Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este

(Alidirektita el Franz Ferdinand d'Este)
Ne konfuzu kun: "Franz Ferdinand", skota rokmuzika grupo

Francisko Ferdinando de Aŭstrio-Este, plennome germane Franz Ferdinand Karl Ludwig Joseph von Österreich-Este (naskita la 18-an de decembro 1863 en Graz, murdita la 28-an de junio 1914 en Sarajevo), estis aŭstria arkiduko de la Habsburga flanka linio Aŭstrio-Este kaj tronheredonto de Aŭstrio-Hungario. La murdo de li kaj lia edzino, fare de Gavrilo Princip en Sarajevo, kaŭzis aŭstrian militdeklaron kontraŭ Serbio, kio fariĝis la komenco de la Unua Mondmilito.

Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
Tronheredonto de Aŭstrio-Hungario
Regado 1896 - 1914
Antaŭulo Arkiduko Karlo Ludoviko de Aŭstrio
Sekvanto Karolo
Ceteraj titoloj Arkiduko de Aŭstrio-Este
Persona informo
Franz Ferdinand von Österreich-Este
Naskonomo Franz Ferdinand Karl Ludwig Josef von Habsburg-Lothringen, Erzherzog von Österreich-Este
Naskiĝo la  18-an de decembro 1863(nun 1863-12-18)
en Graz,  Aŭstra imperio
Morto la 28-an de junio 1914 (50‑jara)
en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino,  Aŭstra imperio
(murdatencita)
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Gavrilo Princip vd
Tombo Artstetten. Distrikto Melk,  Aŭstrio
Religio Romkatolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio vd
Subskribo Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
Familio
Dinastio Aŭstrio-Este (branĉo de Habsburgo-Loreno)
Patro Arkiduko Karlo Ludoviko de Aŭstrio
Patrino Princino Maria Annunciata de Burbono-Du Sicilioj
Gefratoj Archduchess Maria Annunciata of Austria • Archduchess Margarete Sophie of Austria • Archduchess Elisabeth Amalie of Austria • Archduke Otto of Austria • Archduke Ferdinand Karl of Austria vd
Edz(in)o Sofia Chotková, dukino de Hohenberg
Infanoj Sophie, Fürstin von Hohenberg (1901–1990)
Maximilian von Hohenberg (1902–1962)
Ernst von Hohenberg (1904–1954)
mortnaskita filo (1908)
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en VienoAŭstrio-Hungario vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj graveco redakti

 
Arkiduko Franz Ferdinand kaj dukino Sofia de Hohenberg kun siaj infanoj

Post la sinmortigo de la kronprinco Rudolfo en 1889 kaj la morto de sia patro Karlo Ludoviko de Aŭstrio li iĝis tronheredanto. (Tamen ne "kronprinco", ĉar li ne estis filo de la aktuala tronhavanto.) Post kiam li fariĝis en 1898 viculo de la imperiestro reganta en la Plej supera komando li pli kaj pli da influo gajnis, speciale en soldataĵoj.

Francisko Ferdinando engaĝiĝis pri la modernigo kaj la pligrandigo de la aŭstriaj armeoj teraj kaj maraj kunlaborante intime kun la generalo Conrad von Hötzendorf. Internpolitike li evoluigis koncepton pri federala kaj liberala-demokratia aliaranĝo de ŝtataj instancoj, tamen sub daŭra monarkia regado de la Habsburgoj. Por kontinue sekurigi la lojalecon de la Hungaroj li eĉ taskis akceptebla la enkondukon de la ĝenerala rajto pri voĉdonado en Hungarlando. Bedaŭrinde la ideologie malferma tronheredanto ne petitis al konkreta politikado. Koncerne la eksterajn aferojn li estis en favoro de daŭra alianco kun Ruslando kaj la Germana Imperiestra Regno.

En 1900 li edzinigis la duonnobelinon Sofia Chotková.

Fonto redakti

"Franz Ferdinand, Erzherzog", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Vidu ankaŭ redakti