Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach

Sigismund la 3-a Christoph von Schrattenbach (naskiĝis en Graz la 28-an de februaro 1698, mortis en Salzburg la 16-an de decembro 1771) estis salcburga princĉefepiskopo kaj romkatolika teologo.

Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Sigismund von Schrattenbach, salcburga princo kaj ĉefepiskopo
Sigismund von Schrattenbach,
salcburga princo kaj ĉefepiskopo
Regado 1753-1771
Antaŭulo  Andreas Jakob von Dietrichstein
Sekvanto Hieronymus von Colloredo
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1698 (1698-02-28)
en Graz
Morto 16-an de decembro 1771 (1771-12-16) (73-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Dinastio Schrattenbach
Patro grafo Otto Heinrich
Patrino Maria Theresia de Wildenstein
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • komponisto • romkatolika diakono vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de grafo Otto Heinrich kaj de Maria Theresia de Wildenstein, el la stiria dinastio de la Schrattenbach-oj li cedis la heredajn rajtojn al la frato pli juna Franz Anton pro amo de teologiaĵoj kaj decidis sacerdotiĝi. En 1711 li ekstudis en Salcburgo kaj finstudis en Romo kie li ankaŭ ordinitis. Jam frue li iĝis kapitulano en Eichstätt kaj Augsburg, ano de la salcburga katedralkapitulo li ne iĝis antaŭ la jaro 1733. Baldaŭ li evidentiĝis esti lerta administranto. En la 14.12 1750 li iĝis katedraldekano. Post la morto de lia episkopa moŝto Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn li post 49 senvalidaj balotrondoj elektitis ĉefepiskopo en la 5.4.1753 venkinte la konkurencanton Josef Maria Graf Thun de Gurk. En la 7.5. li festis solenan enkondukiĝon en Salcburgo.

Modernigisto redakti

Jen kelkaj gravaj agoj de li. Jam antaŭ la elekto de posteulo sur la posteno de katedrala dekano Schrattenbach donacis ĉiujn meblojn al la Erhard-hospitalo. En 1754, pro la amaso da nesolvitaj procesoj, Sigismund enkondukis novan regularon pri geedzeco.Por malhelpi furiozantan mizeron li akceptis en 1754 du almozordonojn kiel ankaŭ ordonon pri malpermeso de uzurado. Li konstruigis novan punlaborejon kaj por inteligente okupi la malliberigitojn li akiris la rajton produkti duonŝtrumpojn. En oktobro 1755 li novorganizis la lernejan sistemon.

Pro la malegalaj monsistemoj inter Bavario, Aŭstrio kaj Salcburgio la salprezo ege diferencis. Post longaj kaj akraj intertraktoj kun la bavara duko Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) li atingis kontrakton en junio 1767 prie. La eklezian ordon Sigismund antaŭenpuŝis per haltigo de misuzoj, de kio eĉ la katedrala kapitulano ne preterlasitis. Tre imponis la ĉepepiskopon la ekzercoj spiritualaj de la jezuito Parhammer, kiujn la oficialuloj devige devis frekventi. Parhammer tiutempe influis ankaŭ la imperiestran kortegon en Vieno. Por havigi novajn pastrojn Sigismund aĉetis en Klagenfurt domon apud kiu li konstruigis preĝejon. De tiam esti akceptita en la salcburgia klerikaro ne plu estis facila afero kaj nobeleco ne plu aŭtomate faciligis tion. Schrattenbach starigis vikariujojn, preĝejojn kaj kapelojn (ekz. la Anna-kapelo en Leogang-Hütten) kiujn li ofte mem pagis.

 
Nova pordego aŭ Sigismunda pordego en Salcburgo, disde la urbokerno uesten; arkitektura majstroverko funkcianta ĝis hodiaŭ

Tamen vere porĉiaman gloron li faris al si per la impona tuneligo de la t.n. Nova pordego (germane: Neutor, Sigmundtor) en Salcburgo trans la sabloŝtono de Mönchsberg-monto. Tio ege plifaciligis la trafikon kun la ĝis tiam foraj kvartaloj Leopoldskron, Riedenburg, Maxglan. Ĝis hodiaŭ legeblas ĉe la parto spektanta en la direkto de la urbokerno la latinlingva enskribitaĵo Te saxa loquuntur - La rokoj parolas de vi, Dio. Ĉe la alia enirejo tunela staras marmora statuo de Johann Baptist Hagenauer pri la sankta Sigismundo, reĝo de Burgundio. Gvidis la konstruon la salcburga ĉefinĝeniero Elias von Geyer kaj la hanovra arkitekto David Zimmermann. Post tri jaroj kaj duona la laboroj finitis en la 15.11.1767. Estiĝis novaj kvartaloj idiliecaj ĉirkaŭe kaj la ŝtonrompitaĵoj uzitis por sekurigi la murojn longe de la Salzach-rivero.

Antaŭ la katedralo starigitis Mario-statuo de Hagenauer; ties inaŭguro solena en la 29.5.1771 estis la lasta grava apero de Sigismund publike.

Taksoj redakti

Sacerdotoj kaj laikoj malsimile taksis pri Schrattenbach! Sendube li estis ekzempla en doktrino, vivmaniero, kredo, boneco, grandanimeco, kirkokonstruemo (ekz. Hallein, Buchbach, Großarl, Mühldorf, St. Gilgen, Abersee, Beckstein), en monpretemo (ekz. por la vikariujoj de Eschenau, Taurach, Tweng), en hospitalsubteno (ekz. por la Johano-malsanulejo), en eduk-antaŭenpuŝado (ĉe lernejoj, ĉe orfejoj), en muzikŝato (sendo de gejunuloj por trejniĝo en Italion respektive memtrejno de talentitoj). Por la laikoj li tamen ofte aperis tro bigota kaj naiva en politikaj aferoj. Unuflanke li ja ŝatis malindulgajn jezuitajn ekzercadojn enpopole, aliaflanke lia kortego finance ne ĉiam ŝparemis. Pri tio responsis memkompreneble ne Sigismund mem, kiu tre modeste vivis, sed liaj korteganaĉoj.

Fonto redakti

Constantin von Wurzbach: |"Schrattenbach, Sigismund Christoph Graf von". En: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich 31. Theil. Kaiserlich-königliche Hof- und Staatsdruckerei, Wien 1876, p. 264-267 kio relegeblas tie ĉi interrete.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti