Hermagoro de Aquileia

sanktulo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Sankta Hermagoro)

Hermagoro - origine Hermagoras, latine Hermagorus, itale Ermagora, slovene Mahor - estas sanktulo de la katolika eklezio, pri kies vivo estas kontraŭdiraj indikoj: probable li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 304 en la romia urbo Singidunum, la nuntempa Beogrado.

Sankta
Hermagoro de Aquileia
Persona informo
Naskiĝo fine de la 3-a jarcento
en Singidunum eble
Morto ĉirkaŭ la jaro 304 (legende jam inter 64 kaj 68)
en Singidunum, la nuntempa Beogrado
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Aquileia vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento pri li en Hermagor, Aŭstrio

Probable li estis lektoro de la kirko de Singidunum kaj komune kun Fortunato, diakono de la sama kirko, mortis martire. Liaj relikvoj ĉirkaŭ la jaro 400 transportiĝis al Aquileia, kie post la jaro 550 ekestus la legendo, ke Hermagoro estis apostola lernanto, la unua episkopo de Aquileia kaj mortis martire ĉirkaŭ la jaro 70 (jen ekzemple laŭ la germanlingva kristana enciklopedio Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon).

busto pri li el origita arĝento en la katedralo de Gorizia

Alia teorio indikas, ke temis pri du malsamaj personoj, kiuj erare historiografie kunfandiĝis al unu biografio (jen ekzemple laŭ la germanlingva kristana enciklopedio Lexikon für Theologie und Kirche).

Lia vivhistorio en la kripto de la baziliko de Aquileia estas bildigata en imponaj freskoj en venecie bizanca stilo.

Vidi ankaŭ redakti