Deklaro de Neŭtraleco

deklaracio de Aŭstria Parlamento je 1955
(Alidirektita el Aŭstria Neŭtraleco)

La Deklaro de Neŭtraleco estis deklaro de la Aŭstria Parlamento deklaranta la porĉiaman neŭtralecon. Ĝi estis aprobita la 26an de Oktobro 1955 kiel konstitucia parlamenta leĝo, t.e., kiel parto de la Konstitucio de Aŭstrio.

Formale, la deklaro estis aprobita volonte de la Respubliko Aŭstrio. Politike, ĝi estis la rekta rezulto de la aliancana okupacio fare de Sovetunio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Francio inter 1945 kaj 1955, el kio la lando estis liberigita pere de Aŭstria Ŝtattraktato de 15a de Majo la saman jaron. Sovetunio ne estus interkonsentinta kun la Aŭstria Ŝtattraktato se Aŭstrio ne estus engaĝinta deklari sian neŭtralecon post la aliancanaj fortoj estus lasinta la landon.[1]

Referencoj redakti

  1. K. Ginther, Neutralität und Neutralitätspolitik Die österreichische Neutralität zwischen Schweizer Muster und sowjetischer Koexistenzdoktrin, Vienna, 1975.