Ludoviko la 8-a de Francio, kromnomita Ludoviko la Leono (franclingve Louis VIII de France kaj Louis le Lion) (naskiĝis la 5-an de septembro 1187 en Parizo, mortis la 8-an de novembro 1226 en Montpensier (Aŭvernjo)) estis la reĝo de Francio ekde 1223 ĝis 1226, kaj estis la oka reĝo de la kapetida dinastio en Francio. Ludoviko la 8-a estis la filo de Filipo la 2-a kaj de Izabela de Henegovio (1170-1190). Li edziĝis kun Blanka de Kastilio, kiu naskis dek tri infanojn, inkluzive de la estontaj Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) kaj Karlo la 1-a de Sicilio kaj Napolo.
Dum la reĝado de sia patro fakte akiris Ludoviko gloron : li venkis Johanon sen Tero okaze de la batalo de La Roche-aux-Moines en 1214. La anglaj baronoj, kiuj ribelis kontraŭ Johano, tiam promesis al Ludoviko la anglan kronon. Ludoviko elŝipiĝis en Anglion la 1216, kaj estis kronita en Londono la 21-an de majo. Sed Johano mortis, kaj la baronoj preferis elekti novan, malpli energiplenan reĝon, tio estas la filo de Johano Henriko la 3-a.
Dum la reĝado de Ludoviko la 8-a konkeris la franca reĝlando la plej grandan parton de Langvedoko : la francaj soldatoj kaptis Avinjonon, Nîmes, Castres, Carcassonne kaj Albi. Tuluzo rezistis dum du jaroj, antaŭ ol fali en 1228.