Tarquinia

komunumo de Italio

Tarquinia estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la provinco Viterbo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 15 942 loĝantoj sur areo de 279,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Madono de Valverde, do esence Maria, patrino de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Tarquinia
Tarquinia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco VT Viterbo
Geografia situo 42° 15′ N, 11° 45′ O (mapo)42.24916666666711.756111111111Koordinatoj: 42° 15′ N, 11° 45′ O (mapo)
Alto super marnivelo 132 m
Areo 279,50 km²
Loĝantaro 15 942 (2023)
Loĝdenso 57 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Tarquinia Lido
Najbaraj komunumoj Allumiere (RM), Civitavecchia (RM), Montalto di Castro, Monte Romano, Tolfa (RM) kaj Tuscania
Patrono Madono de Valverde
Festa tago 8-a de majo
Nomo de loĝantoj tarquiniesi
Poŝtkodo 01016
Imposta kodo D024
Kodo laŭ ISTAT 056050
Telefona prefikso 0766
Retpaĝo http://www.tarquinia.net/
Loko en mapo
vdr
flugilhavaj ĉevaloj kun jungilaro, terakota bareliefo, etruska arto de la helenisma epoko (Palazzo Vitelleschi en Tarquinia

Najbaras la komunumoj Allumiere (RM), Civitavecchia (RM), Montalto di Castro, Monte Romano, Tolfa (RM) kaj Tuscania.

Historio redakti

Tarquinia estis unu el la plej gravaj etruskaj urboj. En la mezepoko ŝi iĝis urba respubliko. En la 14-a jarcento la urbo perdis sian sendependecon kaj de tiam apartenis al la teritorio de la Papo. Tarquinia estas la loko de origino de la legendo de la unua etruska reĝo de Romo, Lucius Tarquinius Priscus. Laŭ legendo Tarĥon fondis la urbon.

Loknomoj redakti

Tarquinia ŝanĝis sian nomon plurajn fojojn en sia historio. La etruska nomo estis Turĥuna, aŭ Tarĥna, la posta latina Tarquinii. De la mezepoko oni nomis ĝin Corneto. La nomo verŝajne reiras al la kornusa ĉerizo, kiu abunde kreskas en la regiono de Tarquinia. En 1872, la urbo estis renomita en memoro pri la antikvaj tempoj en Corneto Tarquinia kaj estas nomita ekde 1922 nur Tarquinia.

Eksteraj ligiloj redakti