo rimarkas ke Bonaventura reprenis kaj daŭrigis la filozofian kaj teologian pensadon de la Viktora Skolo.

Itinero de la menso al Dio redakti

Bonaventura estas konsiderata unu el la plej elstaraj pensistoj de la franciskana tradicio, kiu ankaŭ danke al li ekmarŝis fariĝi vera kaj propra pensskolo, kaj el teologia vidpunkto kaj el tiu filozofia. Li defendis kaj proponis la tradicion de la Patristiko, aparte la pensadon de la pensfluo de Aŭgusteno. Li batalis vizaĝaperte la aristotelismon, ankaŭ se el tiu filozofio alprenis iujn konceptojn fundamentajn pro sia pensado. Krome li valorigis iujn tezojn de la filozofio araba-hebrea, aparte tiu de Aviceno kaj de Avicebron, inspiritaj al novplatonismo.

En liaj verkoj ofte ekuziĝas la ideo de la supereco de la saĝo, kiel alternativo al filozofia racieco izolita el aliaj fakultoj de la homo. Li subtenas, fakte, ke

 
 (...) la filozofia scienco estas vojo al la aliaj sciencoj. Kiu haltas laŭ ĝi restas mergita en la tenebroj. 

Laŭ Bonaventura estas Kristo la vojo al ĉiuj sciencoj kaj filozofiaj kaj teologiaj.

La projekto de Bonaventura estas redukto (reductio artium) ne en la senco de malpotencigo de la liberalaj artoj, sed en la senco de ilia unuiĝo sub la lumo de la vero revelaciita, la sola kiu kapablus ilin orienti al perfekta celo al kiu tendencas, kvankam neperfekte, ĉiu scieblo, nome al la vero el si mem kiu estas Dio.

Li distingas la sep liberajn artojn laŭ tri kategorioj: Naturaj (fiziko, matematiko, mekaniko), raciaj (logiko, retoriko, gramatiko) kaj moralaj (scienco pripolitika, primonaĥa, priekonomia). Ili reflektas la distingon inter “res, signa” kaj “actiones” (aĵoj aŭ signoj kaj agadoj), kiu nenialio estas ol inica marŝado laŭ gradoj de perfektiĝo al mistika unuiĝo.

La apartecoj de la artoj estas por Bonaventura nenialio ol la reflekto de la lumo per kiu Dio iluminas la mondon: antaŭ la origina peko, Adamo sciis nerekte legi Dion en la “Liber Naturae” (en la libro de la kreaĵaro), sed la falo estis ankaŭ perdo de tiu kapablo. Por helpi la homon en la reakiro de la kontemplo pri la supera vero, Dio sendis al la homo la Liber Scripturae (la libron de la Skriboj), suplementa ilumino kiu unuigas kaj orientas la homan konon, kiu alimaniere perdus sin mem en la memreferenco.

Per la ilumino de la revelacio, la intelekto aganta kapablas kompreni la dian reflekton de la teraj veroj aranĝitaj de la pasiva intelekto (Intelectus possibilis), kiaj palaj reflektoj de la eternaj veroj kiujn Dio pensas pere de la Verbo.

Tio reprezentas la trairon al la tria libro, “Liber Vitae” (libro de la vivo), legebla nur per la kunlabora sintezo inter racio kaj kredo: la perfekta vero, absoluta kaj eterna, ne estas dateno akirebla, sed forto kies dinamiko historie situas en la regenteco de la veroj per kiu Dio konservas la ordon de la kreitaro. La senvualiĝo de tiu ordo estas la legado de la tria libro kiu, per gradoj de digneco ĉiam pligrandiĝantaj, alproksimigas la homon al Dio.

La dia primareco estas la apogilo de la tuta teologia fondaĵo de Bonaventura. En sia unua verko Breviloquium (Mallonga Parolo), li difinas la propraĵojn de la teologio asertante ke, ĉar ties objekto estas Dio, ĝi havas la taskon demonstri, ke la vero de la Sankta Skribo estas el Dio, pri Dio, laŭ Dio kaj havas kiel celon Dion. La unueco de ĝia objekto determinas unuecon kaj ordigon de la teologio ĉar ĝia strukturo mem trairas sur la propraĵoj de sia objekto.

