Benedikto la 12-a

papo de la katolika eklezio

Benedikto la 12-a (latine Benedictus Duodecimus, naskonome Jacques Fournier) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1334, kaj estis la tria el la papoj de Avinjono. Li oficis ĝis sia morto la 25-an de aprilo 1342, dum 7 jaroj, 4 monatoj kaj 6 tagoj. Sume temis pri la 197-a papo.

Papo
Papo
Benedikto la 12-a
197-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Jacques Fournier
Pontifiko de 20-a de decembro 1334
ĝis 25-a de aprilo 1342
Antaŭulo Johano la 22-a
Sekvanto Klemento la 6-a
Persona informo
Naskiĝo inter 1280 kaj 1290
en Saverdun, reĝlando Francio
Morto 25-a de aprilo 1342
en Avinjono
Mortokialo gangreno [#]
Tombo Katedralo de Avinjono [#]
Alma mater Universitato de Parizo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de muelisto kaj cisterciano intencis reformi la monakan vivon kaj la eklezian administradon. La repaciĝo kun la de la antaŭulo ekskomunikita reĝo Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio) malhelpitis fare de la franca reĝo; ankaŭ la papaj klopodoj peri pacon inter Francujo kaj Anglujo restis vanaj.

 
persona papa blazono de li
 
lia tombo en la katedralo de Avinjono