Atenco de Sarajevo

sukcesa atenco de Francisko Ferdinando, kronprinco de Aŭstrio-Hungario, en 1914 en Sarajevo

La atenco kontraŭ Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este, arkiduko kaj sekvanto de aŭstria-hungara trono, aŭ atenco de Sarajevo okazis la 28-an de junio 1914 en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino. Dum soldata parado la arkiduko Franz Ferdinand estis atakita de grupo de ses atencantoj, kies gvidanto estis Danilo Ilić. Franz Ferdinand kaj lia edzino, Žofie Chotková, estis post bombatako kontraŭ la kolono de aŭtomobiloj pafmortigitaj de la serba separatisto Gavrilo Princip.

Atenco kontraŭ arkiduko Franz Ferdinand

Aresto de Gavrilo Princip
Historia periodo: Antaŭvespero de la unua mondmilito
Celo: Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
Sekvoj: Eksplodo de la unua mondmilito; morto de Franz Ferdinand, lia edzino Žofie el Hohenberg kaj vundigoj de pluaj personoj
Dato: 28-an de junio 1914
Loko: Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
Aŭstrio-Hungario
Atencanto: Gavrilo Princip
Uzita armilo: Browning M 1910 (duonaŭtomato)
Puno de atencanto: 20 jaroj senkondiĉe
28-an de aprilo 1918, Terezín
Kazo hodiaŭ: solvita
vdr

Ĉepinte de la atenco staris Dragutin Dimitrijević, la komandanto de serba soldata esplortrupo, lia dekstra mano, majoro Vojislav Tankosić kaj la spiono Rade Malobabić. Majoro Tankosić zorgis pri ekzercado kaj armilekipo de la atencontoj ebligante al ili aliron al la sama sekreta subtera fervojo, per kiu Rade Malobabić kontrabandis armilojn al la teritorio de Aŭstrio-Hungario.

La atencintoj, la ĉefaj membroj de la subtera fervojo kaj la serbaj soldatoj respondecaj pri la organizo de la atenco, estis poste malliberigitaj, juĝitaj kaj punitaj. La krimuloj malliberigitaj sur la teritorio de Bosnio estis juĝitaj en Sarajevo en oktobro de 1914, la ceteraj agintoj inter la jaroj 1916 kaj 1917 antaŭ duonleĝa juĝistaro en la greka Tesaloniko okupata de francoj.

La atenco en Sarajevo, kiu estis krimita kontraŭ la sukcedonto de la aŭstria-hungara trono, estis preteksto por proklamo de milito al Serbio elflanke de Aŭstrio-Hungario kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la kaŭzoj de la unua mondmilito.

Fono de la atenco redakti

 
Politika mapo de Eŭropo, 1914

Laŭ la berlina kontrakto el la jaro 1878 Aŭstrio-Hungario akiris mandaton por okupi kaj administri Bosnion kaj Hervegovinon, kiuj estis ĝis tiam provincoj de la Osmanida imperio. Tamen la Osmanida imperio konservis la formalan suverenecon. Vieno volis per tiu ĉi kontrakto certigi pacon kaj trankvilon en Bosnio kaj Hercegovino. Laŭ tiu ĉi kontrakto Serbio estis agnoskita de la grandpotencoj kiel sendependa kaj suverena ŝtato, la reĝlando Serbio. Komence Serbio kontentis pri siaj limoj, en kiuj loĝis nur parto de la etne serba loĝantaro.

En la jaro 1903 serbaj oficiroj gvidataj de Dragutin Dimitrijević atakis la serban reĝan palacon. Post abrupta batalo la atakantoj militkaptis generalon Lazon Petrović, la komandanton de la palaca gardistaro, kaj devigis lin malkaŝi la lokon, en kiu reĝo Aleksandro kaj reĝino Draga kaŝis sin. La reĝo estis poste trafita per tridek pafaĵoj kaj la reĝino per dek ok. MacKenzie skribas pri tio: "La reĝaj soldatoj estis poste senvestigitaj ĝisnude kaj brute masakritaj."[1] La komplotistoj poste surtronigis Petron la 1-an el la dinastio Karađorđević.

La nova dinastio estis pli ol naciista, pli proksima al la Rusia imperio ol al Aŭstrio-Hungario. Dum la sekvaj dek jaroj ekflamis disputoj inter Serbio kaj ties najbaroj, kaj Serbio komencis konstrui sian influon klopodante denove reakiri sian imperion el la 14-a jarcento. Tiuj ĉi disputoj kreis ankaŭ konflikton kun Aŭstrio-Hungario en la jaro 1906.

Dum la Bosnia krizo en la jaro 1908 Aŭstrio-Hungario aneksis Bosnion kaj Hercegovinon, kiuj estis ĝis nun protektoratoj. Serbio energiege protestis kontraŭ tiu ĉi anekso. Al Serbio aliĝis ankaŭ la cara Rusia imperio kaj Osmanida imperio. Serbio mobilizis, pro kio la situacio pliakriĝis preskaŭ ĝis milito. Serbio estis fine devigita konsenti pri la anekso de Bosnio kaj Hercegovino, post kiam la cara Ruslando konstatis, ke por eventuala konflikto ne eblos akiri subtenon de la okcidenteŭropaj potencoj. Dum la balkanaj militoj inter la jaroj 1912 kaj 1913 Serbio perarmee konkeris Makedonion kaj Kosovon, kaj tiel okupis la antaŭajn provincojn de la Osmanida imperio kaj de Bulgario.