En sia plej fama verko, Itinerarium mentis in Deum ("Itinero de la menso al Dio"), Bonaventura engaĝiĝas pruvi, ke la kriterio de la valoro kaj mezuro de la vero, akireblas el la fido, kaj ne el la racio, (kiel, male, subtenis averoistoj). El tio li igas sekve, ke la filozofio utilas doni helpon al homa esploro pri Dio, kaj ke tion ĝi povas fari, laŭ la sugesto de Sankta Aŭgusteno, nur enigante la homon al ties interna dimensio (nome anima), kaj, per tiu ĉi, lin alkondukante al Dio. Laŭ Bonaventura, tial, la spirita marŝo al Dio estas frukto de eldia ilumino, kiu devenas el la “superega racio” de Dio mem. Por alveni Dion, do, homo devas trapasi tri gradojn, kiuj, tamen, devas esti antaŭitaj de intensa kaj humila preĝo, ĉar

 
 (...) neniu povas alveni al la beata vivo se li ne transcendas sin mem, ne per la korpo, sed per la spirito. Sed ni ne povas leviĝi el ni mem se ne per supera virto. Kiu ajn estu la internaj dispozicioj, tiuj ĉi havas neniun povon sen la la helpo de la Dia Graco. Sed tiu ĉi, siavice, estas koncedita nur al tiuj kiuj ĝin pripetas (...) per fervora preĝo. Estas la preĝo la principo kaj la fonto de nia leviĝo. (...) Tiel preĝante ni iluminiĝas por koni la ŝtupojn de la ascendo al Dio 

.

La “ŝtuparo” de la tri gradoj de la ascendo al Dio estas simila tiu de la “ŝtuparo” de la kvar gradoj de amo, ankaŭ se ne egalaj, de Sankta Bernardo. Ili estas:

  • 1) Ekstera grado:
 
 (...) necesas, ke ni antaŭe konsideru la korpajn objektojn, tempajn kaj eskterajn al ni, en kiuj estas la spuron de Dio, kaj tio signifas envojaĝiĝi laŭ la vojo de Dio 

.

  • 2) La interna grado:
 
 Necesas poste reeniri en nin mem, ĉar nia menso estas bildo de Dio, senmorta, spirita kaj ena en ni mem: tio nin enkondukas en la veron de Dio 

.

  • 3) La eterna grado:
 
 Fine, necesas ke ni leviĝu al tio kio estas eterna, tre tutespirita kaj superega, malfermiĝante al la unua principo, kaj tio afero donas ĝojon al la scio pri Dio kaj omaĝon el lia majesto 

.

Krome, asertas Bonaventura, koresponde al tiuj gradoj la animo havas ankaŭ tri malsamajn direktojn:

 
 (...) La unua referencas al la eksteraj aĵoj, laŭ kiu ĝin oni nomu animala aŭ sensa, la alia havas kiel objekton la spirito esploranta pri si kaj en si mem, la tria havas kiel objekton la menso, kiu spirite leviĝas super sin mem. Tri itineroj kiuj celas dispoziciigi la homon al Dio, por ke li Lin amu per la tuta menso, per la tuta koro, per la tuta animo (...). (el Itinerarium mentis in Deum 

.

Do, por Sankta Bonaventuro, la unika ebla kono estas tiu kontempla, nome la vojo de la iluminiĝo, kiu kondukas trafi la eternajn esencojn, kaj al kelkaj permesas mistike alpaŝi al Dio. La iluminiĝo gvidas ankaŭ la homan agadon, ĉar nur ĝi formas la “sinderesis”, nome la praktikan dispozicion al la bono.

Nb. Se kompari tion kun la pensado de Sankta Tomaso, oni rajtas konsenti kun historiistoj pri filozofio kiuj altiras atenton ankaŭ al alia grandinflua distingo, nome al la supereco de la intelekto kompare kun supereco de la volo en la intelekta/spirita vivo de la homo. La unua estas teoriigita de Tomaso kaj ties skolo, la dua preferita de Sankta Bonaventuro kaj de la franciskana skolo. Por Tomaso la ĉefa celo de la homo estas "vidi Dion", dum por Bonaventura estas "ami Dion". Por ambaŭ, tamen, la vero estas la bono, kaj la bono estas la vero.

La triunua ordo en la mondo redakti

La mondo, laŭ Bonaventura, estas libro el kiu travideblas la Triunuo kiu ĝin kreis. Ni povas trovi la Triunuon extra nos (ekstere de ni), intra nos (en ni) kaj super nos (super ni). Fakte, la Triunuo riveliĝas laŭ tri manieroj:

  • kiel “spuraro” (aŭ postsignoj) de Dio, kiu sin manifestas en ĉiu estaĵo, animita kaj nenanimita;
  • kiel “bildo” de Dio, kiu brilas en ĉiuj kreaĵoj dotita je intelekto, en kiu plendas memoro, inteligenteco kaj volo;
  • kiel “simileco” de Dio, kiu estas kvalito propra de la estuloj justaj kaj sanktaj, tuŝitaj de la Dia Graco kaj animitaj per la fido, espero kaj karitato; tial, tiu ĉi lasta estas tiu kiu nin igas “difiloj”.

