Imperia abatejo Salem

La imperia abatejo Salemgermane Reichsabtei Salem – en la nuna administra komunumo Salem en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio estis monaĥejo de la cistercianoj kaj estis inter la plej signifaj kaj plej riĉaj abatejoj de sudokcidenta Germanio, rekte subigita al la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, do je alta grado aŭtonoma. La monaĥejo fondiĝis en 1137-1138. En la malfrua mezepoko ĝi paŝon post paŝo povis ampleksigi siajn privilegiojn kaj sian altan rangon ene de la monaĥa ordeno. En la 17-a jarcento ĝi estis damaĝita per la tridekjara[1] kaj aliaj militoj, kaj per incendio preskaŭ komplete detruiĝis. Tamen en la 18-a jarcento la abatejo floris en dua prospera epoko, iĝis la sudokcidentgermana centro de la konstrua stilo Rokoko, konstruiĝis la pilgrima kirko Birnau kaj fondiĝis la unua "ŝparkaso" de Germanio, banko por ordinaraj civitanoj sen grandaj financaj sumoj, en nunaj modernaj socioj memkomprenebla financa servo, sed ĝis tiam neekzistanta. La vasta baroka abateja komplekso, konstruita inter la jaroj 1696 kaj 1706 laŭ planoj de la arkitekto Franz Beer aldoniĝis al la gotika abateja katedralo Salemer Münster, kiu ekestis inter la jaroj 1285 kaj 1414. En 1804 per la proceso de sekularigo instigita per la napoleona regado ĝi transiris al la posedo de la margrafoj de Badeno. Ekde tiam la komplekso havas la nomon kastelo Salem, germaneSchloss Salem“: ĝi estas la rezidejo de la margrafa familio kaj ekde la jaro 1920 estas ejo de la internulejo Schule Schloss Salem. En printempo de la jaro 2009 la margrafa familio vendis la plej grandan parton de la teritorio al la federacia lando Baden-Virtembergo.

Imperia abatejo Salem
Blazono
monaĥejoabatejo [+]
Koordinatoj47° 46′ 34″ N, 9° 16′ 38″ O (mapo)47.776111119.27722222Koordinatoj: 47° 46′ 34″ N, 9° 16′ 38″ O (mapo)

Imperia abatejo Salem (Badenio-Virtembergo)
Imperia abatejo Salem (Badenio-Virtembergo)
DEC
Imperia abatejo Salem
Imperia abatejo Salem

Imperia abatejo Salem (Germanio)
Imperia abatejo Salem (Germanio)
DEC
Imperia abatejo Salem
Imperia abatejo Salem

Map
Imperia abatejo Salem

Vikimedia Komunejo:  Monastery of Salem [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
kastelo Salem: norda fasado de la abateja konstruaĵo
kastelo Salem kun parko kaj ĝardeno
la imperia abatejo Salem en la jaro 1798

Sekularigo redakti

La cisterciana ordeno havis siajn unuajn abatejojn en Francio kaj estis ekspansiinta orienten. Kadre de la franca revolucio la unuarangaj abatejoj de la cistercianoj en 1792 estis malfonditaj, kaj la germanaj cistercianaj monaĥejoj de tiam restis sen la antaŭa ordena subteno. La francaj soldataroj, kiuj en 1795 okupis la bodenlagan regionon, plurfoje devigis la monaĥaron fuĝi al la svislandaj monaĥejoj Wettingen kaj Sankt-Galo. Kaj la francaj kaj la rusaj soldataroj, kiuj okupis la teritorion en 1799, prenis protektopagojn de la monaĥejo Salem.

Do la monaĥejo jam estis malfortigita, kiam en aŭgusto 1802 la imperia deputitaro kunvenis por malfondi la ekleziajn teritoriajn posedojn. La teritorioj de la monaĥejoj doniĝu al la germanaj princlandoj por rekompensi la perdojn je posedaĵoj en la koaliciaj militoj. Multaj regantoj ankoraŭ samjare konfiskis la monaĥejojn en siaj reglandoj, kaj ankaŭ la margrafo de Badeno konfiskis la monaĥejon Salem, provizore en oktobro 1802, definitive en decembro. En februaro 1803 konfirmiĝis la decido kaj oficialiĝis la malfondo del a abatejo. La 23-an de novembro 1804 la abatejo fermiĝis. La plej multaj el la 61 monaĥoj forlasis la konstruaĵon, multaj iĝis pastroj en la ĉirkaŭaj komunumoj. Tamen la monaĥeja malfondo ne okazis perforte, sed per kontraktoj, kaj la monaĥoj ricevis pension. La monaĥejan bibliotekon plejparte aĉetis la universitato de Hajdelbergo, sed multaj aliaj valoraj artaĵoj simple malaperis kaj ĝis la nuntempo ne reaperis al la publiko. Sukcesis vendi la valoran orgenon konstruitan inter la jaroj 1766 kaj 1768 fare de la Karl Joseph Riepp al la urba kirko de la svislanda urbo Winterthur, kaj multaj abatejaj trezoroj kaj teritorioj same vendiĝis por egaligi la premajn ŝuldojn pro la antaŭa milito.

En la momento, kiam malfondiĝis la monaĥejo Salem, ĝi havis impresajn ĉiujarajn enspezojn kaj krome kapitalon de tri milionoj da guldenoj, interalie 330 kvadratajn kilometrojn da tera posedaĵo, sur kiu vivis 6000 loĝantoj. Interalie temis pri la komunumaroj Salem, Ostrach kaj Schemmerberg, Stetten am kalten Markt, Ehingen kaj Unterelchingen.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Tiam svedaj dungosoldatoj ankaŭ ŝtelis la tomboslabon de la salcburga arkiepiskopo Burkhart de Ziegenhain.