Germanio venis fine de la unua dekjaro de la 20-a jarcento al konkludo, ke ĝi estas preparita por milito, ke ĝi estas pli bone armilekipita ol la ceteraj potencoj kaj ke ju pli baldaŭ milito eksplodos, des pli bone por Germanio. Sed la germanoj mem ne kuraĝis komenci la militon pro enland-politikaj kaj eksterapolitikaj motivoj. Precipe la germana socialdemokrata partio prezentiĝis kontraŭ eventuala milito. Konvena preteksto montriĝis al la regantaj germanaj rondoj en junio 1914, kiam la aŭstria-hungara armeo efektivigis en Bosnio grandajn soldatajn manovrojn. La manovroj provokeme okazis apud la serbaj limoj. La tronsukcedanto Franz Ferdinand d'Este kiel ĉefinspektoro de la aŭstria-hungara armeo alveturis al la manovroj kaj post ties fino li grandioze vizitis Sarajevon, la ĉefurbon de Bosnio.

Preparo de la atenco redakti

Plano de la agado redakti

 
Atencinto Gavrilo Princip
 
Bildkarto por la atenco de Arkiduko Franz Ferdinand en Sarajevo

En la jaro 1914 Danilo Ilić venis al posteno de aparta servo por subaŭskultoj en Užice, por interparoli kun la komandanta oficiro, la serba kolonelo C. A. Popović, kiu estis tiutempe kapitano. Popović sendis Ilić-on al Beogrado, por ke li intertraktu la aferon kun la estro de la serba armea esplorservo, kolonelo Dragutin Dimitrijević[2]

Pri tio, kio okazis inter Ilić kaj Apis, estas neniaj informoj, sed baldaŭ post ilia renkontiĝo Vojislav Tankosić, la unua majoro de Apis, kunvokis serban separatistan renkontiĝon en la franca Toulouse[3]. La renkontiĝon inter la separatistoj en Toulouse partoprenis Mehmed Mehmedbašić. Dum tiu ĉi januara renkontiĝo en la jaro 1914 estis intertraktitaj kelkaj eblaj celoj de atenco inkluzive de Franz Ferdinand. Sed la partoprenantoj decidis fine sendi Mehmedon Mehmedbašić al Sarajevo kun la celo mortigi Oskaron Potiorek, la guberniestron de Bosnio kaj Hercegovino.

Survoje el Francio al Bosnio kaj Hercegovino polico traserĉis lian vagonaron, serĉante ŝteliston. Mehmedbašić pensis, ke la polico serĉas lin, tial li elĵetis siajn armilojn (ponardon kaj boteleton kun veneno) tra la fenestro el la trajno.

Celo: Franz Ferdinand redakti

Mehmedbašić bezonis anstataŭigi la armilojn perditajn dum la polica esploro en la trajno. Tio malfruigis lian atakon kontraŭ Oskar Potiorek, kaj antaŭ ol li estis preparita agi, Danilo Ilić vokis lin en Mostar-on[4]. La 26-an de marto 1914 Ilić informis Mehmedbašićon, ke Beogrado rifuzis la mision mortigi la guberniestron. La nova plano estis murdi arkidukon Franzon Ferdinand d'Este, kaj Mehmedbašić devis atendi instrukciojn al la nova operaco[5]. Laŭ paroloj de Ilić, Čubrilović kaj Popović antaŭ la sarajeva juĝo Ilić rekrutigis mallongtempe post Pasko por tiu ĉi celo la serbajn junulojn Vason Čubrilović kaj Cvjetkon Popović[6]. Gavrilo Princip, Trifun Grabež kaj Nedelko Čabrinović, aŭstriaj-hungariaj bosniaj serboj vivantaj en Beogrado, antaŭ la sarajeva tribunalo parolis, ke tiutempe jam ĉiuj pro neĝisatendemo sopiris fari la atencon. Ili do kontaktis gerilan soldaton Milan Ciganović, pri kiu estis konate, ke li havas bonan aliron al armiloj. Ili kontaktis pere de li majoron Tankosić, kiu donis al ili konsenton pri transporto de armiloj ĝis Sarajevo kaj lia partopreno dum la atenco.

La permeso estis donita al ili relative rapide, sed livero de la armiloj malfruis je pli ol unu monato. Sed Ciganović intencis revoki la tutan agadon, kiam li diris dum unu renkontiĝo al Grabež: "Ni faros nenion, la maljuna imperiestro estas malsana kaj lia heredanto eble ne veturos Bosnion"[7]. Sed kiam la sanstato de Francisko Jozefo pliboniĝis, la operaco estis denove reaktivigita.

La resto de la armiloj estis liverita la 26-an de majo[8]. Tri atencintoj el Beogrado parolis antaŭ la juĝo, ke majoro Tankosić pere de Ciganović krom ses grenadoj, kvar duonaŭtomataj pistoloj Browning kaj municio donis ankaŭ financrimedojn por funkciado de la agado[8], cianidajn ampolojn,[9] ekzercadon,[10] specialajn mapojn kun markigo de dislokigo de ĝendarmaj stacioj[11], kontaktojn por la subtera kanalo, tra kiu oni kontrabandis armilojn al teritorio de Aŭstrio-Hungario[12], kaj specialan legitimilon al eniro en tiun ĉi kanalon[13]. Majoro Tankosić malkaŝis pli poste al ĵurnalistoj kaj al historiisto Magrini, ke li vere donis al Princip, Grabež kaj al Čabrinović pistolojn kaj eksplodaĵojn kaj ankaŭ ke li staris malantaŭ ideo havi ĉe si cianidajn ampolojn[14].

Kontrabandado de armiloj redakti

 
La vojo de la atencontoj el Beogrado ĝis Sarajevo

Princip, Grabež kaj Čabrinović forvojaĝis la 28-an de majo el Beogrado kaj ili veturis laŭ Savo ĝis Šabac, kie ili transdonis al kapitano Popović legitimilon de serba ĉelima gardistaro. Popović returne transdonis al ili leteron al serba kapitano Prvanović kaj plenigis presdokumenton kun nomoj de tri doganaj oficistoj, kiujn ili devis kontakti cele de ricevo de tre multe malplikostigitaj trajnaj veturbiletoj al ĉelima urbeto Loznica[15][16].

Princip, Grabež kaj Čabrinović alvojaĝis ĝis Loznica la 29-an de majo. Kapitano Prvanović elvokis tri siajn subulojn, por ke ili planu kiel eble plej sendanĝeran planon de transiro de ŝtatlimo. Dum ili atendis la tri menciitajn oficistojn, okazis inter Princip, Grabež kaj Čabrinović ripetaj disputoj pro ripetaj malzorgoj de Čabrinović rilate al la sekureco de la agado. Čabrinović fine transdonis al Princip kaj Grabež la armilojn, kiujn li havis ĉe si, kaj li estis elvokita de Princip, ke li mem forveturu al Zvornik, kie li devis oficiale transiri ŝtatlimon inter Bosnio kaj Hercegovino (Aŭstrio-Hungario) kun uzo de pasporto de Grabež. Čabrinović devis denove aliĝi al Princip kaj al Grabež en urbo Tuzla[17].

 
La vojo de armiloj el Beogrado ĝis Sarajevo

La 30-an de majo frumatene venis la subuloj de Prvanović. Serĝento Budivoj Grbić konsentis kun transgvido de la armitaj Princip kaj Grabež trans la ŝtatlimon. La 31-an de majo ili travadis al insulo Isaković, la malgranda insulo troviĝanta meze de limrivero Drina. Grbić transdonis la armitajn atencontojn al agentoj de serba Nacia Defendo, por ke ili transgvidu ilin al Bosnio, al la aŭstria-hungara teritorio. Ili venis al la teritorio de Bosnio la 1-an de junio[18] Grabež kaj Princip estis transdonitaj kun la armiloj de agento al agento ĝis tiu tempo, kiam ili venis ĝis Tuzla, kie ili transdonis siajn armilojn al Miško Jovanović, membro de Nacia Defendo. Ĉi tie ili denove aliĝis al Čabrinović[19].

La agentoj de Nacia Defendo informis pri siaj aktivecoj Božon Janković, la prezidanton de la movado, kiu sendis la raportojn returne al Nikola Pašić, la sekretario de la serba ministeria prezidanto.[20] Unu el la raportoj notas nomon de nova komplotisto el serbaj soldataj rondoj, majoron Kosta Todorović. La permane skribitaj notoj de Pačić el interkonsiloj ensumigis ankaŭ kromnomon de unu el la atencontoj ("Trifko" Grabež) kaj ankaŭ nomon de majoro Tankosić[21]. Aŭstroj pli poste akiris tiujn ĉi registraĵojn kaj pliajn rilatajn dokumentojn[22].

Grabež kaj Čabrinović daŭrigis el Tuzla en domojn de siaj gepatroj, por ke ili ĉi tie ripozu, antaŭ ol alveturos arkiduko Ferdinand al la planita vizito. Princip ekloĝiĝis en la domo de la patrino de Ilić en Sarajevo kaj pli poste ili renkontiĝis ĉi tie komune. La 14-an de junio Ilić ekveturis Tuzlon, de kie li devis transveturigi la armilojn ĝis Sarajevo. Miško Jovanović kaŝis la armilojn en granda kesto de sukero kaj la 15-an de junio poste ambaŭ dise forvojaĝis per vagonaro ĝis Doboj, kie Ivanović transdonis la keston al Ilić[23]. Pli poste la saman tagon Ilić revenis per trajno ĝis Sarajevo kaj kaŝis la armilojn en kofro sub divano en la domo de sia patrino[24].

Antaŭvespere antaŭ la atakoj redakti

Ilić komencis la 27-an de junio iom post iom disdoni la armilojn inter la unuopaj atencontoj. Ilić ĝis la 27-a de junio klopodis teni la nomojn de agadontoj el Beogrado en sekreto antaŭ tiuj, kiuj estis rekrutigitaj en Sarajevo. Tiuvespere Mehmedbašić diris al Albertini: "Antaŭvespere antaŭ la atakoj Ilić en kafejo en Sarajevo prezentis min al Princip kun vortoj "tio estas Mehmedbašić, kiu iras morgaŭ en tion kun ni".[25].

La atenco redakti

Noto: Preciza paso de la eventoj restas neklara rilate al konfliktplenaj prezentoj de atestintoj.

La kolono de veturiloj redakti

 
La aŭtomobilo Gräf & Stift Double Phaeton el la jaro 1911, en kiu la arkiduko veturis tiutage

La 28-an de junio 1914 Franz Ferdinand d'Este ekiris kun sia akompanantaro al vojaĝo per trajno el banloko Ilidža al Sarajevo[26]. En la sarajeva stacidomo ilin atendis la guberniestro Oskar Potiorek. Por la grupo de Ferdinand ĉi tie estis preparitaj entute ses aŭtomobiloj. Pro miskompreno en la unuan aŭton enaŭtiĝis tri lokaj policistoj kune kun la estro de la sekureca servo. La membroj de la servo, kiuj devis akompani sian gvidanton, enaŭtiĝis nur en unu el malantaŭaj aŭtomobiloj. En la duan aŭtomobilon en la vico enaŭtiĝis la sarajeva ĉefurbestro kaj direktoro de la sarajeva polica sekcio. La tria aŭtomobilo en la kolono estis sporta Gräf & Stift kun detirita tegmento. En tiun ĉi aŭtomobilon eniris Franz Ferdinand d'Este, Žofie Chotková, guberniestro Potiorek kaj subkolonelo Franz von Harrach[27]. La unua haltejo kaj punkto en la oficiala programo de la kolono de la arkiduko estis inspekto de soldata kazerno. Laŭ la programo la kolono ekveturis je la 10-a horo de la kazerno direkte al la urbodomo avenuo Appel.[28]

Bombatako redakti

 
Mapeto kun markigo de loko, kie arkiduko Franz Ferdinand estis morte vundita (steleto markas lokon de sensukcesa bombatako; simbolo de mortulo signifas lokon, kie Princip morte trafis arkidukon Ferdinandon eĉ kun la edzino)
 
La Ponto Princip (nun nomata Latina Ponto) estis loko de la atenco

La kolono de aŭtomobiloj preterpasis senprobleme la unuan atakonton Mehmedbašić-on. Organizinto Danilo Ilić starigis atakonton Mehmedbašić-on antaŭ ĝardeno de kafejo Mostar Café kaj armis lin per bombo[29]. Sed Mehmedbašić lastmomente ŝanĝis la planon kaj ne atakis. Proksime de li staris Vaso Čubrilović, armita per bombo kaj pistolo, sed tiu ankaŭ ne kuraĝis plenumi la krimon. En plua parto de la planita vojo, proksime de rivero Miljacka, staris Nedeljko Čabrinović, ekipita per bombo.

Je la 10-a horo kaj 10 minutoj[30] la aŭtomobilo kun arkiduko Ferdinand alproksimiĝis al Čabrinović, kiu ĵetis kontraŭ la aŭtomobilo la bombon. Sed la bombo repuŝiĝis de tegaĵo de la detirita tegmento kaj falis reen sur ŝoseon[31]. Alĝustigo de tempfiksilo de la bombo kaŭzis, ke ĝi eksplodis nur sub la sekvanta aŭtomobilo, kiu estis tuj eliminita el trafiko. La eksplodo kreis en la ŝoseo proksimume 30 centimetrojn profundan krateron kaj laŭ agentejo Reuters ĝi vundis sume dudek homojn[32].

Čabrinović poste englutis la preparitan ampolon kun cianido kaj saltis en la riveron Miljacka. Sed la provo de Čabrinović memmortigi sin ne sukcesis, ĉar la ampolo kun la cianido kaŭzis sole vomadon. Droniĝo ne okazis, ĉar la rivero Miljacka estas tre malprofunda. Momenton poste li estis kaptita de homamaso de rigardantaj atestintoj kaj transdonita al polico.

La kolono de aŭtomobiloj rapide veturis sen la neniigita aŭtomobilo plu direkte al la urba urbodomo. Cvjetko Popović, Gavrilo Princip kaj Trifun Grabež ne kuraĝis kontraŭ la tre rapide alproskimiĝanta kolono ekataki.

Alveturo al la urbodomo redakti

 
Arkiduko Ferdinand kun la edzino Žofie forlasas la sarajevan urbodomon

La kolono alveturis al la urbodomo al planita akcepto, sed la arkiduko ĉi tie montris kompreneblajn simptomojn de streso per tio, ke li rifuzis aŭskulti preparitan parolon de ĉefurbestro Curčić kun vortoj: "Sinjoro ĉefurbestro, mi alveturis por viziti vin kaj bonvenigita mi estis per bomboj. Tio transpaŝas ĉiujn limojn!"[33] Granddukino Žofie por momento prenis Ferdinandon flanken, ion ŝi flustris en lian orelon; la arkiduko poste diris al la urbestro: "Komencu do vian parolon".[30] La arkiduko trankviliĝis kaj la urbestro komencis sian parolon. Tuj kiam la urbestro finis sian parolon, daŭrigis kun sia parolo Franz Ferdinand, kiu al preparita teksto ankoraŭ aldonis menciojn pri la eventoj okazintaj ĉitage en Sarajevo kaj dankis al ties loĝantoj por bonvenigaj ovacioj: "Mi vidis ĝojon en ili pro la malsukceso de tiu atenco."[34]

Membroj de la akompanantaro de Ferdinando komencis diskuti pri ebloj, kiel malebligi pliajn eventualajn provojn fari atencon, sed dum tio ili neniel venis al ia konkreta konkludo. Propono ŝovi soldatajn taĉmentojn troviĝantaj proksime de la urbo, por ke ili borderu la tutan vojon de la traveturo, estis malaprobita tial, ke la soldatoj ne kunhavis en la manovroj solenajn uniformojn. La sekureco de la arkiduko tiel estis en la manoj de la malgranda sarajeva polica taĉmento. Ununura efika dispono estis transsidigo de grafo Harrach en la aŭtomobilo tiel, ke li sidu apud la maldekstra flanko de Ferdinando kaj ŝirmu tiel lian koron.

Mortiga trafo redakti

 
Uniformo de Franz Ferdinand makulita de sango

Post la vizito de la urbodomo arkiduko Franz decidis viziti en malsanulejo la vunditajn membrojn de la akompanantaro, trafitajn de la bombo de Čambrinović. Žofie decidis nuligi sian oficialan programon, por ke ŝi povu akompani sian edzon. Je la 10-a kaj 45 Franz Ferdinand komune kun sia edzino Žofie enaŭtomobiliĝis, denove en la trian aŭton en la vico[35].

Post tio, kiam Gavrilo Princip eksciis pri la malsukceso de la atenco, li decidis iri en vendejon de nutraĵoj (Schiller's Delicatessen) kaj aĉetis por si sandviĉon. Subite li ekvidis, kiel proksime de li retroveturas la limuzino kun la arkiduko, kiu antaŭ momento erare deflankiĝis. Princip alsaltis de la dekstra flanko al la aŭtomobilo kaj ekpafis du pafaĵojn el duonaŭtomata pistolo Fabrique Nationale FN Modelo 1910 kalibro 9x17 mm kun seria numero #19074[36]. Laŭ Alberini "la unua pafaĵo trafis Ferdinandon rekte en la kolan arterion, la alia grave vundis Žofion Chotková en tereno de stomako"[33]. Princip poste diris, ke lia intenco estis mortigi guberniestron Potiorek kaj ne Žofion. Ambaŭ viktimoj de la atenco restis sidi sur siaj sidlokoj, dum ili estis veturigataj en la rezidejon de la guberniestro al kuracista flego. Laŭ diro de grafo Harrach la lastaj vortoj de arkiduko Ferdinand estis: "Sopherl! Sopherl! Sterbe nicht! Bleibe am Leben für unsere Kinder!" ("Sofinjo! Sofinjo! Ne mortu! Restu viva por niaj infanoj!") sekvataj de la vortoj "Nenio estas al mi.". Ferdinand mortis ankoraŭ antaŭ alveturo en la rezidejon de la guberniestro, la graveda Žofie mortis je kelke da minutoj poste[37].

Sekva agado redakti

Ĉiuj atakintoj estis kaptitaj post la krimo. Tiuj, kiuj estis malliberigitaj sub aŭstria-hungaria jurisdikcio, estis juĝitaj komune kun komplotitoj kaj membroj de la sekreta subtera fervojo, helpe de kiu estis enmanigitaj en Sarajevon la armiloj uzitaj dum la atenco. Mehmedbašić estis ja malliberigita en Montenegro, sed pli poste estis ebligite al li fuĝi en Serbion, kie li aliĝis al majoro Tankosić, sed en la jaro 1916 li estis surbaze de subaĉeto eldonita al la aŭtoritatoj kaj denove malliberigita.

Nelonge post la atenco eksplodis en Sarajevo kontraŭserbe konkorditaj surstrataj maltrankviloj kaj ili devis esti pacigitaj per uzo de armea forto.

Juĝoj kaj punoj por la krimuloj redakti

Sarajeva tribunalo redakti

 
Benko de akuzitoj dum Sarajeva proceso

La aŭstraj-hungaraj oficejoj persekutis kaj malliberigis la krimulojn de la sarajeva atenco (krom Mehmedbašić, kiu fuĝis Montenegron kaj sekve Serbion[38]) komune kun la agentoj kaj helpintoj, kiuj helpis ilin pri la preparo. Ĉefa punkto de akuzo estis patrujperfida komploto, en kiun estis enigitaj eĉ oficialaj serbaj rondoj. La sarajeva tribunalo okazis de la 12-a ĝis la 23-a de oktobro, la finaj verdiktoj estis donitaj la 28-an de oktobro 1914. La plenkreskaj krimuloj, al kiuj minacis mortpuno, klopodis antaŭ la tribunalo montri sin kiel nesciantajn kunkrimulojn de la krimo. Ekzemple Čubrinović, organizinta la liveron de armiloj por la atenco, diris: "Princip tre akre rigardis min kaj abrupte ekvenis al mi per vortoj ,Se ci volas do scii tion, ci scias pri nia plano murdi la heredanton de la trono, do silentu. Se ci subigos nin, tio estos cia fino kaj tiu de cia familio.’"[39] Dum esplordemandoj Čubrilović komencis pli proksime priskribi sian timon pri korpa likvido, kiu estis devigonta lin al la kunlaboro kun Princip kaj Grabež. Čubrilović indikis, ke li tre timis la komplotistajn fortojn starantajn malantaŭ Princip kaj li timis pri la vivo de sia familio. Kiam li estis demandita, kial li decidis riski la juran sankcion pro sia krimo kaj ne eluzis prefere la juran ŝirmon de la ŝtato, li respondis: "Mi pli multe timis la teroron ol la leĝon"[40].

La beogradaj partoprenintoj de la atenco, al kiuj pro kaŭzo de malalta aĝo ne minacis mortpuno, cele konfesis kaj akomodis siajn parolojn ĉe la juĝo tiel, ke estu donita al ili kiel eble plej minimuma puno[41]. Princip dum kruc-esplordemandado diris: "Mi estas jugoslava naciisto kaj mi kredas en ideon de unuigo de ĉiuj sudslavaj fratoj kaj kreo de ilia memstara, de Aŭstrio sendependa ŝtato." Kiam Princip estis poste demandita pri la rimedoj, per kiuj li volus atingi tion, li respondis: "Pere de teroro."[42]

La fina verdikto estis laŭ Albertini jena: "La juĝo surbaze de esplorado ekkonas, ke en tiun ĉi teruran krimon estis enigita kaj Narodna Obrana (Nacia Defendo) kaj ankaŭ soldataj rondoj de Serba reĝlando pere de sekretaj agentoj."[43]

La punoj de forpreno de la libereco, morto kaj liberigantaj verdiktoj estis jenaj:[44]

Nomo Puno
Gavrilo Princip 20 jaroj
Nedjelko Čabrinović 20 jaroj
Trifun Grabež 20 jaroj
Vaso Čubrilović 16 jaroj
Cvjetko Popović 13 jaroj
Lazar Djukić 10 jaroj
Danilo Ilić Morto per pendumo (ekzekutita la 3-an de februaro 1915)
Veljko Čubrilović Morto per pendumo (ekzekutita la 3-an de februaro 1915)
Nedjo Kerović Morto per pendumo; la puno mildigita al 20 jaroj de forpreno de la libereco surbaze de ordono de imperiestro Francisko Jozefo
Mihaijlo Jovanović Morto per pendumo (ekzekutita la 3-an de februaro 1915)
Jakov Milović Morto per pendumo; la puno mildigita al ĝismorta forpreno de la libereco surbaze de ordono de imperiestro Francisko Jozefo
Mitar Kerović Ĝismorte
Ivo Kranjcević 10 jaroj
Branko Zagorac 3 jaroj
Marko Perin 3 jaroj
Cvijan Stjepanović 7 jaroj
Naŭ pluaj akuzitoj liberigitaj

Antaŭ la juĝo la akuzita Čubrilović esprimis bedaŭron pro la krimitaj murdoj kaj sekve post la diro de la verdikto li ricevis leteron kun pardono de tri infanoj, kies gepatroj pereis dum la atenco[45]. Princip kaj Čabrinović dum la malliberigado pereis pro tuberkulozo. La kunkrimintoj, kiuj dum la krimo havis malpli ol dudek jarojn, povis laŭ tiamaj aŭstriaj-hungaraj leĝoj ricevi maksimuman punon de 20 jaroj. Gavrilo Princip tiel danke al sia aĝo evitis la mortpunon.

Tesalonika proceso redakti

Ŝanĝe de la jaroj 1916 kaj 1917 okazis inter Aŭstrio-Hungario kaj Francio pacinterparoloj. Ekzistas ankaŭ pruvoj pri paralelaj traktadoj inter Aŭstrio-Hungario kaj Serbio. La serba ministeria prezidanto Pašić sendis al Ĝenevo sian adjutanton Stephan Protić kaj princo Aleksandro la 1-a Karadjordjević sendis al la traktado sian konfidanton (kaj amanton[46]), kolonelon Živković. Imperiestro Karolo ĉi tie elparolis ĉefan postulon de Aŭstrio-Hungario pri redono de Serbio en la manojn de la serba ekzila registaro: Serbio devis garantii, ke ĝi jam ne subtenos klopodojn celantaj al fortiro de Serbio de la monarkio.

