Vilhelmo el Okhamo

(Alidirektita el Vilhelmo de Ockham)

Vilhelmo el Okhamo aŭ Vilhelmo el Ockham [1] – nomita ankaŭ la “nevenkebla doktoro” kaj la “respektinda iniciatinto” (Venerabilis inceptor) (naskiĝis en 1285, mortis ĉirkaŭ 1347) estis angla filozofo, logikisto kaj teologo, ano de la franciskana ordeno, konsiderata la plej elstara reprezentanto de skolastika nominalismo (aŭ skolo “terminologia”, laŭ la okhamana lingvaĵo), precipa konkurencanto de tomisma kaj skotisma skoloj.

Vilhelmo el Okhamo
Persona informo
William of Ockham
Naskonomo Guilelmus Occhamus
Naskiĝo 1285
en Ockham
Morto 9-an de aprilo 1349 (1349-04-09)
en Munkeno
Mortis per pesto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Kolegio Merton • Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • logikisto • fizikistoverkisto vd
Laborkampo epistemologiometafizikoteologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia doktrino estis suspektita pri herezo ĉe la ekleziaj aŭtoritatuloj, ĉar li ŝajnis detrui la bazajn “sciencojn” de la teologio, kiel la eblon pruvi, pere de la racio, la ekziston de Dio. Pro tio li neniam tamen estis persone kondamnita. Pro alio, li estis fakte neakceptita, kondamnita kaj ekskomunikita: li neis la bazojn de la tera povo de la papo kaj fakte adheris kaj subtenis la kontraŭpapan aktivecon de Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio), kiun la avinjona papo Johano la 22-a konsideris uzurpanto.

Hodiaŭ oni konsideras Vilhelmon el Okhamo senvola iniciatinto de la angla filozofia empiriismo kaj de la moderna analiza filozofio, ĉar li insistas pri “faktoj” kaj pri argumentoj utiligitaj en la primetafizikaj procedoj kaj opinias, ke multaj el ili ne havas fundamenton (Razilo de Okhamo!).

Vivo kaj aktivecoj redakti

Ĝis 1324 redakti

Vilhelmo Okham studis kaj ekinstruis dekomence en Oksfordo kaj poste en Parizo, kie liaj doktrinoj alarmis universitatajn teologojn, kiuj lin denuncis kiel herezulon al la papa kortego, tiam en Avinjono. Vokita al Avinjono por sin defendi aŭ montri la pravecon de siaj tezoj, li tie renkontis Majstron Ekhart, same vokitan, sed pro motivoj tute malsamaj, por defendi sian doktrinon.[2].

1324-1328 en Avinjono redakti

En Avinjono Okham travivis duonlibere loĝigite en konvento de sia ordeno, ĉar 51 propozicioj de liaj “Sentencoj” estis sub diskuto kiel suspektataj pri herezo.[3] Tiuj jaroj estis markitaj per opono de la papo al la ideoj de franciskanoj. Papoj preme invitis ke la franciskana ordeno akceptu esti posedanto ne nur de la uzrajto sur la bonaĵoj de kiuj ili jam ĝuas, inkluzive de iliaj preĝejoj. Sed la plej rigida franciskana partio, dirita “spirituala”, eĉ tiun solvon rifuzis, ĉar ĝi ne respektus la kriteriojn de la Franciska idealo de malriĉeco. Sed papo Johano la 22-a malkonfesis la juran ŝajnigon, laŭ kiu franciskanoj posedus la rajton uzi dum la Sankta Seĝo posedus la nudan proprieton de senmoveblaĵoj, kaj preme invitis franciskanoj sin konsideroj proprietuloj de bonaĵoj necesaj por normala vivo. Ĝuste tiam aperas en la scenejo [4] Mikaelo el Mikaelo el Cesena, fratulo generalo de la franciskanoj, kiu ekloĝis en la sama konvento kun Okham. Mikaelo defendis (1327), diras historiistoj, la rajton posedi nenion aŭ, laŭ aliaj historiistoj pretendis, ke la tuta eklezio vivu laŭ Jesuo Kristo kiu NENION POSEDU. Ĉar la papo akceptis la kontraŭan pozicion (la "konventualan"), eĉ difinis suspekta je herezo la tezon laŭ kiu Kristo nenion posedis ĉar tiu posedo estus malpli virta.

