Ladislao (Salcburgo)

salcburga ĉefepiskopo de la dinastio Piastoj

Ladislao el Silezio (germane Wladislaw von Schlesien, pole Władysław wrocławski; naskiĝinta en 1237, mortinta la 27-an de aprilo 1270 en Salcburgo) estis kanceliero de la bohemia reĝo Přemysl Otakar la 2-a, elektita episkopo de Bamberg kaj Passau kaj ĉefepiskopo de Salcburgo (inter 1265 kaj 1270); krome administranto de la episkopujo de Vroclavo.

Ladislao
romkatolika ĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1237 (1237-04-15)
Morto 27-an de aprilo 1270 (1270-04-27) (33-jaraĝa)
en Salcburgo
Tombo Katedralo de Salcburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Silezio vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Henriko la 2-a la Pia vd
Patrino Anne of Bohemia, Duchess of Silesia vd
Gefratoj Constance of Wrocław • Elizabeto de Vroclavo • Bolesław II Rogatka • Mieszko, Duke of Lubusz • Henriko la 3-a la Blanka • Konrad I, Duke of Głogów • Agnes vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
(kun-)reganto de Vroclava princlando
Dum 1248
kanceliero de la bohemia reĝo
Dum ĉ. 1255–
elektita episkopo de Bamberg
Dum
elektita episkopo de Passau
Dum
ĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 12651270
Antaŭulo Udalriko de Seckau
Sekvanto Frederiko de Walchen
episkopuja administranto de Breslau
Dum 12681270
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Estante la plej juna filo de duko Henriko la 2-a la Pia li iĝis en 1255 preposto de la reĝa kolegia kapitulo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo ĉe Vyšehrad kaj ne mallonge poste kanceliero de reĝo Otokaro la 2-a. Pro sia eklezipolitika pozicio kaj la proksima parenceco kun Otokaro pliprofundiĝis ankaŭ la rilatoj inter Silezio kaj Bohemujo. Malgraŭ sia oftega ne-enlanda restado li de 1257 plurfoje faris dokumento-sigeladojn kun sia frato Henriko. Ambaŭ donis al la ĉefurbo Vroclavo en la 1261-a jaro la rajton apliki la magdeburgan juron.

Ladislao estis papa kapelano kaj de 1256 katedrala kapitulano de Bamberg. En septembro 1257 parto de la surlokaj kapitulanoj elektis lin posteulo de episkopo Henriko de Bilversheim. Sed ekdeĵoro ne eblis pro tro maljuna aĝo kaj rifuzo de la Sankta Seĝo fari escepton. En 1262 li fariĝis scholaster (katedrala instruadestro), kaj tiel ankaŭ dua viculo de la katedralkonventa estro en Vroclavo. Ties katedrala estro estis Petrus Passaviensis kiu iĝis prefekto de la kurio de Ladislao akompanonte lin en 1265 al la Universitato de Padovo.

Laŭ instigo de la bohemia reĝo elektis lin la katedralkapitularo episkopo de Passau la 22-an de aprilo 1265. Elektiĝo je la salcburga arkiepiskopeco okazis la 6-an de oktobro de la sama jaro. Papo Klemento la 4-a tion akceptis malgraŭ troa juneco kaj ankoraŭ ne estintaj konsekroj je pli malaltaj rangoj hierarkiaj. En Passau iĝis episkopo Petrus Passaviensis anstataŭe.

La unua alveno salcburga de Ladislao estis en la printempo de 1266. Estante ankoraŭ kunreganto de la pli maljuna frato Henriko la 3-a necesis reiro Silezion. Post lia morto (3-a de decembro 1266) Ladislao transprenis la kuratoran regadon por la nevo Henriko la 4-a; ĉio tia malfruigis la aperon en Salcburgo. Tamen Ladislao ne rezignis ĉefepiskopi en Salcburgo.

La 11-an de junio 1267 li estis ordinita pastro fare de episkopo Petrus Passaviensis. La sekvan tagon okazis la episkopa konsekriĝo en ĉeesto de la episkopoj de Freising, Ratisbono kaj Chiemsee. Dum la mallonga deĵoro Salcburge li sukcesis stabiligi la problemojn de Salcburgio kaj regajni malnovajn privilegiojn. Helpis lin lia posteulo kaj katedralpreposto Frederiko de Walchen. Ladislao vizitis partojn de la diocezo kaj de Salcburgio dependantajn episkoplandojn. Per privilegio de boatposedantoj de sur la rivero Salzach li klarigis la rajtojn de la ŝipistoj de Laufen, kaj per speciala kontrakto li ordigis la faron de moneroj. En Karintio li pligrandigis la salcburgiajn havaĵojn. Ofte li ludis la rolon de peranto en kvereloj.

Li krome havis grandan influon je la kanonizo de sia en 1243 mortinta avino Hedvigo de Silezio; ĝi okazis en marto 1267 fare de papo Klemento la 4-a. Post la morto de la vroclava episkopo Tomaso la 1-a la vroclavanoj elektis Ladislaon episkopo - kion lia papa moŝto ne akceptis. Ĉar Ladislao volis resti ankaŭ salcburga ĉefepiskopo; sekve Vroclave li povis fariĝi nur administranto.

Lia tombo troviĝas antaŭ la Mario-altaro de la katedralo de Salcburgo. Li heredigis ĉiujn siajn havaĵojn al la nevo Henriko la 4-a – kiu tamen devis en 1277 cedi trionon al sia onklo Boleslao la 2-a.

Literaturo redakti

  • Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Band 2: Neuzeit und Zeitgeschichte. Teil 1. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2.
  • Historische Kommission für Schlesien (eld.): Geschichte Schlesiens. Band 1: Ludwig Petry, Josef Joachim Menzel, Winfried Irgang (eld.): Von der Urzeit bis zum Jahre 1526. 5., durchgesehene Auflage. Thorbecke, Sigmaringen 1988, ISBN 3-7995-6341-5, p. 113–128.
  • Art. „Wladislaw, Herzog von Breslau, Erzbischof von Salzburg“ fare de Franz von Krones. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 43 (1898), p. 696–698 (tie ĉi interrete)