Maria Antonia de Bavario
Maria Antonia, Princino de Bavario, elektist-edzino de Saksio (18-an de julio 1724 - 23-an de aprilo 1780) estis germana princino, muzikisto kaj patrono, konata precipe pro siaj operoj Il trionfo della fedeltà (Dresdeno, somero 1754) kaj Talestri, regina delle amazoni (Palaco Nymphenburg, 6-a de februaro, 1760). Ŝi estis ankaŭ la Regento de Saksio en 1763-1768. Baptita Maria Antonia Walpurgis Symphorosa, ŝi estis konata kiel Maria Antonia.
La multflanka princino de Bavario, estis komponistino, klavicenisto, aktorino, kantistino, pentristino, poetino, tekstaŭtoro, mecenato pri artoj, kaj ankaŭ vicreganto de Saksio ĝis ŝia filo Frederiko Aŭgusto fariĝis 18-jaraĝa.
Maria Antonia naskiĝis en Munkeno, en la Palaco Nymphenburg kiel la kvara el sep infanoj. Ŝia patro estis la Princo-elektisto de Bavario, kiu poste iĝos imperiestro de la Sankta Romia Imperio Karolo 7-a. Ŝia patrino estis la arkidukino Maria Amalia de Aŭstrio, kiu ankaŭ estis komponistino.
Maria Antonia ricevis elstaran edukadon precipe pri artoj: pentrarto, poezio kaj muziko. Eĉ ekzistas memportreto de ŝi, pentrita en la 1750-aj jaroj. Muzikon ŝi studis sub la talentaj operaj komponistoj Giovanni Battista Ferrandini kaj Giovanni Porta.
En sia 23-a jaraĝo Maria Antonia translokiĝis al Dresdeno por geedziĝi kun sia kuzo Frederiko Kristiano de Saksio, kiu estis ankaŭ talenta muzikisto. Li estis heredonto kaj estonta reganto de la Elektoprinclando Saksio. La paro havis naŭ infanojn, el kiuj sep postvivis la infanaĝon. Post sia translokiĝo al Dresdeno Maria Antonia daŭrigis siajn muzikajn studojn sub Nicola Porpora kaj Johann Adolf Hasse.
Baldaŭ ŝi iĝis membro de la prestiĝa literatura Accademia dell'Arcadia de Romo, kiu estis konata pro sia rolo en la produktado de operoj. Ĉiu partoprenanto de tiu akademio devis adopti kiel pseŭdonimon, nomon laŭ greka paŝtista inspiro. Do, ŝi adoptis la inicialojn ETPA (Ermelinda Talea Pastorella Arcadia) kiel sian pseŭdonimon por subskribi siajn verkojn. Tiel ŝi subskribis siajn du plej konatajn operojn: ‘La triumfo de fideleco’ (La trionfo della fedeltà) (1754), kaj ‘Talestri, reĝino de la amazonoj’ (Il Talestri, regina delle amazoni) (1760). Por ambaŭ operoj Maria Antonia Walpurgis verkis kaj la libreton kaj la muzikon, krome ŝi ludis la ĉefajn rolojn en la kortegaj prezentadoj. La operoj estis sukcese publikigitaj kaj tradukitaj en plurajn lingvojn. Ili ĝuis varman kritikon, kaj en siaj premieroj en la kortega teatro kie ŝi kantis, kaj en aliaj eŭropaj urboj kie ili fariĝis tre popularaj.
Maria Antonia ne ŝatis la novan ‘napolan’ stilon de opero, kiu sukcesis tiam. Ŝia propra kompona stilo montras fortan proksimecon al tiu de Hasse, precipe al lia koncepto pri la serioza opero.
La muzikrecenzisto Charles Burney renkontis Marian Antonian en Nymphenburg en 1760 dum la provludo de ŝia opero Talestri. Poste li priskribis ŝin kiel tiel kapablan poetinon, pentristinon kaj muzikistinon, ke ŝi ludas, kantas kaj komponas kiel amatoro tiom malofte.
Maria Antonia Walpurgis komponis almenaŭ du operojn, multajn religiajn verkojn kaj profanajn kantojn kaj kantatojn. Ŝi verkis libretojn por aliaj komponistoj, kaj aliaj komponistoj muzikigis plurajn el ŝiaj poemoj. Al Walpurgis estas atribuitaj diversaj arioj, pastoralo, intermezoj, kaj motetoj. Eĉ ekzistas multaj aliaj manskribitaj verkoj en Dresdeno, kiuj portas la nomon de Maria Antonia, sed ili ne povas esti aŭtentikigitaj kiel ŝiaj komponaĵoj, ĉar eble ili estis nur parto de ŝiaj havaĵoj.
La filozofo kaj muzikteoriulo, abato Antonio Eximeno en sia disertaĵo de 1774 ‘Pri la origino kaj reguloj de muziko’ (Dell 'origine e delle regole della musica), inkludis arion de la opero Talestri de Walpurgis kune kun kvin aliaj elektitaj komponistoj: Palestrina, Nanino, Clari, Pergolesi kaj Corelli. La celo de la tuta verko estis modeligi kompoziciajn teknikojn. Ĉi tio implicas altan respekton al la laboro de Maria Antonia flanke de Antonio Eximeno, kaj supozeble de aliaj samtempuloj.
La propraj kontribuoj de Maria Antonia Walpurgis al muzika vivo kaj ŝia subteno al aliaj muzikistoj kaj komponistoj, difinas ŝin kiel respektatan komponistinon kaj fervoran artmecenaton.
Fonto
redaktiFonto de tiu teksto estas artikolo numero 79 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.