Burkhart de Ziegenhain

Burkhart de ZIEGENHAIN (naskiĝinta post 1207; mortinta en aŭgusto 1247 je Bodenlago) estis germana politikisto, ekleziulo kaj kelkajn monatojn arkiepiskopo salcburga.

Vivo redakti

Unua eklezia kariero redakti

Estante filo de grafo Ludoviko la 1-a de Ziegenhain kaj Nidda, Burkhart estis antaŭvidata por eklezia kariero. Li iĝis katedrala kapitulano en Majenco kaj Worms, en 1227 dekano kaj en 1234 preposto de ĉe Preĝejo Sankta Mario ad Gradus (Majence) kaj preposto de la Valpurgo-konvento je Weilburg. De 1235 li prepostis ĉe Petro-konvento de Fritzlar kaj de 1239 en la katedralo de Wetzlar. Laŭ komisio de Siegfried de Eppstein, ĉefepiskopo de Majenco, Burkhart - kune kun sia frato Bertoldo la 1-a de Ziegenhain - gvidis la konkeron de la regna urbo Wiesbaden kiu troviĝis sur la porimperiestra flanko. Post mallonga kaptiteco Burkhart reliberiĝis.

Kanceliereco ĉe Henriko Raspe redakti

Burkhart estis, kiel la majenca ĉefepiskopo Siegfried kaj la kolonja Konrado de Hochstaden en la kampo de la malamikoj de la Ŝtaŭfoj, nome malpor la imperiestro Frederiko la 2-a kaj ties filo Konrado la 4-a. Kun la du menciitaj arkiepiskopoj Burkhart vojaĝis en printempo de 1245 al la unua koncilio de Liono por abdikigi Frederikon.

La majencano Siegfried perdis en 1241 oficion sian de la oficiala monarĥa anstataŭisto pro sia ŝanĝo en la kampon de la porpapuloj; lia posteulo iĝis la turingia landgrafo Henriko Raspe la 4-a. Sed Raspe mem fariĝis en 1243/44 partiano de la imperiestraj malporuloj kio aŭtomate naskis intiman kunlaboron kun landgrafo kaj ĉefepiskopo. Laŭ peto de Raspe papo Inocento la 4-a permesis en januaro 1246 al la fritzlar-a preposto Burkhart obteni plurajn prebendojn kaj kromajn privilegiojn.

Post kiam la papo deklaris kaj Frederikon kaj Konradon detronigitaj kaj Raspe elektiĝis (en la 22.5.1246) en Veitshöchheim kontraŭreĝo, Burkhart fariĝis tagon pli malfrue ties kanceliero. Bedaŭrinde de lia deĵorperiodo apenaŭ ekzistas dokumentoj. Raspe jam mortis en februaro 1247 kiu finis ankaŭ la kanceliercon de Burkhart.

Dua eklezia kariero Salcburge redakti

Post la morto de ĉefepiskopo Eberhard von Regensberg en decembro 1246 la kapitulano de la katedralo de Salcburgo elektis unuanime en la 1.12.1246 Filipo de Spanheim, filon de duko Bernardo de Spanheim de Karintio kaj nefo de la bohemia reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Sed, por ne endaĝerigi siajn karintiajn heredrajtojn, Filipo rifuzis episkopkonsekriĝon. Sekve la ĉefpontifiko, ignorante la voĉdonon de la salcburganoj, nomumis en la 25.2.1247 Burkhart nova salcburgo eklezigvidanto. En la 6.3. li konsekriĝis en Liono pastro kaj episkopo antaŭ tuj posta ricevo de paliumo. Burkhart mem neniam atingis Salcburgon sed dronis sur Bodenlago; malklaras ĉu temis pri akcidento aŭ atenco. Entombigo lia estis en la imperia abatejo Salem. Barbaraj svedaj dungosoldatoj ŝtelis en 1634 lian bronzan tomboslabon dum la Tridekjara milito.

Filipo de Spanheim iĝis administranto en Salcburgo kaj estis eĉ elektito sen iam esti konsekrita. Daŭris ĝis 1257 ke la kapitulanoj de Salcburgo deklaris lin oficiale malpostenigita.

Literaturo redakti

  • Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg, 1988; ISBN 3-7025-0243-2.
  • Waldemar Künther: „Fritzlar und Mainz“. Che: Fritzlar im Mittelalter. Festschrift zur 1250-Jahrfeier (p. 168–201). Eldonis Magistrat der Stadt Fritzlar kaj Hessisches Landesamt für Geschichtliche Landeskunde Marburg, Fritzlar 1974, ISBN 3-921-254-99-X.
  • Martin Röhling: Die Geschichte der Grafen von Nidda und der Grafen von Ziegenhain (=Niddaer Geschichtsblätter, 9). Eldonis Niddaer Museumsverein e.V., Nidda 2005, ISBN 3-9803915-9-0.