Sinteza kadro de la sinsekvaj datoj redakti

Datoj Eventoj
1182-1226 Sankta Francisko
1226... Diversaj papaj buloj atribuas la propraĵon de konventoj al bonfarantaj laikoj (spiritaj amikoj), poste al la Saknta Seĝo mem.
1230 Buleo Quo elongati de Gregorio la 9-a: franciskanoj havas nur la rajton uzi la konventajn masonaĵojn, ne la proprieton kiun ili ne volas.
1245 Buleo Ordinem Vestrum de Inocento la 4-a: la franciskanoj kiuj ne volas posedi, de nun havas nur la uzon de iliaj establaĵoj.
1258 Buleo Virtute conspicuos Aleksandro la 4-a. Koncedo de privilegioj: nome rajton posedi senmoveblaĵojn.
1279 Buleo Exiit qui seminat de Nikolao la 3-a: la fratuloj havas nur la "faktan uzon" (simplex usus facti). (Bedaŭrinde, la senco de la vortoj ne estas ankoraŭ fiksita)
1290 La romano La nomo de la rozo mokas ian sintenon de la franciskana ordeno pro la diskutoj pri la malriĉeco, dum praktike la fratuloj pli ŝajnas malriĉaj ol ili tiaj estas.
1312 Buleo de Klemento la 5-a Exivi de paradiso
1322 Buleo de Johano la 22-a (1316-1334)
  • dekretalo Quia nonnunquam, 26/03/1322 rompas la normon per kiu la fratuloj ĝuas nur la faktan uzon dum pri la proprieto rajtas la Sankta Seĝo.
  • Ad conditorem canonum (2.12.1322: pruvo ke la papo rajte povas dekreti en la sfero de pozitiva juro: la Sankta Seĝo malkonfesas la juran ŝajnigon liberigantan el pezo de la proprieto la franciskanojn.
1323
  • Vilhelmo Okham estas devigita loĝi en Avinjono.
  • La papo rifuzas la doktrinon laŭ kiu Jesuo nenion kaj neniam posedis propraĵojn.
  • Buleo Quia quorundam(10.11.1324): la antaŭaj papoj neniam intencis separi la proprieton el la uzo. La fratuloj povas vivi laŭ la voto de malriĉeco ankaŭ se la konvento posedas establaĵojn; kaj aserti ke Jesuo havis neniun posedaĵon ĉar tio estus malvirto.
1329 Buleo Quia vir reprobus: La papo difinas maljusta kaj kontraŭvera la sintenon de frato Mikaelo el Cesena (16.11.1329), generalo de franciskanoj.
1330 Reaga kaj malrespekta respondo de frato Mikaelo.
ĉirkaŭ 1332 Buleo Opus nonaginta dierum
1334 Benedikto la 12-a postsekvas Johanon la 22-an kaj devas alfronti la lukton interfranciskanan, en kiu ekludas ankaŭ Vilhelmo Okham, kaj samtempe savi la memoron de siaj antaŭuloj.
1338 La Germanaj princoj dekretas ke por la elekto de la imperiestro ne estas bezonata la konsento de la papo (16a de julio. 1338)
1339 25a de septembro: la nominalismaj libroj estas malpermesitaj. La rektoroj de la pariza universitato devas ĵuri ke ili ignorigis la doktrinon de Okham.
1340 Dekreto de la universitato kontraŭ nominalismo.
1342 Klemento la 6-a postvenas papon Benedikton la 12-an.
1346
  • 13/04/1346 : la papo konfirmas la ekskomunikon kontraŭ la imperiestro Ludoviko la Bavara.
  • Papa letero (20-05-1346) por protekti la universitaton el danĝeraj doktrinoj, inter kiuj elstaras nominalismo.
1347 Morto de Vilhelmo Okham, eble pro nigra pesto.

Vilhelmo Okham kuras oferti sian intelektulan arton al la imperiestro: Oni diras, sed ne certas, ke li eldiris tiujn vortojn adrese al la imperiestro: O Imperator, defende me gladio et ego defendam te verbo », « Imperiestro, defendu min per glavo kaj mi defendos vin per vorto”.

Post 1328 redakti

Kvankam ekskomunikita, Okham konsekras tutan sian vivon al la celo de la imperiestro, kiu ediktas ke la ŝtata aŭtoritato ne nur ne bezonas konsenton de la papo por esti elektita al la imperiestra trono, sed ĝi ankaŭ rajtas dispozicii en ekleziaj aferoj; kaj elektigis kontraŭpapon (franciskanan fratulon).

Estas la okazo de teologiaj kaj filozofiaj kontraŭpapaj pamfletoj kiujn li daŭrigas verki ĝis la morto okazinta eble dum la nigra pesto 1347.

