Balkanaj militoj estis du militkonfliktoj en 1912–13, kiuj akriĝis la situon sur la Balkana duoninsulo.

limoj post la unua kaj dua balkana militoj

La unua Balkana milito okazis inter la Balkana Ligo (membroj estis Serbio, Grekio, Bulgario kaj Montenegro) kaj Turkio. La Balkan-asocio fondiĝis en printempo de 1912 por deŝiri Makedonion de Turkio, post kiam Turkio malfortiĝis post la malvenka turka-itala milito. Montenegro deklaris militon la 8-an de oktobro 1912 kontraŭ Turkio, dek tagojn poste ekmilitis la aliaj tri landoj de la alianco. Venkis la balkanaj landoj, la packontrakto estis subskribita la 30-an de majo 1913 en Londono. Laŭ tio, Turkio perdis ĉiun teritorion en Eŭropo, inkluzive Makedonion, Albanion. La balkanaj ŝtatoj interkonsentis pri sendependeco de Albanio, dum ili dividis Makedonion inter si.

La kaŭzo de la dua balkana milito estis, ke Serbio, Grekio kaj Rumanio disputis la bulgarajn pretendojn je partoj de Makedonio. La milito komenciĝis nokte la 29-an de junio 1913, kiam la bulgara reĝo Ferdinando ordonis atakon kontraŭ la makedoniaj, serbaj kaj grekaj trupoj. La bulgaroj estis venkitaj, laŭ la packontrakto de 10-an de aŭgusto 1913, plimulton de Makedonio dividis inter si Serbio kaj Grekio. Bulgario ricevis nur etan parton de Makedonio.

Eksteraj ligiloj redakti