Udalriko de Seckau

Udalriko de Seckau (germane: Ulrich von Seckau; naskiĝinta la 6-an de julio 1268 aŭ la 7-an de julio 1268 en Köflach-Piber, mortinta samloke) estis romkatolika episkopo de la diocezo de Seckau kaj inter 1257 kaj 1265 ĉefepiskopo de Salcburgo.

Udalriko de Seckau
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
Morto 7-an de julio 1268 (1268-07-07) (68-jaraĝa)
en Köflach
Okupo
Okupo ĉefepiskopo • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr
duonfigura portreto de Udalriko en la episkopa kapelo de Seckau (ĉ. 1595)

Vivo redakti

Verŝajne Udalriko estis de nobela deveno. Komence li estis sekretario ĉe duko Frederiko la 2-a (Aŭstrio), poste katedralkapitulano en Passau. Nomumis lin episkopo de Seckau en 1243 lia arkiepiskopa moŝto Eberhard von Regensberg.

Post la abdikigo de Filipo de Spanheim li iĝis salcburga suvereno. Tamen li regis naŭ jarojn nur laŭtitole. Pro financaj kialoj li eĉ devis vendi sian paliumon. Ene de la kverelaro de diversaj mezeŭropaj potencoj dum la provizoraj regadoj (1245-1273, do ĝis la elekto de Rudolfo la 1-a) li estis fakte ludilo en la manoj de politikistoj kiuj havis pli da povo. Udalriko devis plurfoje fuĝi, estis malliberigita kaj denove liberigita. Nur en 1264 li vidis unuafoje sian episkopan rezidejon Salcburgo. Kelkajn monatojn pli malfrue li petis de la papo rajti abdiki. Sed pro la morto de Klemento la 4-a tiu ĉi volo ne povis plenumiĝi antaŭ 1265.

Laŭ historiista takso la regado de Udalriko povas nomiĝi fiaska. Oni entombigis lin supoze en la naskiĝurbo; tombo lia ne konserviĝis.

Literaturo redakti