Kolizio
Kolizio estas reciproka renkontiĝo kun forta tuŝego de materiaj korpoj, ofte kaŭzanta deformiĝon aŭ disrompon de unu aŭ ambaŭ el la koliziintaj korpoj. Kolizio estas ofta formo de trafikakcidento.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Head_On_Collision.jpg/280px-Head_On_Collision.jpg)
En mekaniko, oni konsideras:
- la perfekte elastajn koliziojn, kie ambaŭ korpoj gardas sian formon kaj kie nenia kineta energio estas disperdita.
- la perfekte molajn koliziojn, kie ambaŭ korpoj restas "kunligitaj" post la kolizio, kaj kie tuto aŭ parto de la kineta energio estas ŝanĝita al varmo aŭ al energio de disformigo.
- la neelastajn koliziojn, en kiu ambaŭ korpoj ne restas kunligitaj, sed parto de la kineta energio estas disperdita.