Castres (Tarn)
komunumo en la departemento Tarn de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Castres |
Castres (okcitane Castras) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Tarn kaj en la regiono Okcitanio. Ĝi estas la sola subprefektejo de la departemento. Castres enhavas ĉirkaŭ 45 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Castrais [kastre].
Castres | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Departemento | Tarn (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Castres (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 81065 [+] | ||||
Poŝtkodo | 81100 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 81065 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Pascal Bugis 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 483 (2015) | ||||
Loĝdenso | 423 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 36′ N, 2° 14′ O (mapo)43.6058333333332.24Koordinatoj: 43° 36′ N, 2° 14′ O (mapo) | ||||
Alto | De 151 al 367 m | ||||
Areo | 98,17 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Castres [+] | |||||
Castres situas ĉe la bordoj de la rivero Agout. Ĝi estas kutime konata kiel naskiĝloko de la socialista partiestro Jean Jaurès. Tie ankaŭ lokiĝas interesa muzeo Goya pri Hispaniaj artoj, kies bela ĝardeno estas farita de Le Notre.
Ĝi havas rugbean teamon, Castres Olympique, kiu apartenas al la Franca elito: Ĉampiono de Francio en 1949, 1950, 1993, 2013, 2018, kaj finalisto en 1995, 2014, 2022.
Bildaro
redakti-
Ĉeriveraj domoj
-
Popola arkitekturo en Castres