Alfonso de Potevo, (france Alphonse de Poitiers, naskiĝinta la 11-an de novembro 1220 en Poissy; mortinta la 21-an de aŭgusto 1271), franca reĝsanga princo, estis frato de reĝo sankta Ludoviko. Li estis grafo de Potevo, Santonĝo kaj Aŭvernjo de 1241 ĝis 1271, kaj ankaŭ grafo de Tuluzo de 1249 ĝis 1271.

Alfonso de Potevo
Persona informo
Alphonse de Poitiers
Naskiĝo 11-an de novembro 1220 (1220-11-11)
en Poissy
Morto 21-an de aŭgusto 1271 (1271-08-21) (50-jaraĝa)
en Tarquinia
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetidoj vd
Patro Ludoviko la 8-a vd
Patrino Blanka de Kastilio vd
Gefratoj Sankta Izabela de FrancioLudoviko la 9-aKarlo la 1-a de Napolo • John Tristan, Count of Anjou and Maine • Robert I, Count of Artois vd
Edz(in)o Johana de Tuluzo vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La traktato de Parizo en 1259 antaŭvidis ke Agenio kaj Santonĝo estu ceditaj al Anglio se Alfonso de Potevo ne havus heredanton. Post lia morto en 1271, tio estis farita laŭ la traktato, sed nur post subskribo de nova traktato, en 1285.

Blazono redakti

 

Lia blazono estas kombino de la blazonoj de siaj gepatroj : france parti d'azur semé de fleurs de lys d'or qui est de France, et de gueules semés de château d'or, qui est de Castille esperante vertikale duonigita, lazura semita per oraj lilioj el Francio, kaj ruĝa semita per oraj kasteloj el Kastilio.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Robert Ducluzeau. Alphonse de Poitiers - Frère préféré de Saint Louis. La Crèche : Geste éditions, 2006. 239 paĝoj, ISBN 2-84561-281-8.