Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio)
Karolo la 1-a Albreĥto de Bavario (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1697 en Bruselo, mortis la 20-an de januaro 1745 en Munkeno) estis princo-elektisto de Bavario kaj poste ankaŭ reĝo Karolo la 3-a de Bohemio kaj imperiestro Karolo la 7-a de la Sankta Romia Imperio.
Karolo la 7-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Karolo la 7-a, (parto de) pentraĵo de G. Desmarees, ĉ. 1766, nun en palaco Nymphenburg, Munkeno
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Karl VII Albrecht | |||||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1697 en Bruselo, Hispana Nederlando | ||||
Morto | 20-an de januaro 1745 (47-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Mortis per | malsano vd | ||||
Tombo | Theatiner-preĝejo, Munkeno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Vitelsbaĥoj vd | ||||
Patro | Maksimiliano la 2-a Emanuelo vd | ||||
Patrino | Theresa Kunegunda Sobieska vd | ||||
Gefratoj | Clemens August of Bavaria • Jozefo Ferdinando de Bavario • Emmanuel-François-Joseph de Bavière • Philipp Moritz von Bayern • John Theodore of Bavaria • Ferdinand Maria Innocenz of Bavaria • Maria Anna Caroline of Bavaria vd | ||||
Edz(in)o | Maria Amalio de Aŭstrio vd | ||||
Amkunulo | Maria Anna Josepha, Gräfin Fugger zu Kirchberg vd | ||||
Infanoj | Maria Antonia de Bavario • Maksimiliano la 3-a Jozefo • Duchess Maria Anna Josepha of Bavaria • Maria Josepha of Bavaria • Theresa Benedicta of Bavaria • Franz Ludwig von Holnstein vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
Aktiva en | Italio • Versailles • Munkeno vd | ||||
| |||||
| |||||
Princo-elektisto de Bavario ![]() | |||||
Karolo la 1-a Albreĥto | |||||
Dum | 1726-1745 | ||||
Antaŭulo | Maksimiliano la 2-a Emanuelo | ||||
Sekvanto | Maksimiliano la 3-a Jozefo | ||||
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio ![]() | |||||
Karolo la 7-a | |||||
Dum | 1742-1745 | ||||
Antaŭulo | Karolo la 6-a | ||||
Sekvanto | Francisko la 1-a Stefano | ||||
(Kontraŭ-)Reĝo de Bohemio ![]() | |||||
Karolo la 3-a | |||||
Dum | 1741-1743 | ||||
Antaŭulo | Karolo la 2-a | ||||
Sekvanto | Maria Teresia | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kronologio Redakti
- li naskiĝis en 1697
- baptita li estis kiel Karolo Albreĥto.
- gepatroj: Maksimiliano la 2-a Emanuelo Wittelsbach, duko de Bavario, kaj ties dua edzino, Theresa Kunegunda Sobieska, filino de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski.
- imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto de Ĉeĥio, arkiduko de Aŭstrio Supra, duko kaj princo-elektisto de Bavario, duko de Palatinato kaj grafo de Tirolo.
- li parolis germane, latine, france.
- 1722 geedziĝo al Maria Amalia Habsburga, filino de Jozefo la 1-a.
- 1725 post morto de la patro li fariĝis duko kaj princo-elektisto bavaria.
- 1726 naskiĝo de filo Maksmiliano Jozefo (heredonto de la duklando).
- la 20-an de marto de 1739 naskiĝo de filino Jozefino (edzo imperiestro Jozefo la 2-a).
- 1740 post morto de imperiestro Karolo la 6-a li decidiĝis ekpreni parton de habsburga monarĥio kiel la edzo de filino de Jozefo la 1-a kaj Anna, rekta ido de filino Ferdinando la 1-a, edziniĝinta al Albreĥto la 5-a Habsburga.
- la 13-an de septembro de 1741 li eniris frunte de soldataroj en Linzon, kie li estis vokita kiel arkiduko supraaŭstria. De tie li decidiĝis marŝi al Prago, ĉar li konsideris ĉeĥan reĝlandon kiel plej grava kaj li timis, por ke ne ekprenu ĝin Frederiko la 2-a de Prusio.
- la 26-an de novembro de 1741 li igis ordonon ataki Pragon.
- la 7-an de decembro de 1741 en Prago li estis vokita kiel reĝo ĉeĥa kaj poste venis omaĝi lin pli ol 400 anoj de ĉeĥa aristokracio. Sur ĉeĥan reĝan-princo-elektistan tronon li sidiĝis kiel Karolo la 3-a. Poste li destinis en Bohemio provizoran registaron kaj li forveturis la imperion al elektado de imperiestro. Li uzis ankaŭ tion, ke li nun havis du princo-elektistajn voĉojn.
- la 24-an de januaro de 1742 li estis elektita kiel romia imperiestro kiel Karolo la 7-a, sed la saman tagon la aŭstriaj soldataroj sukcesis rekonkeri reen Linzon.
- la 13-an de februaro de 1742 aŭstroj konkeris Munkenon kaj Maria Teresia Habsburga tenis plu la duklandon kaj la princo-elektistujon ĝis la jaro 1745.
- fino de 1742 la bavariaj soldataroj devis forlasi Bohemion kaj Karolo perdis ĝin por ĉiam. Li estis ludinta ĉi tie rolon de dua ĉeĥa vintra reĝo kun preskaŭ la sama sorto kiel Frederiko de Palatinato.
- la 20-an de januaro de 1745 imperiestro Karolo la 7-a Albreĥto mortis kaj post lia morto Maria Teresia transdonis Bavarion kun la duklanda kaj princo-elektista titolo al Maksmiliano Jozefo, filo de Karolo, kun kondiĉo, ke dum la imperiestra elektado li donos sian voĉon al ŝia edzo Francisko la 1-a Stefano.