Princo Aleksandro konsideris siatempe pri korpa likvido de la serba armea kolonelo Dragutin Dimitrijević kaj liaj sekvantoj, kiuj prezentis minacon por lia potenco. La pacpostulo de Aŭstrio-Hungario prezentis plian impulson al tia pripensado. La 15-an de marto 1917 la grupo ĉirkaŭ Dimitrijević estis arestita surbaze de konstruitaj akuzoj kaj transveturigita al armea juĝo en la greka Tesaloniko okupata de francoj. La 23-an de marto 1917 Dimitrijević kaj liaj ok proksimaj kunlaborantoj estis kondamnitaj al mortpuno, du pluaj estis kondamnitaj al dekkvinjara forpreno de la libero. Unu el la akuzitoj dum la proceso mortis, kaj la akuzo estis tiel reprenita. Princo Aleksandro fine nuligis ses verdiktojn de morto surbaze de mankoj de pruvoj, sed al kvara akuzitoj la kulpo estis pruvita.[47]

Nomo Verdikto
Dragutin Dimitrijević Mortigo per pafo (ekzekutita la 26-an de junio 1917), pago 70 denaroj por juĝaj elspezoj
Kolonelo Ljuba Vulović Mortigo per pafo (ekzekutita la 26-an de junio 1917), pago 70 denaroj por juĝaj elspezoj
Rade Malobabić Mortigo per pafo (ekzekutita la 26-an de junio 1917), pago 70 denaroj por juĝaj elspezoj
Mehmedbašić 15 jaroj de forpreno de la libereco (la puno mildigita, liberigita li estis en la jaro 1919), pago 60 denaroj por juĝaj elspezoj

En klopodo defendi la verdiktojn de morto la ministeria prezidanto Pašić skribis en letero al la serba grandambasadoro en Londonon: "...Dimitrijević (Apis) konfesis interalie sian partoprenon en la murdo de Franz Ferdinand. Kiel ni povus lasi ilin nepunitaj?"[48] Estas necese mencii, ke Vojislav Tanković, plia partopreninto de la atenco, ne estis juĝata, ĉar en la jaro 1915 li mortis en batalo[49].

Sekvoj de la atenco redakti

 
Proklamo de milito fare de Germanio en la jaro 1914
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kaŭzoj de la unua mondmilito.

La atenco kontraŭ la aŭstria-hungara sekvanto de trono kaj lia edzino ŝokis la tutan Eŭropon kaj kaŭzis dekomence grandajn simpatiojn por Aŭstrio. Du tagoj post la atenco Aŭstrio-Hungario kaj Germana Imperio postulis Serbion pri komenco de esploro, sed Gruic respondis: "Nenio estis ĝis nun farita kaj la afero rilatas al la serba registaro."[50] La aŭstria registaro vidis tion kiel ŝancon solvi la serban demandon unufoje por ĉiam. La 28-an de julio 1914 Aŭstrio-Hungario proklamis al Serbio militon kaj je unu tago pli poste komenciĝis ties danuba ŝiparo pripafi Beogradon.

La rusa registaro proklamis la 30-an de julio mobilizon, la aŭstria-hungara la 31-an de julio. La 3-an de aŭgusto Germanio proklamis militon al Francio (unu tago antaŭe ĝi okupis Luksemburgon) kaj la 4-an de aŭgusto la germanaj soldataroj enpaŝis en la neŭtran Belgion, por ke ili tiel akiru trairon en Francion. La rompo de la neŭtraleco de Belgio donis al Granda Britio iniciaton pri deklaro de milito al Germanio (4-an de aŭgusto). La 6-an de aŭgusto Rusio deklaris militon al Aŭstrio-Hungario, la 7-an de aŭgusto Montenegro proklamis militon al Aŭstrio-Hungario, ĝis unu semajno enpaŝis en la militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario ankaŭ Francio kaj Granda Britio.

El aziaj landoj enpaŝis en la militon ĉeflanke de la Interkonsento Japanio (la 23-an de aŭgusto, Japanio ekprenis en Ĉinio la germanajn teritoriojn en provinco Ŝan-tung), kaj Turkio, respektive Osmanida Imperio ĉeflanke de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario (la 30-an de oktobro). La malgranda serba konflikto diskreskis en la mondan militon.

Kontraŭversioj kaj respondeco por la atenco redakti

Serba "averto" al Aŭstrio-Hungario redakti

Post la atenco la serba grandambasadoro en Francio Milenko Vesnić kaj la serba grandambasadoro en Rusio Spalaiković eldonis proklamon, ke Serbio avertis Aŭstrio-Hungarion pri minaco de la atenco[51]. Serbio baldaŭ poste neis la averton kaj ajnan scion pri la atenco. Ĉefministro Pašić en ĵurnaloj Az Est la 7-an de junio kaj en la pariza eldono de New York Herald la 20-an de junio neis ĉion[52].