Filozofiaj kaj politikaj tezoj de Vilhelmo el Okhamo redakti

Vilhelmo puŝas antaŭen, pli ol Tomaso de Akvino, la distingon kaj separadon de la racio el la kredo, allasante ke ne troviĝas hierarkio inter filozofio kaj teologio, ke la unua ne povas taksiĝi servistino de la dua, ĉar inter ambaŭ mankas iu ajn rilato de dependeco.

Kutime oni asocias Vilhelmon Okham al la mezepoka nominalismo, vorto eniriĝinta la filozofia lingvaĵo nur je la fino de la 15-a jarcento. Sed li pri tio prefere sin konsideris “terministo”, nome praktikanto de la logiko en la analizo pri la vortoj.

Okham defendas nominalismon moderan, laŭ kiu la Universalaĵoj (konceptoj universalaj kaj abstraktaj, kiel “homaro”, “besto”, “belo”) estas nur vortoj, konvenciaj terminoj. Laŭ li, la kono apogiĝas sur aĵo sensiga kaj konkreta dum la metafizikaj universalaĵoj necesas nur en semiologio, sed neniel en ontologio. La universalaĵoj estas necesaj nur por ke konstituiĝu kaj funkciu la penso.

Okham estis la unua kiu en Mezepoko ekinteresiĝis pri filozofio de lingvo startante el la ideo de mensa parolo (lingua mentalis), reprenota poste de modernuloj [5] Apogiĝinte sur Boecio kaj sur Aristotelo, kaj sur Aŭgusteno (De Trinitate), li asertas ke estas tri tipoj de frazoj kaj terminoj, nome skribaj, parolaj kaj konceptaj [6]. Li taksas la vortojn kiel konvenciajn “signojn”, kies signifo estas laŭarbitra kaj referencanta al la ideoj kaj konceptoj de la menso. Alitipaj signoj, male, estas “naturaj” kaj sin referencas al aĵoj aŭ objektoj eksteraj. Tiel ke okazas ke la vortoj sin referencas duamomente al la aĵoj tra la perado de la mensaj konceptoj.[6]. Tiu referenco de la vorto al la mensa koncepto duobliĝas okaze de vorto skribita (al mensa koncepto kaj al la aĵo) [6].

El tio jen lia zorgo atentigi pri la facileco per kiu multobliĝas la vortoj kaj la konceptoj sen neceso. Por elimini tiujn ĉi li elpensas norman moton entia non sunt multiplicanda prater necessitatem [7] (la entoj ne estas multiplikendaj sen neceso”, kaj sugestis la faman logikan, kaj ontologian, ilon nomatan “la razilo de Okhamo” per kiu elimini tion kio, en la parolado kaj konceptado, superfluas.[8].

Formulo tamen ne origine troviĝas ĉe li: li ĝin reprenas de skolastikuloj [9]

En fiziko, li rifuzas la akcidencajn entaĵojn nenecesajn (la lando, la loko, la tempo...) kiel realaĵoj distingitaj el la korpa substanco.

Vilhelmo el Okhamo interesiĝis ankaŭ pri scienco. Ĉi-kampe, estas li kiu enkondukis, nivele de atentigo, en 1323, nociojn de movo dinamika (generita de la objekto mem) distingita el movo mekanika (enduktita de alia movo) .

Plue li insistas sur la distingo inter la du povoj, tera kaj spirita, instruante ke tiu spirita (papa aŭ sanktaseĝa) ne rajtas regi sur tiu ŝtata (imperiestra, ĉi-kaze). Ĉar, fakte, kontraŭante la papan povon, li metis la papon sub la povo de la ŝtata aŭtoritato, kaj fakte li aprobis, eble eĉ konsilis, deklari la papon hereza, Vilhelmo Okham estis ekskomunikita. Tamen, la ideo pri separado de la du povoj trovis, en la estonta eŭropa historio ĉiam pli da subteno, eĉ en la eklezio mem, kaj faras Okhamon pioniro de ideoj, kiuj, kun Marsilio el Padovo, fakte realiĝas en la konduto de Ludoviko la Bavara, kaj jure ne realiĝos ĝis 1366. Nur en 1366, fakte, oni dekretis, per la Ora Buleo de la germana dieto, ke inter la elektantoj de la imperiestroj ne figuru la papo, ĉar tio estas afero tute kaj simple germana.

