Alfonso la 10-a (Kastilio)

Alfonso la 10-a, nomata la Saĝulo (hispane Alfonso X el Sabio, naskiĝis en 1221 en Toledo, mortis en 1284 en Sevilo), estis reĝo de Kastilio kaj Leono (en la nuna Hispanio) (1252-1284). Li estis filo de Fernando la 3-a, la Sanktulo.

Alfonso la 10-a
Reĝo de Kastilio kaj Leono
Persona informo
Alfonso X de Castilla, Alfons X el savi
Naskiĝo 23-an de novembro 1221 (1221-11-23)
en Toledo
Morto 4-an de aprilo 1284 (1284-04-04) (62-jaraĝa)
en Sevilo
Tombo Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Familio
Dinastio dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd
Patro Ferdinando la 3-a vd
Patrino Elizabet Beatriks de Ŝvabio vd
Gefratoj Infante Henry of Castile • Philip of Castile • Ferdinand, Count of Aumale • Manuel, Senhor de Villena • Frederick of Castile • Sancho of Castile • Eleanora de Kastilio • Ferdinando di Castiglia • Luigi di Castiglia • Berenguela de Castilla • Maria de Castilla vd
Edz(in)o Violant of Aragon vd
Amkunulo Maria Alfonso de Leon • Mayor Guillen de Guzmán vd
Infanoj Beatrice of Castile, Marchioness of Montferrat • Ferdinand de la Cerda • Sanĉo la 4-a • Peter of Castile, Lord of Ledesma • John of Castile, Lord of Valencia de Campos • Violant of Castile • James of Castile, Lord of Cameros • Beatrice of Castile • Alfonso Fernández el Niño • Eleanor of Castile • Constanza de Castilla • Martin Alfonso de Castilla • Urraca Alfonso de Castilla • Isabel de Castilla • Berengaria of Castile, Lady of Guadalajara vd
Profesio
Okupo verkistoastronomoregantokomponisto • poeto • historiistojuristo vd
Laborkampo astronomiohistorio vd
Reĝo de Kastilio
Dum 1252-1284
Antaŭulo Ferdinando la 3-a
Sekvanto Sanĉo la 3-a
Reĝo de Leono
Dum 1252-1284
Antaŭulo Ferdinando la 3-a
Sekvanto Sanĉo la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam militema kaj intrigema, li estas pli konata hodiaŭ pro lia kultura agado. Li favoris la uzon de la vulgara kastilia, kiun li helpis disvolviĝi, por ke ĝi fariĝu la oficiala lingvo de la reĝlando. Li mem verkis poezion, kvankam por tio li preferis la galegan.

Li kreis la Akademion de Tradukistoj de Toledo, grupon de saĝuloj kristanaj, judaj kaj islamaj, kiuj retrovis antikvajn tekstojn kaj verŝis ilin al la okcidentaj lingvoj, kio havis grandan influon super la posta eŭropa klereco.

Alfonso verkis aŭ kompilis tekstojn jurajn (Fuero real de Castilla, Código de las siete partidas), historiaj (Crónica general e grand estoria), muzikajn (Cantigas de Santa María) aŭ ludajn (Libros de ajedrez, dados y tablas, unua regularo de la moderna ŝako).

Li klopodis por esti nomumita imperiestro de la Sankta Romia Imperio, pro sia germana patrino, sed ne sukcesis. Li konkeris diversajn andaluzajn urbojn.

Lia unua filo Ferdinando mortis antaŭ la patro, kaj lia dua filo Sanĉo la 3-a, fariĝis reĝo post li, kontraŭ la volo de Alfonso, kiu favoris la rajtojn de la filoj de Fernando.

Vidu ankaŭ redakti