Sukcedo
Sukcedo signifas, ke persono definitive anstataŭas alian en pozicio aŭ ofico. La esprimo estas ofte uzata pri heredaj monarkioj, kie heredaj reguloj preskribas la sukcedon (vidu: tronosukcedo). Pli precizaj esprimoj en tiu senco estas "politika sukcedo" aŭ "hered-vico". La hered-vico gravas ne nur pri monarkoj, sed pri ĉiu mortinto, kiu postlasas posedaĵojn aŭ rajtojn.
Politika sukcedo
redaktiPluraj militoj, en kiuj oni disputis pri la sukcedo, havas tiurilatan esprimon en la nomo:
- Milito de bretona sukcedo (1341-1364)
- Milito de palatinata sukcedo (1688–1697)
- Milito de hispana sukcedo (1701–1714)
- Pollanda sukceda milito (1733–1738)
- Aŭstria sukceda milito (1740–1748)
- Milito de bavara sukcedo (1778–1779)