Influoj sur la Reformacio redakti

Lutero, marĝene de siaj studoj, partoprenis kurson de Gabriel Biel, sekvanto de okhamismo, kies pensado, tamen, al li ne plaĉis ĉar la estonta reformaciulo trovis en ĝi spurojn de Pelagianismo, laŭ kiu homo povas atingi sian eternan savon per la meritoj de siaj agoj. Sed en Lutero, laŭ Kurt Flasch kaj aliaj, restis io de okhamismo, precipe rilate la rigidecon de la separo inter teologio kaj filozofio kaj inter kredo kaj racio: kredo kaj racio en Lutero tiom diverĝas ke racio preskaŭ alproksimiĝas al obstaklo en la pritraktado pri Dio.

Okham en la romano “La nomo de la rozo” redakti

Vere en "La nomo de la rozo" Umberto Eco la filozofo Vilhelmo Okham ne figuras, sed aperas lia ombro: franciskana fratulo, Vilhelmo de Baskerville, vera romana protagonisto, preskaŭ de komence sin prezentas kun la maksimo de Okham: Entia non sunt multiplicanda praeter necessitatem.

Bibliografio redakti

 
Quaestiones in quattuor libros sententiarum
  • Beckmann, Jan (ed.). - Ockham-Bibliographie 1900-1990 - Hamburg, Felix Meiner, 1992
  • Gál, Gedeon, 1982. William of Ockham Died Impenitent in April 1347. Franciscan Studies 42, pp. 90-95
  • Ghisalberti, Alessandro. Guglielmo di Ockham. Milano: Vita e Pensiero 1972
  • Spade, Paul Vincent (ed.). The Cambridge Companion to Ockham Cambridge: Cambridge University Press 1999
  • Todisco, Orlando. Guglielmo d'Occam filosofo della contingenza Padova: Messaggero 1998
  • Nicola Abbagnano-Giovanni Fornero, Protagonisti e testi della filosofia, Volume A, Tomo 2, Paravia Bruno Mondadori Editori, Torino, 1999. ISBN 88-395-3311-7
  • Plia bibliografio ĉe paralelaj alilingvaj vikipedioj

Verkoj de Vilhelmo el Okhamo redakti

Filozofiaj redakti

  • Summa logicae (antaŭ ol 1327).
  • Quaestiones in octo libros physicorum, (antaŭ ol 1327).
  • Summulae in octo libros physicorum, (antaŭ ol 1327).
  • Quodlibeta septem (antaŭ ol 1327).
  • Expositio aurea super totam artem veterem: quaestiones in quattuor libros sententiarum.
  • Major summa logices.
  • Quaestiones in quattuor libros sententiarum.
  • Centilogium theologicum.

Religiaj redakti

  • Questiones earumque decisiones.
  • Quodlibeta septem.
  • Centiloquium.
  • De sacramento altaris e De corpore christi.
  • Tractatus de sacramento allans.

Politikaj redakti

  • Opus nonaginta dierum (1330-1332).
  • Dialogus…XXII.
  • Epístola defensoria.
  • Decisiones octo quæstionum (ekde 1339).
  • Dialogus in tres partes diatinctus (1342-43).
  • De jurisdictione imperatoris in causis matrimonialibus.
  • De dogmatibus papae Johannis XXII.
  • Compendium errorum papae Johannis XXII.
  • Breviloquium de potestate papae.
  • De imperatorum et pontificum potestate.
  • Tractatus contra Benedictum XII
  • De electione Caroli IV (lasta verko).

Notoj redakti

  1. Ockham estas la nomo de lia naskiĝa vilaĝo en la sud-okcidento de Londono foje skribita duforme. Esperante nun oni elektas Okham
  2. En 1329 iuj teologiaj tezoj de Majstro Ekhart ricevis kondamnon kvankam postmortan
  3. E. Amann, p. 869
  4. Vidu Giorgio Agamben, Une biopolitique mineure, Vacarme n°10, hiver 2000.
  5. Claude Panaccio, Les Mots, les concepts et les choses. La sémantique de Guillaume d'Occam et le nominalisme aujourd'hui, Montréal, Bellarmin, et Paris, Vrin, 1991, pri alproksimiĝo inter Fodor kaj Ockham.
  6. 6,0 6,1 6,2 Somme de logique, Ire partie, 1.
  7. La problemo, tamen, kuŝas en la determinado de tio kio superfluas.
  8. Vidu Quine, « On what there is », in From a Logical Point of View, Cambridge, Harvard University Press, 2e ed. 1980, p.1-9.
  9. Kie, ekzemple, estis sentencite: Frustra fit per plura quod potest fieri per pauciora »(Senutilas malfrui fari per multa elspezoj tion kion eblas fari per malmultaj)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti