Johann Jakob von Kuen-Belasy

Johann Jakob von KUEN-BELASY (naskiĝinta ĉ. 1515, mortinta la 15-an de majo 1586) estis arkiepiskopo kaj princo de Salcburgo inter 1560 kaj 1586.

Johann Jakob Kuen-Belasy

Vivo redakti

Originis li el la malnova sudtirola dinastio Khuen von Belasy kaj taksiĝis viro de grandaj pieco kaj moralo. En Brixen li estis katedrala dekano. Dum sia regado li koncentriĝis pri la fortifikigo de Salcburgio kaj efektivigo de kontraŭreformaciaj ideoj. En 1563 li modernigis la burgon de Hohenwerfen laŭ italaj modeloj. En 1573 aldoniĝis al la kastelo supre granda loĝaj etaĝoj.

Sed koncerne la citadelon Hohensalzburg liaj alifar-ordonoj estis moderaj; troviĝas tie ĉi lia blazono en korte ĉe la ĉevelejo kaj la salo-deponejo kun la jardato 1566.

Kuen-Belasy reenkondukis ĉiusemajnajn vojaĝon de ĉambra sendito disde Salcburgo al Lungau por kio li restaŭrigis la Wisenegg-kabanon inter Untertauern kaj Tweng. Post 1560 kastelo en Rif iĝis somera rezidejo por la ĉefepiskopo kaj mallonge ĝi iĝis centro de muziko. Inter 1571 kaj 1582 troviĝis la rezidejo de la ĉefepiskopo en Mühldorf pro pestepidemio en Salcburgo.

Venigo de jezuitoj Salcburgon en 1577 por krei lernejon ne sukcesis pro la protesto de la salcburgaj benediktanoj kies pedagogiaj programoj diferencis. Almenaŭ la franciskanoj eksetlis Salcburge en 1583; ili ekgastis ĉe ĵus antaŭe neniiĝinta monakinejo. Por plialtigi la edukon de la pastroj Kuen-Belasy starigis en 1586 porpastran seminarion en la Kai-kvartalo.

Post apopleksio en 1579 fakte regis lia koadjutoro Georg von Kuenburg kiu ankaŭ posteulis lin finfine episkopece. En 1581/82 rekomencis oni krimuligi protestantismajn animzorgantojn en Salcburgio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti