Eduard MACHEINER [maĥajner] (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1907 en Fresen, mortis la 17-an de julio 1972 en Salzburg), estis ĉefepiskopo de Salcburgo de 1969 ĝis 1972 kaj honora prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista.

Eduard Macheiner

ĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1907
en Aŭstrio Fresen, Aŭstrio
Morto 17-an de julio 1972
en Aŭstrio Salzburg, Aŭstrio
Lingvoj Esperanto
Nacieco Aŭstro
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj membro de la Honora Komitato de la 56-a UK
Esperantistiĝis en 1924
vdr
Blazono

Macheiner estis esperantisto ekde 1924. Li aktivis ne nur kiel ĉefepiskopo de Salcburgo (Aŭstrio), sed ankaŭ kiel komisiito de Vatikano pri lingva ekzameno de la liturgiaj tekstoj en Esperanto. Li estis membro de la Honora Komitato de la 56-a UK.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.