Aquileia
Aquileia [akŭileja] estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Aquileia limas al la Adriatika Maro. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 128 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sanktuloj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Fiumicello, Grado (GO), Terzo d'Aquileia kaj Villa Vicentina. En la antikva epoko, ĝi estis parto de la Sukcena Vojo inter Baltio kaj Romio. Inter multaj aliaj, ankaŭ la romkatolikaj kleruloj Rufino kaj ties filo, papo Pio la 1-a, naskiĝis en la urbo.
Aquileia | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | UD Udine | ||||
Geografia situo | 45° 46′ N, 13° 22′ O (mapo)45.76666666666713.366666666667Koordinatoj: 45° 46′ N, 13° 22′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 5 m | ||||
Areo | 36 km² | ||||
Loĝantaro | 3128 (2023) | ||||
Loĝdenso | 84 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Beligna, Belvedere, Ca' Viola, Monastero | ||||
Najbaraj komunumoj | Fiumicello, Grado (GO), Terzo d'Aquileia kaj Villa Vicentina | ||||
Patrono | Sankta Hermagoro kaj Sankta Fortunato | ||||
Festa tago | 12-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | aquileiesi | ||||
Poŝtkodo | 33051 | ||||
Imposta kodo | A346 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 030004 | ||||
Telefona prefikso | 0431 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Patriarkato de Aquileia
redaktiEkde 567 ĝis 1761 la episkopo de Aquileia havis la titolon patriarko de Aquileia kaj regis super la eklezia teritorio patriarkato de Aquileia.
Vidu ankaŭ: Kategorio:Patriarkoj de Aquileia
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (itale)
- paĝo de la itala UNESKO-sekcio pri la kultura heredaĵo de Aquileia Arkivigite je 2023-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝaro aquileia.net
- paĝaro aquileia.it, pri arkeologiaj trovoj en la urbo
Cetere: AQUILEA [sen i] estas parto de la municipo Lucca en la itala regiono Toskanio.