Aŭstria Katolika Ligo Esperantista
Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE) estis intermilita organizaĵo de esperantistoj-katolikoj en Aŭstrio.
La katolika Esperanto-societo AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en Esperanto (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp.
En la kadro de "Katholikentag" en Vieno en septembro 1933 la katolikaj esperantistoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Theodor Innitzer. Multe klopodis prezidanto Chiba, direktoro Hans Schiebl, Hugo Steiner varbis por la aranĝoj per radio.