La kreaĵaro, do, estas ordinita laŭ jerarkie triunueca ŝtuparo sed la naturo ne havas konsiston, eĉ se ĝi sin rivelas kiel signo videbla de la dia principo kiu ĝin kreis; nur en tio, do, ĝi trovas sian signifon. Bonaventura trovas tiun principon devena ankaŭ el evangelia pasaĵo, laŭ kiu Jesuo diris al siaj disĉiploj:

 
 «Estu benata kiu venas, la reĝo, en la nomo de la Sinjoro. Paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto”. Kaj Iuj fariseoj el la homamaso al li diris: “Majstro admonu viajn disĉiplojn”. Kaj responde li diris: “Mi al vi diras, ke se ĉi tiuj silentos la ŝtonoj ekkrios.” (Lk 19,38-40) 

La kreaĵaro, do, estas postsignoj, bildoj, similecoj kun Dio, kaj eĉ la ŝtonoj “krias” tian sian ligon kun Dio:

Verkoj de Bonaventura redakti

  • Breviloquium (Mallonga parolo)
  • Collationes de decem praeceptis (Kolektoj pri la dek ordonoj)
  • Collationes de septem donis Spiritus Sanctis (Kolektoj pri la sep donoj de la Sankta Spirito)
  • Collationes in Hexaemeron (Kolektoj pri la Ses Tagoj de la kreado)
  • Commentaria in quattuor libros sententiarum Magistri Petri Lombardi (Komentario pri la kvar libroj de Petro Lombarda (teologo)
  • De mysterio Trinitatis (Pri mistero de la Triunuo; disputata problemo)
  • De perfectione vitae ad sorores (Al fratinoj. Pri la perfektiĝo de la vivo)
  • De reductione artium ad theologiam (La redukto de la Artoj al la teologio)
  • De Regno Dei descripto in parabolis evangelicis (la Dia Regno laŭ la priskribo de la evangelio).
  • De scientia Christi et mysterio Trinitatis (Pri scienco pri Kristo kaj la mistero de la Triunuo).
  • De sex alis Seraphin (La ses aloj de la Serafoj)
  • De triplici via (La triopa vojo)
  • Itineriarium mentis in Deum (Itinero de la menso al Dio)
  • Legenda Sancti Francisci (La legendo majora pri la vivo de Sankta Francisko
  • Lignum vitae (la Ligno de la vivo)
  • Officium de passione Domini (Brevieraĵo rilate la pasiono de Kristo)
  • Quaestiones de perfectione evangelica (Disputaĵoj pri la evangelia perfekta stato)
  • Soliloquium (Monologo)
  • Summa theologiae (Priteologia kompendio)
  • Vitis mystica (La mistika vitejo).

Bibliografio pri la verkoj de Bonaventura redakti

Esperantalingva:

  • La Legendo Majora [1] (Pubblicazioni)

Itallingva:

  • Grado Giovanni Merlo, Storia di frate Francesco e dell'Ordine dei Minori,
  • Maria Pia Alberzoni, Francesco d'Assisi e il primo secolo di storia francescana, Torino, Einaudi, 1997. pp. 28-30.

Franca kaj angla lingvoj:

  • Histoire de l'Église depuis les origines jusqu'à nos jours, t.X (1198-1274), Paris : Bloud & Gay, 1959 ;
  • angle Rosalind B. Brooke, Early Franciscan Government: Ellias to Bonaventure, Cambridge University Press, 2004 ;
  • Andrée Comparot, Augustinisme et aristotélisme : de Sebon à Montaigne Paris : Éd. du Cerf, 1984 ;
  • Étienne Gilson, La philosophie de saint Bonaventure, Paris : Vrin 1953 ;
  • Joseph Ratzinger, La théologie de l'histoire de saint Bonaventure, Paris : PUF 1988 ;
  • André Vauchez (s. dir.), Apogée de la papauté et expansion de la chrétienté (1054–1274) (Histoire du christianisme, t. V), Paris : Desclée, 1992.
  • Marianne Schlosser, Saint Bonaventure, la joie d'approcher Dieu, traduction de l'allemand par J. Gréal, Paris, Cerf et Editions franciscaines, 2006.
  • Annie et Bernard Verten,"Intuition et raison" Choix de sermons traduits,présentés et annotés.Editions Grégoriennes.
  • Emmanuel Falque, Saint Bonaventure ou l'entrée de Dieu en théologie, éditions VRIN, 2000.
  • Katolika Enciklopedio.

Notoj redakti

  1. Laŭ devota hagiografio, infanaĝe Johano estis malsana ĝis tiupunkte ke liaj gepatroj sin turnis al Sankta Francisko el Asizo. Iun tagon Francisko vojaĝis najbare kaj, invitita, venis ĉe lin kaj lin sanigis. Kiam la sanktulo finis sian preĝon, li al la infano diris: “Bona venturo (ŝanco)” aludante al la sukceso de siaj porsanigaj preĝoj. La infano vere saniĝis kaj edke tiu tago la loĝantoj de Bagnoregio eknomis lin Bonaventura.
  2. Hodiaŭ de tiu loĝejo ekzistas apenaŭ ruinaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

itale

angle