Adalberto el Bohemujo

ĉefepiskopo de Salcburgo

Alberto (ĉeĥe: Vojtěch III. Salcburský; naskiĝinta en 1145, mortinta la 8-an de aprilo 1200) estis ĉefepiskopo salcburga (dufoje) kies regadon difinis la kvereloj kun imperiestro Frederiko la 1-a.

Adalberto el Bohemujo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1144 (1144-11-30)
Morto 8-an de aprilo 1200 (1200-04-08) (55-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio kristanismokatolika eklezio vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Ladislao la 2-a (Bohemio) vd
Patrino Gertrude of Bochemia vd
Gefratoj Agnes of Bohemia • Richza von Boehmen • Frederick, Duke of Bohemia • Přemysl Otakar la 1-a • Vladislaus III, Duke of Bohemia • Svatopluk Vladislavovich vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de reĝo Ladislao la 2-a (Bohemio) li edukiĝis en la premonstrata abatejo Strahov je Prago. En la 1.11.1168 li estis elektita arkiepiskopo salcburga, danke al gravaj parencaj rilatoj. Pro ke antaŭ la konsekro Adalberto forgesis peti la havigon de suverenecaĵoj kaj estis li favoranto de Aleksandro la 3-a, Frederiko la 1-a, en aŭgusto 1169, perforte igis lin rifuzi pri sekularaj potencoj (malgraŭ petado kaj de la katedralkapitularo kaj de la patro Ladislao). Ĉe la dieto ratisbona estis en la 26.5.1174 eĉ la kontraŭ-arkiepiskopa elekto de preposto Henriko el Berchtesgaden.

Kvankam unue apogis lin papo Aleksandro a 3-a, devis Adalberto finfine rezigni pri la arkipepiscopeco okaze de la pacfaraj interparoloj je Venecio (1177), por kio li verkis eĉ defendoskribaĵon. Lia sekvanto iĝis finfine Konrado de Wittelsbach. Sed post kiam Konradon oni resendis en 1183 Majencon oni reelektis Adalberton (kiu intertempe troviĝis en Aquileia kaj en la patrujo bohema); entronigo estis en al 19.11.1182. De tiam la rilatoj al imperiestro Frederiko la 1-a ka ties posteulo Henriko la 4-a estis sennubaj.

Papo Lucio la 3-a konfirmis al li plurfoje la dependecon de la sufragana episkopujo Gurk kaj Celestino la 3-a nomumis lin en januaro 1194 legato de la ekleziprovinco de Noricum. Ĝenerale estis lia dua regado pli feliĉa ol la unua. La lastajn jarojn la tuton iel malheligis disputoj pri salminejoj. En januaro 1196 Adalberto ordonis militiron kontraŭ Reichenhall; li bruligis la urbon (escepte de Zeno-konvento) kaj konstruigis la kastelon Hallburg. Al preĝejoj kaj klostroj (ekz. Arkiabatejo Sankta Petro, Admont, Vorau) li ĉiam estis grandanima. Sekve en multaj kronikoj estis laŭdata regado lia (vir gravis et appetens quietis).

Fonto redakti

  • Bigelmair, Andreas, "Adalbert III." ĉe: Neue Deutsche Biographie'p 1 (1953), p. 46-47 (tie ĉi interrete)