Brabanto - nederlande Brabant ['bra:bant] - estas historia regiono, koro de la nuntempa Belgio, kiu proksimume kovras la teritoriojn de la belgaj provincoj Antverpeno, Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la Brusela Ĉefurba Regiono, kaj krome ankaŭ de la provinco Norda Brabanto (Noord-Brabant) en la sudo de Nederlando.

Duklando Brabanto
1183 – 1-a de oktobro 1795

blazono de la dukoj de Brabanto

blazono de la dukoj de Brabanto
duklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Brabanto dum 1477
Brabanto dum 1477
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Antikva epoko kaj frua mezepoko redakti

Brabanto dum la tempo de la Romia Imperio estis loĝata de la popolo de menapianoj (latine menapii) kaj influita de la ĝermana kaj kelta kulturoj. Post la konkero fare de la romianoj la teritorio apartenis al la romia provinco Gallia Belgica. Dum la 5-a jarcento la frankoj konkeris Brabanton.

Dum la jaro 870 la teritorio kiel parto de la franka regno Lotaringo (latine Lotharii Regnum, germane Lothringen) membriĝis en la germanlingva Sankta Romia Imperio kaj tiam jam nomatis duklando. Inter la la jaroj 900 kaj 923 Lotaringio iĝis parto de la okcidentfranka regno de Karlo la Simpla. Ekde la jaro 959 Brabanto estis regata de la grafoj de Verdun.

En la 11-a jarcento la kvar graflandoj en Brabanto estis dividitaj al tri regantoj: la centro iĝis posedaĵo de la grafo de Loveno, la nordoriento de la grafo de Flandrio kaj la sudo de la grafo de Henegovio.

Alta kaj malfrua mezepokoj redakti

Grafo Gotfredo la 1-a de Leuven dum la jaro 1106 ricevis la duklandon Malsupra Lotaringo. Lia pranepo Henriko 1-a dum la jaro 1183 ankaŭ alprenis la titolon duko de Brabanto.

La dukoj de Brabanto baldaŭ atingis potencon kaj suverenecon, sed ankaŭ havis multajn militojn kun la najbaraj regnoj kaj daŭre alternis inter alianciĝo kun la germanlingva Sankta Romia Imperio unuflanke kaj kun Francio aliflanke.

Post la morto de la brabanta duko Johano la 3-a dum la jaro 1355 la edzo de la duka filino Johana, Venceslao la 1-a de Luksemburgio, unuigis Brabanton kun sia propra hereda regno. Sub li komenciĝis nestabila periodo, kaj kiam liaj posteuloj mortis seninfane, dum la jaro 1430 la regnoj Brabanto, Limburgo kaj Luksemburgio falis al Filipo la Bona de Burgundio, kaj fine pro la geedziĝo de Maria de Burgundio kun Maksimiliano la 1-a, reganto de la Sankta Romia Imperio, kun la aliaj nederlandaj provincoj al la Habsburgoj.

Brabanto estis la kerno de la hispana Nederlando, kaj Bruselo ties ĉefurbo.

Moderna epoko redakti

 
la duklando dum la jaro 1645

Pro la ribelo de Nederlando la norda parto ('s-Hertogenbosch) estis dividita de la duklando kaj dum 1648 iĝis parto de la nederlanda unio, dum suda Brabanto ĝis la jaro 1714 restis teritorio de la reĝlando Hispanio, poste reiĝis teritorio de la habsburga Aŭstrio. Inter la jaroj 1774 kaj 1810 Brabanto sekve de la konkero de la franca armeo de Napoleono estis konkerita de Francio; laŭ la decidoj de la Viena Kongreso de la jaro 1815 ĝi iĝis parto de la Unuiĝinta Reĝlando Nederlando - konsistiganta la tri provincojn Norda Brabanto, Antverpeno kaj Suda Brabanto. En la suda provinco kun ties ĉefurbo Bruselo dum la jaro 1830 centris la ribelo de la belgaj katolikoj kontraŭ la nederlanda protestanta ŝtato, kaj sekve de la ribelo Suda Brabanto kaj Antverpeno iĝis partoj de la nova Reĝlando Belgio, dum Nord-Brabanto restis parto de Nederlando.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento la titolo "duko de Brabanto" estas tradicie donata al la plej aĝa filo de la belga reĝo, aŭ kaze de nehavo de reĝa filo, al la plej aĝa nepo de la belga reĝo.

Opero Lohengrin redakti

La germana komponisto Richard Wagner dum la jaro 1850 situigis la enhavon de la romantika opero Lohengrin en Brabanto - en la verko ĉefrolis dukino "Elsa de Brabanto", kiu tamen ne estas historia rolulo.

Vidu ankaŭ redakti