Rade Malobabić redakti

En la jaro 1914 Rade Malobabić estis agento de la serba soldata esplorservo. Lia nomo aperas en serbaj dokumentoj, kiun Aŭstrio-Hungario akiris dum la milito. Tiuj ĉi dokumentoj priskribas fluon de la armiloj, municio kaj agentoj el Serbio ĝis Aŭstrio-Hungario sub gvidado de Malobabić[53]. Pro sekretigo de konfeso de Apis fare de Serbio kaj transskriboj de la Tesalonika proceso historiistoj unue ne kunigis Malobabićon kun la atenco.

Muzeaj ekspozicioj redakti

La armilo de Gavrilo Princip komune kun aŭtomobilo Gräf & Stift Double Phaeton, en kiu arkiduko Franz Ferdinand d'Este veturis, kaj lia uniformo estas lokitaj en ekspozicio en Heeresgeschichtliches Museum (Armea muzeo) en Vieno. (Laŭ la germana vikipedio la pistolo estas perdita.)

La kuglo pafita fare de Gavrilo Princip, iam nomata "la kuglo, kiu komencis la unuan mondmiliton", estas metita en muzea ekspozicio en kastelo Konopiště en Ĉeĥio.

Referencoj redakti

  1. MacKenzie, p. 22
  2. Albertini, (1953, p. 27–28 kaj 79)
  3. Albertini, (1953, p. 76–77)
  4. Dedijer, p. 283
  5. Albertini, (1953, p. 78–79)
  6. Owings, p. 117–118, 129–131, 140, 142
  7. Albertini (1953, p. 56)
  8. 8,0 8,1 Owings, p. 59
  9. Owings, p. 41, 46
  10. "Owings", p. 93–94"
  11. Owings, p. 109–110
  12. Owings p. 106
  13. Owings, p. 40 a 59
  14. Magrini, p. 94–95
  15. Owings p. 36–38
  16. Dedijer p. 296
  17. Dedijer, p. 296-297
  18. Dedijer, p. 298
  19. Owings, p. 61–64
  20. Dedijer, p. 388–89
  21. Dedijer, p. 503
  22. Dedijer, p. 390 kaj 505
  23. Owings p. 185–186
  24. Owings, p. 118–119
  25. Albertini (1953, p. 49)
  26. Dedijer, p. 9
  27. Dedijer p. 11
  28. Dedijer p. 9 kaj 12
  29. Dedijer, p. 313
  30. 30,0 30,1 Dedijer p. 12
  31. Albertini, (1953, p. 35)
  32. Dedijer, ĉapitro XIV, noto 21
  33. 33,0 33,1 Albertini (1953, p. 36–37)
  34. Dedijer, p. 13-14
  35. Dedijer, p. 15
  36. Belfield, p. 237
  37. Albertini (1953, p. 36-7)
  38. Documents Diplomatiques Francais III Serie 1911-14,3, X Doc. 537
  39. Owings, p. 159
  40. Owings, p. 170
  41. Albertini (1953, p. 50-51)
  42. Owings, p. 56
  43. Albertini (1953, p 68)
  44. Owings p. 527-530
  45. Dedijer, str. 345–6
  46. MacKenzie, p. 53
  47. MacKenzie, p. 329, 344-347
  48. MacKenzie, p. 392
  49. Magrini, str. 95
  50. Albertini (1953, p 273)
  51. Albertini (1953, p. 100-101)
  52. Albertini (1953, p. 99)
  53. Dedijer p. 388–89

Fontoj redakti

  • KAFKA, František. Smrt následníka Františka Ferdinanda d’Este. Praha : Magnet, 1971. (ĉeĥe)
  • ALBERTINI, Luigi. Origins of the War of 1914 (Vol 2). Londono: Oxford University Press, 1953. angle
  • DEDIJER, Vladimir. The Road to Sarajevo. New York: Douglas & Mcintyre, 1993. ISBN 1-55054-098-X. angle
  • BELFIELD, Richard. The Assassination Business: A History of State-Sponsored Murder. New York : Carroll & Graf Publishers, 1966. ISBN 0-7867-1343-7. angle
  • MACKENZIE, David. Black Hand On Trial: Salonika 1917. New York: Eastern European Monographs, 1995. ISBN 0-88033-320-0. angle
  • MAGRINI, Luciano. Il Dramma Di Seraievo. Origini e responsabilita della guerra europa. Milan: [s.n.], 1929. (itale)
  • OWINGS, W.A. Dolph. The Sarajevo Trial. New York: Documentary Publications, Chapel Hill, 1984. angle
  • DE SCHELKING, Eugene. Recollections of a Russian Diplomat, The Suicide of Monarchies. New York: McMillan Co, 1918. angle
  • STRACHAN, Hew. The First World War Volume 1: To Arms. Oxford: Oxford University Press, 2001. ISBN 0-19-820877-4. angle
  • TAYLOR, A. J. P.. The First World War: An Illustrated History. Londýn : Penguin Books, 1963. ISBN 0-14-002481-6. angle
  • TRYDAR-BURZINSKI, Louis. Le Crépuscule d’une autocratie. Florence: [s.n.], 1926. (france)

Rilataj temoj redakti