Henriko Raspe la 4-a

Heinrich Raspe la 4-a (naskiĝinta en 1204, mortinta la 16-an de februaro 1247 sur Wartburg) estis landgrafo turingia.

Henriko Raspe la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1204 (1204-02-16)
Morto 16-an de februaro 1247 (1247-02-16) (43-jaraĝa)
en Wartburg, Landgraviate of Thuringia,  Sankta Romia Imperio
Tombo Q28977883
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Duklando Turingio
Familio
Patro Hermann I
Patrino Sophia of Wittelsbach
Frat(in)oj Agnes of Thuringia • Jutta of Thuringia • Konrad von Thüringen • Ludovoiko la 4a de Turingio • Irmgard von Thüringen
Edz(in)o Elisabeth of Brandenburg, Landgravine of Thuringia • Gertrud von Babenberg • Beatrice of Brabant
Okupo
Okupo regento
vdr
Geedziĝa ceremonio de Henriko Raspe la 4-a kun Beatrico de Brabanto

Vivo redakti

La dua filo de Hermano la 1-a (Turingio) kaj de Sophia von Wittelsbach forpelis post la morto de la pli maljuna frato Ludoviko la sankta ties edzinon Sankta Elizabeto de Hungario kaj la infanojn. Poste li transprenis la landgrafecon turingian krom la palatingrafeco saksia - komence kiel kuratoro de la nevo Hermano la 2-a. Post ties morto en 1241 li suverenis li tie propranome.

Henriko subtenis la ĉeĥojn en sindefendo kontraŭ la mongoloj kaj iĝis en 1242 regna vakecadministranto por Konrado, la filo de imperiestro Frederiko la 2-a. Sed baldaŭ Henriko aniĝis al la porpapa partio kiu elektis lin, post abdikigo frederika dum la Unua koncilio de Liono (1245), kontraŭreĝo en Veitshöchheim en la 22.5.1246.

Ĉar tiu ĉi elekto plejparte ŝuldatas al nesekularaj princoj li moke kromnomiĝis Pfaffenkönig. Kun papaj monoj li dungis soldatojn venkonte reĝon Konrado apud Frankfurto ĉe Majno en la 5.8.1246. Sed dum la sieĝo de Ulm malsaniĝis Henriko. Post lia morto en februaro 1247 (li entombigitis apud la gepatroj en la Katerina preĝejo en Eisenach) estingitis la vira linio de la landgrafoj turingiaj. Pri la heredo de ties havaĵoj estiĝis la t.n. Turingia-hesia milito de sukcedo (1247-1264). Lia kanceliero estis Burkhart de Ziegenhain, posta ĉefepiskopo de Salcburgo.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 107-108 (tie ĉi interrete)

Literaturo redakti

  • Schaller, Hans Martin, "Heinrich Raspe" ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 334-336 (tie ĉi interrete)
  • Matthias Werner (eld.): Heinrich Raspe – Landgraf von Thüringen und römischer König (1227–1247). Fürsten, König und Reich in spätstaufischer Zeit (=Jenaer Beiträge zur Geschichte, 3). Lang, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-631-37684-7