Kontraŭreĝo
Kontraŭreĝo (latine: Contrarex) estis kontraŭkandidato de laŭleĝe reganta reĝo, pro sekvoj de surtronigaj disputoj aŭ politika opozicio.
La kontraŭreĝoj plej ofte aperas en balotemaj monarkioj. En heredemaj monarkioj la kontraŭreĝo ofte aperis post formorto de la reganta dinastio, kiam postulis la tronon kelke da kandidatoj, dum kio kutime tiuj ĉi kandidatoj estas markitaj kiel pretendento. Kelkaj kontraŭreĝoj sukcesis en sia klopodo kaj ili fariĝis laŭleĝaj reĝoj, ekzemple Konrado la 3-a aŭ Frederiko la 2-a, ĉe la aliaj ilia posteno estas kazo de diskutoj (Henriko la Kverelanto).
La kontraŭreĝoj plej ofte aperis en Sankta Romia Imperio, kie tiu ĉi aperaĵo mallarĝe koneksis kun kontraŭpapoj, kiam la imperiestroj ofte nomumis kontraŭpapojn kaj male la papoj kronis la kontraŭreĝon. Sed la kontraŭreĝoj aperis ankaŭ en Pollando, Francio kaj Anglio.
Ĉeĥaj kontraŭreĝoj
redakti- Matiaso Korvino (1469–1490), kontraŭ Jiří z Poděbrad
- Karolo Albreĥto Bavaria (1741–1743), kontraŭ Maria Tereza