Koło
Koło [koŭo] estas urbo en provinco Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al distrikto Kolski.
Koło | ||
Flago | Blazono | |
Genitivo de la nomo | Koła | |
Provinco | Grandpollando | |
Distrikto | Distrikto Kolski | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Aglomeraĵo | - | |
Fondita en | 13-a jarcento | |
Urborajtoj | 1362 | |
Koordinatoj | 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo)52.218.633333333333Koordinatoj: 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 110 m | |
Areo | 13,85 km² | |
Loĝantaro | 23101 (en 2006) | |
Loĝdenso | 1 678 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 62-600 do 62-602 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 63 | |
Aŭtokodo | PKL | |
TERYT | 4304109011 | |
Estro | Mieczysław Drożdżewski | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Nomo de estraro | Rada Miejska Koła | |
Adreso de estraro | ul. Mickiewicza 12 | |
Poŝtkodo de estraro | 62-600 | |
Telefono de estraro | (63) 272 23 11 | |
Poŝto de estraro | um@kolo.pl | |
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Reinbek (Ukrainio) Ładyżyn | |
Komunuma retejo | http://www.kolo.pl | |
HistorioRedakti
La urbo estis kreita de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) kaj ĝi ricevis en la jaro 1362 la urborajtojn, kaj de tiam la urbo Koło estis nomata la reĝa urbo kaj tie de la 15a ĝis la 18a jc okazadis la Sejmetoj de Grandpolio. Unu el la plej gravaj eventoj en historio de Pollando okazis somere 1468 ĝuste en Koło, tiam okazis tie la unua plena Sejmeto de Vojevodio kun la persona ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kaj tiam oni elektis la lokajn parlamentanojn por la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) - ĝi okazis oktobre 1468 en Piotrków Trybunalski.
Internacia kunlaboroRedakti
- Reinbek, Germanio
- Ladiĵin (Vinica provinco), Ukrainio
Famuloj ligitaj kun la urboRedakti
- Bartolomeo de Bydgoszcz, leksikigrafo
- Wiesław Binienda, doktoro pri mekanika inĝenierarto, profesoro en Akron, esploranto de akcidento de pola aviadilo en Smolensk en parlamenta komisiono de Antoni Macierewicz
- Janusz Kapusta, desegnisto, kreinto de solido K-dron (vidu la paudan foton de la monumento de solido K-dron)
BibliografioRedakti
- Michał Rawita-Witanowski, Wielkopolskie miasto Koło (Grandpolia urbo Koło), Piotrków 1912
- Józef Burszta, 600 lat miasta Koła (600 jarojn de la urbo Koło), Poznań 1963
- Piotr Maluśkiewicz: Ziemia konińska: przewodnik turystyczny La tero de Konin. Turisma gvidilo. Konin: Żychlin: "Apeks", 1997. ISBN 83-86139-28-5.