Gallia Belgica
Gallia Belgica estis provinco de la Romia Imperio.


La romia provinco Gallia Belgica, ĉirkaŭ la jaro -58.
Ĝi lokiĝis en partoj de aktualaj Nederlando, Belgio, Luksemburgio, nordorienta Francio kaj okcidenta Germanio. La loĝantoj de la provinco ĉefe devenis de keltaj kaj ĝermanaj triboj, kaj estis ofte kunnomitaj la Belgoj. Laŭ Julio Cezaro, la limo inter Gaŭlio kaj Belgica estis markita de la riveroj Marne kaj Sejno.
Dum la 5-a jarcento, la provinco fariĝis la centro de la nova merovida reĝlando de Kloviso la 1-a, kaj dum la 8-a jarcento la centro de la Karolida Imperio.