Wiesław Kazimierz Binienda (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1956 en Koło) – pola kaj usona sciencisto, doktoro pri mekanika inĝenierarto, lekciisto, profesoro de la Universitato de Akron, dekano de la Fakultato de Civila Inĝenierarto (Department of Civil Engineering) en Kolegio de Inĝenierarto (College of Engineering) de la Universitato en Akron (Ohio) (de 2003).

Wiesław Binienda

Li estas ankaŭ ĉefredaktoro de scienca jarkvarona revuo „Journal of Aerospace Engineering” eldonata de American Society of Civil Engineers (ASCE), kunredaktoro de Gas and Turbine Research and Testing Laboratory en la Universitato de Akron (de 2003). Aŭtoro de pluraj sciencaj publikaĵoj (en 2012: 79 publikaĵoj, indekso h egala al 8), specialiĝanta en mekanika inĝenierarto, kalkul-metodoj en solid-stata fiziko kaj ilia aplikado en aviado kaj kosmonaŭtiko (mekaniko de materialoj kompleksaj, analizo de finitaj elementoj por esplori deformiĝon kaj streĉon, dinamika analizo de problemoj kun kolizio, analizo pri laciĝo) kaj aliaj.

Laŭreato de pluraj premioj, en tio atribuitaj de NASA (interalie NASA „Turning Goals Into Reality Award” en 2004 pro partopreno en esploroj pri plibonigo de sekureco en konstruoj de jetmotoroj, en tio de la plibonigita motoro de General Electric kaj de ASCE (interalie „Outstanding Technical Contribution Award” en 2011 pro eminenta kontribuo al inĝenieraj esploroj ligitaj kun kosmonaŭtiko). En 2008 American Polish Engineering Association (APEA) rekonis lin unu el la plej meritaj usonaj sciencistoj poldevenaj.

Libroj redakti

  • Mixed-Mode Fracture of Uniaxial Fiber Reinforced Composites, Defense Technical Information Center 1987 (kunaŭtoroj: A. S. Wang, E. S. Reddy, Y. Zhong)
  • A Comprehensive Study on Damage Tolerance Properties of Notched Composite Laminates, Defense Technical Information Center 1988 (kunaŭtoroj: A. S. Wang, E. S. Reddy, U. Zhong)
  • Frictionless Contact of Multilayered Composite Half Planes Containing Layers With Complex Eigenvalues, NASA Lewis Research Center 1997 (kunaŭtoroj: Wang Zhang, Marek-Jerzy Pindera)
  • Analysis of an Interface Crack for a Functionally Graded Strip Sandwiched Between Two Homogeneous Layers of Finite Thickness, NASA Lewis Research Center 1999 (kunaŭtoro: N. I. Shbeeb)
  • Analysis of Multiple Cracks in an Infinite Functionally Graded Plate, NASA Lewis Research Center 1999 (kunaŭtoroj: N. I. Shbeeb, K. L. Kreider)
  • Composite Materials and Analysis Techniques for Aerospace Application, ASCE, Aerospace Division 2002 (kunaŭtoro: Marek-Jerzy Pindera)
  • Advanced Materials and Structures in Civil and Aerospace Engineering, ASCE 2005
  • Earth and Space 2006 – Engineering, Construction, and Operations in Challenging Environments, ASCE 2006 (redaktoro, kunaŭtoroj: R. B. Malla, A. K. Maji)
  • Impact Mechanics of Composite Materials for Aerospace Application, ASCE 2008 (kunaŭtoro: Pizhong Qiao)
  • Earth and Space 2008 – Engineering, Science, Construction, and Operations in Challenging Environments, ASCE 2008 (redaktoro)

Eksteraj ligiloj redakti